Divaldo Pereira Franco (1927-), brazila mediumo, kaj João Custódio Machado (1932-1959) dediĉas al la Esperanto-spiritisto d-ro Carlos de Almeida Wutke (1915-1987) ekzempleron de la romano Nia hejmo, de Andreo Ludoviko, tradukita el la portugala en Esperanton fare de la iama akademiano L. C. Porto Carreiro Neto.
Tupaciguara-MG, Brazilo, la 21an de junio 1959.
Notoj por plua esploro:
A) En la urbo estis tiam inaŭgurita de João Custódio ia lernejo, kies nomo estis “Ginásio Esperança”. En la sama konstruaĵo iam funkciis la urbodomo.
B) Indas ekscii pli pri “Livraria Esperanto”, la librovendejo kies glumarko aperas sur la bildo.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.


2 replies on “Duobla dediĉo”
kia interesa trovo. dankemon al ĉi tiuj misiuloj
Vere indas ilin danki! 🙂