Kategorioj
Sen kategorio

VIAJ FAROJ

“Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.”
Paŭlo (Galatoj, 6:4.)

   Eĉ se vi sentas vin en loko nekongrua kun viaj kapabloj, kaj, eĉ se via agado ŝajnas al vi bagatela, memoru, ke la Leĝo de la Sinjoro nuntempe lokas vin, kie vi povas plej bone agadi kaj plej efike lerni.

   Jen do via privata kaj netransigebla devo ĉe la plenumado de la universala plano de Dio.

   Tial ne aspiru tuj preni sur vin la samajn respondecojn, kiaj de tiuj submetitaj al prijuĝo de homamaso, kun la preteksto, ke vi devas plenumi specialan mision antaŭ la Dia Providenco.

   Faroj plenumataj de vi, en la lastaj ŝtupoj aŭ en plej obskura hejma kampo, estas tre grava laŭ la projektoj de Dio. Simpla paperfolio veninta el viaj manoj eble estas tiu, sur kiu estas skribitaj vortoj destinitaj al konsolo de tuta komunumo, kaj bebo postulanta de vi pezajn noktojn de maldormo eble estas tiu kunportonta helpan bonfaron al tuta popolo. Akvofonto de vi protektata ne malofte fariĝas fonto de nutraĵo por miloj da estaĵoj, kaj arbo plantita de vi, eble donos morgaŭ medikamenton, kiun vi bezonos.

   Via hodiaŭa laboro estas la plenumenda devo, kiun la Sinjoro nun proponas al vi. Plenumu ĝin kiom eble bone, kaj rememoru, ke, malgraŭ la dia grandeco de nia Dia Majstro, estis Li, iam, sur la Tero, simpla infano petanta sindonan kaj aman konsolon de la brakoj de Lia malriĉa patrino provizore engastiĝinta en stalo, sen komforto kaj for de sia hejmo.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

DIA ĈEESTO

 Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo…”
Jesuo (Mateo, 28:20)

   Religiaj pastroj, en diversaj kristanaj temploj, asertas ĉie kaj ĉiutage, ke Jesuo apudestas mondajn estrojn, sciencistojn, gvidantojn de la popola menso kaj ĉiajn civilizaciajn kampojn; tamen ni konstatas, ke, plejparte, la kondukantoj kaj kondukatoj sur la mondo restas en evidenta malpaco, vidigantaj, tie kaj tie, konfliktojn, el kiuj rezultas sango kaj malamo.

   Ŝajne, ĉio malkonfirmas la optimisman parolon de predikantoj, tiel granda la ventego de malamikeco blovanta el ĉiuj lokoj.

   La predikantoj de la Evangelio, tamen, tenas matematikan precizecon en tiaj asertoj.

   Jesuo ne formulis vanajn promesojn…

   Li ja estas kun ĉiuj koroj sur la Tero, de ĉiam kaj por ĉiam; sed la Spiritisma Doktrino, kiel ŝlosilo por la notoj de la kristana Testamento, montras, sen ia ajn dubo, ke la Majstro estas kaj estos kun la tuta Homaro, tamen ni nur rikoltos la videblan kaj tuj ĝueblan frukton de Lia sublima ĉeesto apud la surtera homo apartenanta al tiu aŭ alia klaso, kiam ankaŭ ni estos kun Li.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

DIAJ DONACOJ

“Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.”

Paŭlo (II Timoteo, 1:7.)

   Fakte, ne la Sublima Patro blovis en nin, spiriton de timo. Kontraŭe, Li larĝe dotis nin per potenco, amo kaj modereco.

   Ĉiuj ni do estas dotitaj per rimedoj taŭgaj disvolvi, ĝis la senfino, la Diajn talentojn, nome: ‘potenco’, kiu signifas moralan valoron, ‘amo’, kiu signifas konstantan servadon ĉe bono kaj ‘modereco’, kiu signifas ekvilibron.

   Tamen, kiel laboristo forlasinta sian maŝinon, kredanta ricevi senpune salajron, sen ŝvito karakterizanta la respondan laboron, ni metas flanken nian respondecon, kaj supozas ricevi senpage favorojn de la vivo, sen la koncerna penado favora al nia mempoluro. Laboristo, en similaj cirkonstancoj, gajnas materiajn avantaĝojn, sed, en sia intimeco, li restas sur nivelo de nekompetenteco; kaj ni, restante en simila sinteno, povas ĝui konsiderojn el la surtera kampo, sed, interne, ni situas sub ombro de malsaĝeco. 

   Jen kial ni estigas, malprofite al ni mem, atmosferon de timo, en kiu monstroj de egoismo, malkonsento, despero kaj krueleco disvolviĝas tiel same, kiel diversaj malsanoj multiĝas en putraĵo.

   Ne falu do en fiksiĝantan kaj detruan ideojn devenantajn de timo, kapablajn konduki en ruinon la plej bonajn intencojn, ĉar, se vi utiligas potencon, amon kaj moderecon – talentojn donitajn al vi de Dio, favore al via propra perfektiĝo – vi daŭre iros antaŭen, sur la Tero kaj trans ties materiaj limoj, laŭ prilumita koro kaj pacigita konscienco.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

SE VI ASPIRAS SERVI

“ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:11.)

   Vi asertas fervore deziri servi; tamen, por tion realigi, vi prezentas diversajn kondiĉojn.

   Vi disponas proprajn rimedojn, tamen vi ilin konsideras nesufiĉaj por taskoj koncernantaj materian helpon al proksimulo, kaj tial vi atendas monon disponigotan de aliaj homoj.

   Vi havas vastajn eblojn alfabetigi tiujn, kiuj bezonas instruon, vi, tamen, atendas diplomon, kiu, eble, neniam alvenos.

   Vi havas piedojn kaj brakojn liberajn, kiuj garantias al vi kapablon helpi kunulojn elmetitajn al malfacilaj elprovoj; vi, tamen, atendas kunlaborantojn, kiuj, verŝajne, neniam decidiĝos al frata kunlaborado.

   Vi posedas multnombrajn talentojn plenumi, inter la homoj, benatan mision de pura amo; tamen vi atendas, ĉe la familio, idealan kamaradon.

   Se vi jam vekiĝis por kunlabori kun Jesuo, rememoru la aserton de Paŭlo: “mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”

   Kiam Paŭlo skribis tiujn liniojn, li estis arestita en Romo. Ĉirkaŭ li, nur la dolora atmosfero de karcero. Senanimaj gardistoj, malfeliĉaj kunuloj, malsanoj kaj fiaj vortoj. Ne ĉiam pano sur la tablo, nek pura akvo, nek konsolo, kaj ne ĉiam amika voĉo…

   Tamen, anstataŭ rezigni, la pioniro de la Evangelio proponas vivon kaj forton, serenecon kaj bonanimecon el si mem.

   Se vi aspiras servi al aliaj, kaj sekve servi al vi mem, ĉe la regno de la Spirito, ne malŝparu tempon en senutila atendado, ĉar ĉiu sentanta kaj aganta kune kun Kristo, sate vivas, klopodas pliboniĝi, kaj plibonigas la vivon per tio, kion li havas.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NE MALTRANKVILIĜU

“Pri nenio trozorgu.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:6.)

   La aserto de la apostolo Paŭlo gravas en ĉiuj tagoj.

   Neniu maltrankviliĝu pro io ajn.

   Verdire, maltrankvilo estas stato, el kiu rezultas grandnombraj katastrofoj.

   Plejofte, ĝi sidas en miskalkulo endanĝeriganta konstruaĵon, en superdozo de medikamento tiam fariĝanta veneno, en bedaŭrinda akcidento aŭ en kraŝo sur publika vojo.

   Preskaŭ ĉiam, ĝi fariĝas hejma dorno, kaŭstika vidpunkto, survoja ardo kaj ŝtono ĉe labormedio.

   Per ĝi, ne malofte, ni vortigas malpravan penson, kaj ellaboras falsan juĝon pri aliaj.

   Per ĝi, ni estigas malsanigajn turmentojn, kaj ruinigas nian propran vojon.

   Sed, kun preteksto ĝin forigi, ni nepre atentu ne fali en pigron.

   Multaj, pretekste, ke ili volas eviti maltrankvilon, retiriĝas en bedaŭrindan senaktivecon, kaj argumentas, ke ili forkuras de laboro por ne afliktiĝi. 

   Ni komprenu do, en ĝia vera senco, la prudentan rekomendon de Paŭlo. Li, kiu diris: “pri nenio trozorgu”, neniam estis senfara.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

PAROLA NUTRAĴO

“Sed la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj….”
(Jakobo, 3:17.)

   Vi certe trovos, sur la mondo, brilajn vortojn, el ĉie resonantajn.

   Utiligas ilin eminentaj sciencistoj, kiuj disvolvas interpretojn venintajn al ili en ilian menson; prenas ilin filozofoj por elstarigi principojn de ili adoptitajn; uzas ilin ĉiaspecaj sofistoj por esprimi ideojn proprajn al ili; disponas ilin multaj artistoj bunte kolorigantaj la kreaĵojn, kiuj fluas el ilia animo; tamen nepras ilin aŭdi sub prudento de ĝusta analizado.

   Firmaj kaj perfektaj frazoj estas, kiuj kaŝas abomenindajn bildojn tiel same, kiel estas teksaĵoj el oro kaj perloj kaŝantaj rubojn.

   Analizu la kampon, kiu al vi liveras parolan nutraĵon.

   Jen per skribo fare de lertaj manoj, jen per vortoj de eminentaj homoj, observu, kion vi rikoltas.

   Inspiro el la Plejalto naskiĝas ĉe fonto de puraj sentoj. Klopodu, laŭ ekvilibro kaj afableco, starigi pacon favore al ĉiuj; manifestiĝu per sinteno de frata komprenemo, kies esprimo estu indulgemo, kaj nasku bonajn fruktojn, kie ajn vi estas.

   Ne lasu vin trompi de brilaj paroladoj plurfoje senigitaj je ia ajn edifa signifo.

   Vi, verŝajne, ne kapablos tuje identigi la intencojn de tiu, kiu parolas; tamen vi povas observi la efektivajn rezultojn venintajn el la agado de ĉiu parolanto. Kaj, per la fruktoj pendantaj sur la arbo de ĉiu homa ekzistado, vi certe distingos la elekton, kiu konvenas al vi.

 

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

ARGILAJ VAZOJ

“Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem.”
Paŭlo (II Korintanoj, 4:7.)


   Ne rezignu dissemi la benojn de la Evangelio.

   Falinte, leviĝu kaj etendu viajn manojn por bonfari, kiom eble.

   Erarinte ĝis hieraŭ, rekonsideru vian senpripensan  agon, kaj helpu vian proksimulon.

   Malsaniĝinte, restu plena je fido, tiel ke vi kuraĝigu, kaj klarigu al tiuj aŭdantaj viajn vortojn.

   Laciĝinte, revigligu viajn proprajn fortojn ĉe via fido, kaj plu iru ĉiam preta helpi.

   Kalumniite, pardonu, kaj forgesu la humiligon, dum vi servas al ĉiuj.

   Malŝatite, vundu neniun, kaj klopodu esti utila.

   Persekutite, forgesu malbonon, kaj faru bonon, kiom eble.

   Insultite, forgesu ĉian ofendon, kaj helpu sen rankoro.

   Meze de ĉiaj homaj malfortecoj kaj sortobatoj ĉirkaŭantaj nian animon, ni estu certaj, kune kun la apostolo Paŭlo, ke ni estas posedantoj de vero kaj flamo de amo kiel iu portanta trezoron en argila vazo, por ke elstareco de virto brilu, kiel Dia lumo, kaj ne, kiel nia.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

Revue Spirite 14

 

Kreita de Allan Kardec en januaro 1858, ĝi estas la oficiala eldonaĵo de la Internacia Spiritisma Konsilio, la ento respondeca pri ĝia kontinueco kaj por proponi al spiritistoj tra la mondo komunikilon.

La Revue Spirite estas senpaga cifereca eldonaĵo en 7 lingvoj, ĉe la retejo de CEI.


La eldonaĵoj elekteblas ankaŭ en Esperanto, kaj nuntempe la SEA-asociano José Roberto Alves de Albuquerque kontribuas en ĝia esperantigo.

Jen la retpaĝo listiganta la numerojn: LIGILO 

Kategorioj
Sen kategorio

NEFORGESEBLA AVERTO

“…kio estas al vi? Vi sekvu min.”
Jesuo (Johano, 21:22.)

   Jes, vi suferis elreviĝojn, pri kiuj ni ne antaŭvidis.

   Multaj el tiuj samaj amikoj konsilintaj al ni justan vojon, alkroĉiĝis al retoj de turmentoj, kiel se ili estis paralizitaj en indiferenteco.

   Kunuloj, kiujn ni supozis vivaj standardoj sur vojoj de vero, cedis al malhonoraj mensogoj.

   Fratoj promesintaj al ni neskueblan fidelecon, lasis nin solaj antaŭ la unua malfacilaĵo.

   Parencoj ŝuldintaj al ni protekton kaj respekton foriris en kampojn de ombro kaj malvirto, kaj atakis nian idealon.

   Kaj multiĝas malfacilaĵoj, por ke niaj paŝoj estu haltigataj.

   Stimuloj ŝanĝiĝis sarkasmoj.

   Tiu inspirinta esperon nun proponas neadon.

   Tiu hieraŭ helpinta nin hodiaŭ malhelpas.

   Manoj donacintaj al ni florojn de aplaŭdo, nun ĵetas sur nin pikilojn de nekomprenemo.

   Solaj, jes…

   Ne malofte, ni troviĝas inter espero kaj soleco.

   Nia unua impulso estas plendi pri tio, kion ni supozas nia rajto; tamen, se ni serĉos sur la paĝojn de la Evangelio, ni renkontos la neforgeseblan admonon de Jesuo: “… kio estas al vi? Sekvu min.”

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KONSTANTE RENOVIĜI

“kaj renoviĝu rilate al la spirito…”
Paŭlo (Efesanoj, 4:23.)

   Perfektiĝi laŭ bono estas determino de la Leĝo.

   En pluraj okazoj, vi asertas esti laca, sen ia ajn rimedo entrepreni vian renovigon.

   Vi kredas vin malsana, nekapabla…

   Vi konsideras vin senforta, duonmorta…

   Tamen, nun, kiel antaŭ jarcentoj da jarcentoj, la naturo estas sublima renaskiĝo.

   Tagoj renoviĝas.

   Sezonoj renoviĝas.

   Sur malnovaj arboj hakitaj, verdaj ĝermoj aperas novaj.

   Jarmilaj ŝtonoj aliformiĝas laŭ la servoj proponitaj de evoluado.

   Eĉ en la kemiaj procezoj de la korpo de vi portempe loĝata, renoviĝo devas esti senĉesa.

   Renoviĝas aero, kiun vi enspiras.

   Renoviĝas nutraĵoj, kiu nutras vin.

   Renoviĝas la ĉela organizado, sur kiu vi apogas vin.

   Renoviĝas purigaj metodoj, kiuj zorgas pri via sano.

   Permesu do, ke viaj emocio kaj rezono renoviĝu, por ke vi kiom eble ĉion faru bone.

   Studu, rezonu, atentu kaj meditu…

   Estonte, reenkarniĝo certe kondukos vin en novajn batalojn kaj novajn instruojn; tamen restu certa, ke ĉiu nobla leciono hodiaŭ lernata, eĉ se plej obskura kaj  simpla, ĉiam signifos por vi faciligon, kiu morgaŭ favoros vin.

 

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.