2023 | 13a BRES

Uberlândia-MG | Brazilo

LA VIZAĜO DE NIA EVENTO

La Renkontiĝo, kiu daŭros du krom unu ekskursan tagon, okazos parte subĉiele. Post du jaroj da virtualaj aranĝoj, BRES povos denove okazi fizike, ĉi-foje en Uberlândia-MG, iama sidejo de la evento, en 2007.

En la dua tago de la evento, dimanĉo, la organiza komitato proponas programeron en unu el la urbaj parkoj, nome Parque do Sabiá, kiu situas ne tre malproksime de la Renkontiĝejo. Ni diru tuj, ke la aliĝkotizo inkluzivas transporton al ĝi. Tie okazos du ankoraŭ detalotaj aktivaĵoj.

EKSKURSO

Ĝi okazos vendrede. Ni disponas pri 13 lokoj, antaŭmendeblaj kontraŭ po R$ 93,00. Ni karavanos al Uberaba-MG, kie la tutmonde konata mediumo Chico Xavier loĝis kaj agadis ĝis sia forpaso, en 2002. Ni vizitos lian loĝejon, kie funkcias ankaŭ librovendejo. Krome, en aparta ĉambro, pluraj originalaj manuskriptoj estas eksponitaj. Videblas lia libraro, dormejo kaj tualetaĵoj. La vizito estas senpaga.

De tie ni kunveturos al la tombejo, kie li estas entombigita. La konstruaĵeto super la tombo kaj ĝia enhavo estas vere vizitintaj. Finfine ni ekskursos al kampara kvartalo de Uberaba-MG, 20km for de ĝia urbocentro. Temas pri Peirópolis. Tie troviĝas paleontologia esplorkampo kaj du eksponsalonoj kun i.a. ekskluzivaj fosilioj. La eniro estas senpaga.

Ekskursanto elspezos por propraj manĝado kaj trinkado, krom por la veturado memRezervu vian sidlokon kiel eble plej frue per la aliĝo mem de la evento!

EKSPONO

Dum la tuta evento, eksponitaj historiaj dokumentoj estos konstate rigardeblaj. La organiza komitato preparas riĉan dismeton de maloftaj aĵoj, kiuj montras fragmentojn de la pli ol centjara Esperanto-spiritisma movado.

Vi povos vidi ekzemple la organon de iama “Grupo EEE”, kies fondan kunsidon en Belo Horizonte-MG ĉeestis la fama brazila mediumino Yvonne A. Pereira, la eldonojn de Esperanta Psikistaro, pionira organizaĵo el la komenco de la pasinta jarcento, kaj neniam publikigitajn leterojn de Ismael Gomes Braga, elstara Esperanto-spiritisto el la “unua horo”.

RENKONTIĜEJO

Nia evento okazos ĉefe en la sidejo de “Centro Educacional Eurípedes Barsanulfo”, elementa lernejo kie la Internacia Lingvo estas instruata krom la angla. En 2007, kiam la dua BRES okazis en la urbo, la lernejo malfermis siajn pordojn por kelkaj horoj al la partoprenantoj, kiujn bonvenigis grupo de lernantoj. Jen ĝia adresoRua Wilson Pantaleão de Oliveira, 108 – Pacaembu, Uberlândia-MG

LANĈO

Dum BRES, Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj lanĉos tradukan konkurson. Omaĝe al la hungara samideano Szabadi Tibor, forpasinta antaŭ kelkaj jaroj kaj multe tradukinta i.a. spiritismajn verkojn el Esperanto en la hungaran, BAES prezentos la regularon de la Traduka Konkurso Szabadi Tibor, kies celo estas ĉiujare proponi la elportugaligon de almenaŭ unu spiritisma verko aŭ verkaĵo.

PROGRAMO

La definitiva programo aperos en nia dua, lasta bulteno. Intertempe ni bonvenigas proponojn. Kontribuu! Jam difinita, tradicia ero estas la Ĝenerala Asembleo, kadre de kiu nova statuto de BAES estos prezentata. Kontrolu la jamajn programerojn.

SUME

13a Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj

Okazonta fizike la 22an kaj 23an de aprilo 2023 en Uberlândia-MG

  • Malfermo je la 13a (UTC-3) sabate, fermo je la 12a (UTC-3) dimanĉe.
  • Hoteloj troveblas je 8-minuta distanco, se temas pri motorveturiloj. Post via aliĝo, kontaktu nin aparte.
  • La evento disponas pri komuna loĝejo.
  • Ni havos porinfanan programon.
  • Kontakto kun la organiza komitato: kontakto@baes.org.br, tel. +55 34 997748785 (WhatsApp)
  • Post via aliĝo la organiza komitato kontaktos vin por efektivigi la pagon.

Aliĝkotizo: R$ 90,00 (infanoj ĝis la aĝo de 12 jaroj kaj alilandanoj neniom pagas).

Ĝi inkluzivas mansakon, nomŝildon, komunan loĝejon, surlokan manĝadon sabate kaj dimanĉe (tri manĝoj sabate kaj du dimanĉe). Ni disponos surloke pri konstanta manĝkiosko kun favorprezaj manĝaĵetoj.

Per la aliĝilo oni povas aldone:

  • Kontraŭ R$ 20,00 antaŭmendi presitan ekzempleron de la 3a numero de la Gazeto de BAES, organo de la Asocio, publikigota en septembro 2023.
  • Kontraŭ R$ 40,00 subteni la organizadon de la 13a BRES.

Ekskurso: en la 21a, vendrede. Ekveturo el la sidejo de la Renkontiĝo je la 7a matene, reveturo je la 16a en la sama tago. Alveno al Uberlândia je la 18a. Ni disponas pri komuna loĝejo ekde la vespero antaŭ la ekskurso, en la 20a de aprilo, en la sidejo mem de la evento, kaj plue en la ceteraj eventotagoj. Prezo: R$ 93,00 (ceterajn kostojn kovros la ekskursanto memesence temas pri manĝkostoj).


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts to your email.