Internacia Spiritisma Kongreso 1925

En 1925 en Tours la Internacia Spiritisma Kongreso, prezidita de Léon Denis (la Apostolo de Spiritismo) rekomendis al la spiritismaj asocioj lernigi siajn membrojn pri Esperanto. Jen sube ero de la okazintaĵo, el la prezidanto de la kongreso.

Mi havas grandan plezuron anonci al vi, ke ni prezentos la konkludojn de la Kongreso kun sento de unuanima konsento, sed antaŭ tio ni submetos al la aprobo la voĉojn formulitajn de la diversaj sekcioj al la Kongreso.

La voĉoj de la 3a Komisiono de la Internacia Spiritisma Kongreso, koncerne al Esperanto, estis:

La Internacia Spiritisma Kongreso, konsiderante ke la estigo de Internacia Spiritisma Federacio postulas devigan utiligon de praktika rimedo por interkomunikado inter ties membroj, kiu ajn estu la internacia grupo al kiu tiuj apartenas; konsiderante ke la simpla utiligo de naciaj lingvoj ne respondas al la necesoj, ĉefe de la koresponda servo liverata de la Sekretariejo de la Spiritisma Internacia Federacio; insiste rekomendas al ĉiuj Federacioj, Asocioj kaj Spiritismaj Grupoj lernigi al ties membroj Esperanton kaj utiligi tiun helpan lingvon por koni kaj pli facile disvastigi la raportojn kaj komunikaĵojn de ĝenerala kaj internacia intereso de la Spiritisma Movado, kaj invitas al la Plenuma Komitato de la Internacia Spiritisma Federacio interpreti tiun konsideron en senco la plej pozitiva.”


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts to your email.