Pri SEA


SEA estas faka asocio fondita en Braziljo, Brazilo, la 7an de septembro 2008, tiam kun la nomo Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj. Je la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al Spiritisma Esperanto-Asocio.

Disvastigi spiritismon pere de Esperanto estas la ĉefcelo de SEA.

Ĉiujare post 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de la evento SER, antaŭe nomita BRES. 

En la 1a de majo 2021 debutis la gazeto de la Asocio. La 25an de julio 2023  la Asocio aperigis doktrinan retejon, nome La Libro de la Spiritoj kiel retpaĝaro.

Prezidanto
Leandro Tome Abrahão

Vicprezidanto
Sandro Moreira Alves

Sekretario
Harison Gomes de Alencar

Kasisto
Rodrigo de Carvalho Mendonça


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts to your email.