La Kampanjo Abel Gomes, lanĉita dum la 12a Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj –BRES, en 2022, celas interalie ankaŭ ripari spiritismajn librojn en Esperanto. Ĉi-foje kelkaj libroj el la biblioteko de la lernejo Centro Educacional Eurípedes Barsanulfo – CEEB, el Uberlândia-MG, Brazilo, estas rebonigitaj. La randoj estas fortranĉitaj je kelkaj milimetroj, kaj la dorsoj estis malbinditaj kaj poste spiraligitaj. Ĉe CEEB Esperanto estas instruata apud la angla.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts to your email.