Kategorioj
Sen kategorio

NI REKONU, TAMEN…

“… Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.”
Paŭlo (Romanoj, 8:9.)

Ni ĉiuj bezonas la alvokon de la Evangelio, kaj nepre transiras periodon de avideco pri informoj koncerne la Kriston. Kaj, aliĝinte al tiuj interpretoj de kristanaj instruoj, al kiuj ni plej afine agordiĝas, ne malofte, ni pasie fordonas nin al la supraĵaj elmontroj de nia fido. 

Ni partoprenas pompajn aŭ simplajn kunvenojn ĉe la temploj de la mondo, kio, sen ia ajn dubo, faras digna nian religian penson.

Ni aliĝas al grupoj de propagando pri la vidpunktoj, al kiuj ni inkliniĝas, kio, sendube, reliefigas la zorgon rilate niajn sintenojn.

Ni provokas varmajn diskutojn por pruvi la validecon de niaj opinioj, kio, esence, montras nian fervoron.

Ni adoptas eksterajn kutimojn eĉ pri temoj rilataj al nutrado kaj sociaj konvencioj, kun firma celo atesti publike nian manieron senti, kio, en la intimeco de nia animo, rivelas nian sincerecon ĉiam laŭdindan. 

En pluraj cirkonstancoj, ni preĝas laŭ difinitaj formuloj; ni devigas nin al privataj votoferoj; ni kreas rondojn por komuna agado, al kiuj ni ekskluzive  dediĉas nin, aŭ kunportas devizojn, kiuj evidentigas nian kredon…

Ĉiaj eksteraj manifestiĝoj, kiuj iel memorigas pri la nomo de Jesuo, kaj, kiuj iel ajn aludas la instruojn de Jesuo, estas grandvaloraj rimedoj konsistigantaj edifajn proponojn por nia vivo.

Ni rekonu, tamen, ke la vortoj de Evangelio estas sufiĉe klaraj, kiam ili sciigas pri nia nepra bezono de Kristo en niaj vivo, sento, penso, ago kaj konduto, kaj tiuj vortoj konvinke asertas: “Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.”

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

JESUO KIEL MODELO

“kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso.”

Paŭlo (Efesanoj, 4:23.)

Ŝanĝiĝoj okazas tre multaj.

Jen tiuj propraj de iu epoko, devenantaj de kutimoj, kiujn ni estas invitataj sekvi laŭ la proponoj de modo…

Jen aliaj, al kiuj ni kutime ligiĝas, kapablaj provizi nin per ebloj tuŝantaj la homan sferon, ĉe korporacioj, kiuj valorigas niajn interesojn…

Ni scias pri aliaj, kiuj atingas niajn morojn pro postuloj ligitaj al surtera familio, por ke ne perdiĝu certaj avantaĝoj…

Ni spertas ankoraŭ aliajn, en kiuj la uzo de certaj devizoj havigas al ni apogon de portempaj aŭtoritatuloj de nia mondo…

Ĉiuj ĉi ŝanĝoj kapablas riĉigi nin per benataj oportunoj plibonigi kaj rekonstrui valorojn, sub kiuj ni vivas, por ke bono burĝonu kaj venku.

Esenca metamorfozo, tamen, estas tiu trafanta nin en la sinon de nia animo.

La apostolo Paŭlo instigas nin al renoviĝo laŭ sentimento, sub la lumo de Evangelio. Tio ekvivalentas diri, ke, por vere renoviĝi laŭ Kristo kiel modelo, necese estas, antaŭ ĉio, senti kiel Jesuo, por ke ni pensu, observu, aŭdu, vidu kaj agu kun justeco pri tio, kio koncernas la taskojn proponitajn de Li al ni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

EN SFERO DE BONO

“…li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.”
Paŭlo (Efesanoj, 4:28.)

Vi kredas al frateco, kaj esperas, ke ĝi regu super la homoj sen ekesto de konfliktoj, kia ajn ili estas.

Tute nature, ke vi aspiras vivi en mondo sen bataloj inter klasoj.

Vi deziras lumon de nova erao, en kiu homo spontane fariĝu frato de alia homo, kaj solvu, sen postuloj, malfacilaĵojn unu de la aliaj. 

Doloras al vi la koro, kiam vi vidas superfluon kaj mizeron, unu apud alia, stimulantaj frenezecon, kiun naskas ĉia eksceso, kaj suferon devenantan de malsato.

Vi volas, ke abundo estingu necesbezonon.

Vi insiste petas plialtigon de vivnivelo ĉefe por tiuj plorantaj pro absoluta mizero.

Por ke bono ekestu, tamen, ni ne atendu, ke tiaj lumaj revoj fariĝu realaj pro iniciato de aliaj kunuloj. Ni iniciatu mem sen postuli ion ajn de niaj kunuloj, kaj kontraŭstaru malfavore al neniu.

La apostolo Paŭlo, en tiu senco, donis al ni, antaŭ pli ol du mil jaroj, instruon el la plej valoraj.

Ĉiu, diris li, “laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.”

Ni estu justaj, kaj rekonu sen sofismoj, ke se ni fordonas nin al laboro, kaj produktas, de ni mem,  tion, kio estas profitodona por ĉies bono, ĉiu el ni havos ion por disdoni favore al aliaj sen eĉ minimuma plendo kaj sen ia ajn motivo por ribelo.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

Eble alimaniere

Kiel brazilano, mi tendencas pro influo de la gepatra lingvo esperantigi la portugalan sufikson ável per la ŝajne respektiva esperanta ekvivalento ebl.
Mi suspektas, ke ankaŭ hispanlingvanoj estas same influataj, aŭ tentataj, kiel ni, elhispanigi per ebl la samsencan sufikson able.
Almenaŭ en la brazila Esperanto-medio “água potável” esprimiĝas per trinkebla akvo, kaj “copo descartável” per forĵetebla glaso.

Nu, ĉu taŭge?
Akvaĉo, kiel pura akvo, estas trinkebla. Ĉu mirige? La diferenco konsistas en la sperto. La aĉan oni ne trinkas same plezure, kiel la malaĉan.
Tial, hejme, en la ĉiutago, jam de longa tempo mi diras ne trinkeblan, sed trinkindan akvon.

Kio pri glasoj?
Sama rezono. Kaj glaso, kiun oni forĵetos, kaj glaso, kiun oni ne forĵetos estas forĵeteblaj. Tamen tiaj plastaj glasoj, kiujn oni aĉetas por unufoja uzo estas ne nur eblaj, kaj indaj, je forĵeto, sed nepre forĵetotaj. Do, en ĉiutaga vivo mi diras ne forĵeteblajn, sed forĵetotajn glasojn.

Eldonejo Lorenz publikigis la libron La vivo en la nevidata mondo.

Kurioze. En Esperanto-spiritisma medio la esprimon “mundo invisível” oni tradukas per “nevidebla mondo”. La angla lingvo disponas pri du sufiksoj por eblaĵoj, nome ible kaj able. Tamen la originala titolo de la verko tekstas nek unu nek alian el ili. Anstataŭ priskribi tian mondon per invisible (nevidebla), la aŭtoro preferis, supozeble celkonscie, atribui al la libro la titolon Life in the world unseen, laŭvorte nevidataun + seen, t.e. la prefikso “un” plus la pasiva participo de la anglalingva verbo “to see” (vidi). Cetere, tiu “mondo” estas ja sole nur iafoje nevidata, sed ĝustadire neniel nevidebla.

———-
Nuntempe la verko ne estas havebla ĉe Eldonejo Lorenz.
———-
Blogaĵo de Leandro Abrahão, membro de BAES.
Kategorioj
Sen kategorio

PURA PAROLO

“El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado.”

Paŭlo (Efesanoj, 4:29.)

Ju pli evoluas civilizacioj, des pli ampleksiĝas  zorgoj pri higieno.

Akvorezervujoj estas prizorgataj por garantii   purecon de la akvo destinita al nia konsumo.

Superbazaroj estas rigore inspektataj por kontroli purecon de nutraĵoj.

Laboratorioj estas konstante kontrolataj, por ke ne ekestu medikamentoj perdintaj uzeblecon.

Publikaj instalaĵoj ĉiutage ricevas zorgan esploron sanitaran.

Ĉu ne estus prudente, zorge kaj diligente teni sin por eviti insultan parolon kapablan loki nin meze de perturboj kaj morala ruino?

Nia konversacio, eĉ se pri tio ni ne atentas, efikas sur tiujn, kiuj aŭdas nin.

Niaj paroloj estas vehikloj por diskonigo de la sentoj karakterizantaj nian sintenon antaŭ la vivo; se respektindaj, ili altiras al ni la atenton de respektindaj homoj; se malpli dignaj, ili venigas en nian direkton interesojn de tiuj fariĝintaj malpli dignaj; se sendisciplinaj, ili akordigas nin kun reprezentantoj de sendisciplino; se vinagraj, ili senprokraste igas nin inklinaj al plej amaraj homoj.

Ni kontrolu niajn vortojn, ke ni ne lasu libera tiun aŭ alian hontindan parolon.

Eĉ se tre rafinita nia eduko, malagrabla esprimo elirinta tra niaj lipoj ĉiam estas danĝera kaj malfeliĉa breĉo minace endanĝeriganta kaj malfeliĉiganta nin per turmento kaj perverseco.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

KAMPO DE AGADO

“sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola..”
Paŭlo (Filemon, 1:14.)

Fieras la homo pri siaj havoj, kaj kutime asertas, kelkfoje, tute prave, ke li amasigas ilin koste de grandegaj penoj… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu efektive pruntedonas al li rimedojn, por ke li konkeru tiujn havaĵojn, ĉar esperas de li prudentan administradon.

Vantiĝas la homo pro sia intelekta kulturo, kaj ofte diras, en kelkaj cirkonstancoj, tute juste, ke li ŝuldas la trezorojn de scio danke al penoj de li farataj dum longaj studhoroj… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu konfidas al li la valorojn de inteligenteco, por ke li prilumu ilin cele al konstruado de komuna feliĉo por ĉiuj.

Aroganta fariĝas la homo pro la potenco, kiun li havas, kaj asertas kelkfoje, ne sen kialo, ke li sukcese konkeris tian potencon je kosto de laboro kaj sufero… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu disponigas al li la rimedojn, por ke li konkeru aŭtoritaton, ĉar esperas, ke li digne plenumu sian devon.

Pavas la homo rilate la sanon ĝuatan de li, kaj diras, kelkfoje, kun respektinda bazo, ke li tenas korpan viglecon koste de rigora disciplino… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu donas al li esencajn elementojn por subteno de lia propra ekvilibro, por ke li uzu sian korpon favore al pligrandigo de ĝenerala bono.

Ĝoju do, se vi havas eblon helpi, instrui, determini kaj agadi; tamen, laŭ la instruo de la Apostolo, ne forgesu, ke la boneco de nia Sinjoro troviĝas kiel fundamento en ĉio, kion vi havas kaj retenas, por ke vi dediĉu vian vivon al servado favore al proksimulo, kaj kunhelpu por starigo de pli bona mondo, ne kiel iu devigata tion fari, sed, kiel iu aganta libervole.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KIAM VI PREĜAS

“Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon.”
Jesuo (Mateo, 7:9.)

Patro, en nia mondo, malgraŭ kompreneblaj mankoj propraj al homa kondiĉo, neniam donas ŝtonon al filo petinta panon.

Certe, kiam patro ekzamenas tiun aŭ alian peton, li devas konsideri la demandon laŭ vidpunktoj de tempo, cirkonstanco, neceso kaj loko.

Se filo estas ankoraŭ infano, lia patro ne proponos al li dinamiton kiel ludilon nur pro la fakto, ke la knabo larme kovrita, formulas dolorajn elpetojn; se  filo kuŝas psike turmentita, lia patro ne konfidos al li familian estradon nur pro tio, ke li direktas al li kortuŝajn petojn; se filo plurfoje lasis fali en ruinon sian hejmon pro senprudenta malŝparo, lia patro ne redonos al li, almenaŭ tuje, la gvidadon de hejmaj aferoj nur pro tio, ke li vidas sin ĉirkaŭita de filaj petegoj; kaj, se filo ne progresas laŭ lerneja instruado, patro ne koncedos al li longajn ripozojn nur pro tio, ke li aŭdas emociajn argumentojn.

Neniel patro estingos la esperojn de liaj filoj, sed, favore al ili mem, li koncedos tion aŭ alion, konforme al ties taŭgeco kaj sekureco, ĝis kiam ili atingos tiajn nivelojn de matureco, respondeco, merito kaj kapablo garantiantajn al ili liberecon peti tion, kion ili deziras.

Tiel okazas rilate patrojn en nia planedo…

Tial, kiam vi preĝas, se vi ne sentas vin konfida kaj trankvila pro la nura fakto, ke vi ploras kaj suferas, rememoru la kompaton kaj distingon jam ekzistantaj en homaj hejmoj, kaj ne malfidu la perfektan kaj senfinan mizerikordon de nia Ĉiela Patro.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

LEGIO

“Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar mi estas multaj.”
(Marko, 5:9.)

Ĉar ni havas nian konsciencon ŝuldan pro kulpoj kaj eraroj akiritaj en pluraj reenkarniĝoj, prudente estas primediti la respondon de tiu maltrankvila kaj malfeliĉa spirito al demando de la Sinjoro.

“Mia nomo estas legio, – li diris, – ĉar mi estas multaj.” 

  Sen ia ombro da dubo, ankoraŭ hodiaŭ, kiam ni jam alproksimiĝas al la Sinjoro, ni rekonas nin ne nur inklinaj al diversaj grupoj tiom ŝuldaj, kiom ni mem, sed ankaŭ en bedaŭrinda disiĝo intima, kvazaŭ ni enhavus faskon de personecoj kontraŭaj inter si.

Je kontakto kun la instruoj de Jesuo, ni, ordinare, konstatas nin tiaj, kiaj ni ankoraŭ restas, ŝanĝiĝemaj kaj kontraŭefikaj… Ni kredas al forto de vero, sed alfrontas gravajn barojn forlasi mensogon; ni instruas bonfaradon, sed restas ligitaj al profunda egoismo; ni reliefigas la meritojn de sinofero favora al aliula feliĉo, sed restas alkroĉitaj al personaj favoroj; ni uzas afablecon, se temas pri avertoj al aliaj, sed elmontras subitan koleron, se iu kaŭzas al ni eĉ minimuman perdon; ni predikas la bezonon havi spiriton de servado, sed destinas al proksimulo malagrablajn taskojn; ni fervoras favore al paco en la najbaraj hejmoj, sed neglektas garantii trankvilecon en nia propra hejmo; ni deziras, ke nia proksimulo ignoru  batojn de malbono disŝiranta lian ekzistadon, sed estas pretaj plendi kontraŭ simpla piko supraĵe nin vundinta; ni stimulas obeon al Dia Volo, sed manifestas sensencajn postulojn, se la afero tuŝas nin eĉ pri plej malgranda kaprico.

Jes, kutime, antaŭ Jesuo, ni individue estas tiu legio de eraroj jam faritaj de ni en fora pasinteco, kaj ankoraŭ nun kultivataj; eraroj alproprigitaj de ni kaj aprobitaj por ĝue alkonformiĝi al la cirkonstancoj, kiuj favoras nin.

Ni klopodu do trovi la lumon de Evangelio, sed ne neglektu la certecon, ke estos tre necese kuraĝigi nin ne plu esti la plurmiena personeco, pri kiu ni insistas esti, por ke ni estu tiu individueco ŝanĝiĝanta al Kristo, kiu ni devas esti.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

PROVO

“Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.”
(Marko, 5:19.)

La konsilo de Kristo al tiu spirite obsedita homo reakirinta sian propran ekvilibron, igas nin mediti.

Jesuo, komence, ne permesas al la eksobsedito Lin akompani por disvastigi la Bonan Mesaĝon, kio konsistigus, por tiu, publikan ateston pri la ĝojo lin envolvinta. Anstataŭ antaŭtempe jubili, Li rekomendis al li reveni en sian hejman medion por montri al siaj familianoj la favorojn, pri kiuj li fariĝis benata ricevinto antaŭ la Dia Providenco.

Nediskuteble, ke, per tiu instruo, la Sinjoro instigas nin rekoni nian intiman rondon, hejman kaj profesian, kiel la plej taŭgan por atesti la solidecon de niaj akiritaj virtoj. Tiel devas esti, ĉar konigi superajn principojn per praktika agado, kies sekvoj  favoras nian propran renoviĝon kaj perfektiĝon, antaŭ proksimulo konanta niajn misagojn kaj mankojn, estas la sola kaj vera maniero provi nian kapablon sukcese diskonigi tiujn principojn laŭ pli vasta kaj alta signifo.

La konsilo ne allasas dubojn.

Se ni jam estas proksimaj al Kristo, kaj asimilas Liajn mesaĝojn de vivo eterna, ni klopodu ilin diskonigi per lingvo de ekzemplodonaj agoj, unue al la niaj, al tiuj kunvivantaj kun niaj sintenoj kaj kutimoj, mankoj kaj ĝojoj. Se ni fariĝas aprobitaj ĉe la hejma lernejo, kie ni estas pli rigore observataj en tio, kio koncernas la efektivan plenumadon de tiuj noblaj instruoj rekonitaj de ni kiel aprobindaj kaj predikendaj, certe ni fariĝos plene kapablaj atesti pri la Sinjoro ĉe la homaro, nia plej granda familio.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

VIGLADO

 “… Se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:8.)

Dum ni laboras, ni viglu.

Kio okupas nian penson, tio fariĝas substanco konsistiganta nian propran vivon.

Kio ne estas materialo por edifo de la Dia Regno en ni mem, tion ni forviŝu de nia koro.

Efektive, multaj krimaj sugestioj provos vuali nian menson; multo da survoja ŝlimo serĉos niajn manojn dum la ĉiutaga vojirado, kaj multo da mondaj forĵetaĵoj provos haltigi niajn paŝojn.

Jen nubo de netoleremo malordiganta la hejman etoson…

Jen insulto naskiĝinta ĉe senkonscia parolo de senkaŭzaj oponantoj…

Jen maljusta akuzo kune kun detrua kalumnio…

Jen klaĉado invitanta nin al mensogo kaj frivoleco…

Jen la hieraŭa amiko, kiu kapitulacas antaŭ la alvokoj de mallumo, kaj fariĝas kritikisto de niaj kvalitoj ankoraŭ burĝonantaj…

Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj, ne alkroĉiĝu al la retoj de turmento kaj ombro.

En ĉiaj situacioj kaj en ĉiaj aferoj, ni tenu nian animon ĉe ties distingaj ecoj, kies karakteroj elmontras ion dignan je laŭdado, por ke ni retenu la bonon kaj klopodu ĝin plenumi per nia tute disponebla energio.

Al plej malfeliĉaj, pli da subtenado.

Al plej malsanaj, pli da helpo.

Kaj, pleniginte nian menson per la aŭtentikaj valoroj de la vivo, ni lernos ĝoji antaŭ la malfacilaĵoj, kiaj ajn ili estas, kaj starigi, iom post iom, en ni mem, vivan templon el lumo por konstanta unueco al nia Majstro kaj Sinjoro.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.