La Dia Volo manifestiĝas per ĉiaj cirkonstancoj okazantaj dum nia ekzistado; ni, tamen, devas kompreni ĝin laŭ ĝia esenco kaj celo, kio estas efektive farebla…
Ne nur per religiaj avertoj helpantaj nin en ĝia serĉado;
Ne nur per surteraj ĝenoj kondukantaj nin en certajn devojn;
Ne nur per sociaj normoj tenantaj nin en disciplino;
Ne nur per amikaj voĉoj apogantaj nin sur nia vojo;
Ne nur per spronoj propraj al elprovoj korektantaj niajn sentojn.
Fido prilumas, laboro konkeras, regulo konsilas, korinklino rekuraĝigas kaj sufero reĝustigas; tamen, por kompreni la Dian Volon en tio, kio koncernas nin, nepre necesas renoviĝi en spirito kaj forlasi la hederajn retojn de konformismo naskiĝantaj en nia sino kaj nutrataj de kompoŝto farita per niaj kutimoj, en niaj ripetiĝantaj spertoj ĉe la materia sfero.
Ni ricevu ĉian edifan apogon, kiun la mondo proponas al ni, sed ni rezignu akcepti surterajn iluziojn, kaj klopodu poluri nin mem ĉiam pli kaj pli, ĉar edukiteco en ni estas lumo ĉe la sino de nia propra animo; kaj, eĉ se ni multe brilos ekstere, ĉe la scenejoj de portempaj okazaĵoj en la fizikaj rondoj, nenion ni komprenos pri la Dia Lumo subtenanta nian vivon, sen lumo en ni.
