Ju pli evoluas civilizacioj, des pli ampleksiĝas zorgoj pri higieno.
Akvorezervujoj estas prizorgataj por garantii purecon de la akvo destinita al nia konsumo.
Superbazaroj estas rigore inspektataj por kontroli purecon de nutraĵoj.
Laboratorioj estas konstante kontrolataj, por ke ne ekestu medikamentoj perdintaj uzeblecon.
Publikaj instalaĵoj ĉiutage ricevas zorgan esploron sanitaran.
Ĉu ne estus prudente, zorge kaj diligente teni sin por eviti insultan parolon kapablan loki nin meze de perturboj kaj morala ruino?
Nia konversacio, eĉ se pri tio ni ne atentas, efikas sur tiujn, kiuj aŭdas nin.
Niaj paroloj estas vehikloj por diskonigo de la sentoj karakterizantaj nian sintenon antaŭ la vivo; se respektindaj, ili altiras al ni la atenton de respektindaj homoj; se malpli dignaj, ili venigas en nian direkton interesojn de tiuj fariĝintaj malpli dignaj; se sendisciplinaj, ili akordigas nin kun reprezentantoj de sendisciplino; se vinagraj, ili senprokraste igas nin inklinaj al plej amaraj homoj.
Ni kontrolu niajn vortojn, ke ni ne lasu libera tiun aŭ alian hontindan parolon.
Eĉ se tre rafinita nia eduko, malagrabla esprimo elirinta tra niaj lipoj ĉiam estas danĝera kaj malfeliĉa breĉo minace endanĝeriganta kaj malfeliĉiganta nin per turmento kaj perverseco.












