Dum la 2a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES), 2007, okazinta en Uberlândia (MG), kaj ankaŭ dum la 1a evento, en 2006, la Esperantisto Alexandre Melo prezentis la jenan temon: Ĉu ĉiu Esperantisto-spiritisto povas esti amatora tradukisto?
Alexandre Melo, 2a BRES, Uberlândia-MG, 2007
Li konigis al la ĉeestantoj la propran sperton, kiu interalie konsistis el ĉerpado de esprimoj el la spiritisma literaturo tradukita al Esperanto. Dum tradukado de iu spiritisma teksto, anstataŭ cerbumi pri la maniero traduki iun esprimon, ĉefe kiam ĝi ne troviĝas en vortaroj, aŭ kiam la proponita solvo ne estas kontentiga, li serĉis ĝin en la portugallingva elektronika versio de unu aŭ pluraj el la multaj spiritismaj verkoj jam tradukitaj en Esperanton. Trovinte la bezonatan esprimon, li serĉis la respektivan tradukon en la Esperanta versio de la sama verko, kaj ne malofte la trovita solvo estis tute taŭga. Jen la listo de konsultitaj libroj, kiun vi mem povos uzadi.
Tion rakontis nia kunulo Leandro Abrahão, kiu alprenis la metodon kaj kolektis ĉirkaŭ 450 diversajn esprimojn. Ili estas libere legeblaj per
ĉi tiu ligilo. Temas pri Excel-dokumento, en kiu vi vidos du tabelojn:
En la tabelo Informoj vi vidos liston de konsultitaj libroj, kaj la respektivajn siglojn (kompletigotajn) uzatajn en la esprimaro. En la apuda tabelo vi trovos evidente la kolektitajn esprimojn mem. Ili estas elprenitaj tiel, kiel ili aperas en la spiritismaj libroj tradukitaj al Esperanto. La vortojn akompanas tiom da ĉirkaŭfrazo, kiom estas necese por ke ili estu komprenataj en ĉiu aparta kunteksto.
Klarigo pri la tabelo “Esprimaro”
Unua kolumno
La kapvortoj aperas diklitere.
Noto: La vortoj, frazoj, kiuj en la libro aperas antaŭ ĝi, estas metitaj post ĝi inter krampoj.
Ekz. a) estridentes (berros) – La frazon oni legu berros estridentes.
Ekz. b) passes (administrando) magnéticos – La frazon oni legu administrando passes magnéticos.
Dua kolumno
La Esperanta traduko estas transskribita laŭ rekta vortordo, kia ĝi aperas en la koncerna libro.
Tria kolumno
En ĝi aperas la mallongigoj de la librotitoloj, ekzemple:
NH – Nia hejmo
AR – Ago kaj reago
EM – En pli granda mondo
MS – Memoraĵoj de sinmortiginto
OS – Paŭlo kaj stefano
AJ – Antaŭ du mil jaroj
Kaj aliaj.
Kvara kolumno
En ĝi estas la ĉaprito el kiu la vorto, dirmaniero, frazo estas elprenita.
Ekz. a) 5 (1-a P.) – Temas pri la kvina ĉapitro de la unua parto de iu libro.
Ekz. b) enkond. – Temas pri vorto elprenita el la enkonduko de iu libro.
Kvina kolumno
En ĝi estas la paĝoj, respektive en la elektronikaj livroversioj portugala kaj Esperanta, en kiuj aperas la koncerna vorto, dirmaniero, frazo kaj ĝia traduko.
Sesa kolumno
En ĝi estas la aperkvanto de la enlistigita vorto.
Klarigo: la nombro indikita koncernas la formon de la vorto enlistigia. Ekzemple, en la libro Nia hejmo, la portugallingva vorto “sublime”, en singularo, aperas 35 fojojn. Do, “1/35” signifas, ke el la 35 aperoj ĝi estas la unua traduko trovita.
———-
Mankas ie kaj ie redakto, kaj kompreneble ĉiuj povas kontribui per novaj esprimoj. Ni laboru plu!
———-
Fine ni legu parton el la antaŭparolo al la verko Turmentego de la memmortigintoj, de Almerindo Martins de Castro, eldonita de Brazila Spiritisma Federacio kaj tradukita de s-ro Benedicto Silva al Esperanto:
El inter la centoj da mediumaj kaj nemediumaj libroj nacilingve eldonitaj, kaj reeldonataj, en Brazilo estas ĝis nun esperantigitaj i.a.: “La Libro de la Spiritoj”, “Antaŭ du Mil Jaroj…”, “En Ombro kaj en Lumo”, “Nia Hejmo”, “Ago kaj Reago”, “La Evangelio laŭ Spiritismo”, “Kio estas Spiritismo?”
Doktrinaj verkoj, romanoj kaj novelo, ili eniris en nian Literaturon, ĉiu siatempe, kun tre favora akcepto kiel edifaj libroj filozofiaj, moralaj aŭ religiaj. Ni memoras kiel unuanime iliaj recenzantoj laŭdis la altan nivelon de ilia lingvaĵo.
Kaj tiun ĝojindan atingon ni ŝuldas al la lingvo-kultura penado de niaj karmemoraj apostoloj de Spiritismo kaj majstroj de nia lingvo, nome, Porto Carreiro Neto kaj Iŝmael Gomes Braga. Por honori la memoron al ili, unu plej urĝa afero, miaopinie, estus kompili Spiritisman Terminaron kun difinaj kaj eksplikaj citaĵoj el la verkoj mem de ili tradukitaj.” [Grasigo nia] (T. Nakamura, Kioto, ekaŭtuno 1969).
Terminaron sen “difinaj kaj eksplikaj citaĵoj” kaj ankoraŭ redaktotan ni iniciatas per la
listo proponita de la samideanoj el la Kurso de Esperanto por Spiritistoj (KES), gvidata de Adonis Saliba.
Temas pri komunuma laboro, al kiu ankaŭ vi, leganto, estas invitata.
———-