Kategorioj
Sen kategorio

Brokanta pilgrimo

En Brazilo tre ofte spiritismaj libroj estas facile troveblaj
en brokantaj librovendejoj. Inter ili tre ofte troveblas libroj, kiujn eldonis
Brazila Spiritisma Federecaio (BSF), inkluzide de la Esperantaj.

Antaŭ kelkaj tagoj, jen mi ekvidis en iu brokantejo en la urbo dulingvan
eldonon de la Zamenhofa traktado Esenco kaj estonteco, publikigita de
BSF. Scivole mi malfermis ĝin.

Sur la malantaŭo de la fronta kovrilo legeblis informoj pri hejma instruado de la lingvo, krom ligiloj por malĉeesta lernado.

La ekzemplero estas iama parto de libroklubo, ofte
servo, danke al kiu kotizantoj ricevas regule iun libron, plej ordinare ĉiumonate.
La dirita klubo estas el la urbo Rio das Flores (RJ), kie naskiĝis
la fama brazila mediumino, ankaŭ Esperantistino, s-ino Yvonne A.
Pereira (1900-1984), kiu mediume verkis interalie la libron Memoraĵoj
de sinmortiginto
, jam tradukita en Esperanton.

Ĉu vi ŝatas tiajn pilgrimojn al brokantejoj? Verku por nia blogo kaj raportu pri eventualaj trovoj!

Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti