Ekde hieraŭ, la 26an de Julio, Tagon de Esperanto, estas disponebla la cifereca versio de la libro Espero Neniam Mortas, de la aŭtoro Paiva Netto.
Vi rajtas senpage elŝuti vian ekzempleron en iun ajn komputilon, tabulkomputilon aŭ poŝtelefonon.
Kun sia senĉesa entuziasmo pri Bono, la aŭtoro registris en tiun ĉi libron la lernadon faritan dum multaj jaroj da klopodado kaj laborado en la Idealo de Bona Volo, per frata dialogo kun siaj legantoj.
En la libro, vi trovos ankaŭ pensojn pri paco, inspirajn poemojn, ekumenajn preĝojn kaj rakontojn, kiuj plifortigos vian animon, krom fratajn, karitatajn agojn, kiuj inspiras nin al praktikado de Bono.
——–
Teksto adaptita el la retpaĝo paivanetto.com
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.


One reply on “Alvenis LBV-libroeldono okaze de gaja kaj memorinda Tago!”
Gratulon LBV, pro via grava kaj konstanta socia agado kaj kontribuo al la disvastigo de Esperanto.