Antaŭ kelkaj monatoj BAES informis pri la eldono de la 1a Suplemento al la Gazeto de BAES. Temas pri manlibreto pri Hejma Evangelia Studo. Ni invitis la Esperanto-spiritiston David Bianchini (lia jutuba kanalo), membro de BAES loĝanta en Campinas (SP), gvidi la 1an virtualan komunan studon.
BAES esperas okazigi la studon unufoje monate ĉe malsama persono. Ĉu vi? Nu, se vi deziras gastigi nin en via hejmo, eĉ se virtuale, por la venonta studo, simple proponu vin en la komentejo malsupre, aŭ kontaktu nin per kontakto@baes.org.br.
Jen la ligilo por la studsesio:
http://meet.google.com/edr-eyqb-yvv
————————————
Pri la Suplemento
Hejma Evangelia Studo, aŭ Evangelio en la Hejmo, konsistas en studado de la evangelio de Jesuo en familia rondo. Estas grave emfazi, ke tiun studadon oni povas entrepreni ankaŭ unuope, kaj ke infanoj estas tute bonvenaj. Tiu familia kunveno estas tradicie nomata Evangelio en la Hejmo reference al epizodo, okazinta antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj en la domo de Petro – unu el la apostoloj de Jesuo. Tiun epizodon rakontas al ni la spirito Neio Lúcio en la libro Jesuo en la Hejmo, mediume skribita de Chico Xavier.
Krom la rakonton, la Suplemento enhavas ankaŭ la procedon, kiel realigi la studon en via propra hejmo unufoje en ĉiu semajno.
La eldonaĵo estas senpage elŝutebla el la retejo de BAES.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.



2 replies on “1a Komuna Studo”
Dio benu tiun kunvenon kaj faru ĝin, semo de la Evangelio de Jesuo per la lingvo de frateco.
Gratulon! Mi ĉeestos hodiaŭ! Dankon!