Plena vortaro
de esperanto (PV) estis eldonita en 1930. Plivastigita eldono aperis en
1934 kaj senŝangha reeldono en 1947, la jaro kiam La evangelio laŭ spiritismo en Esperanto aperis. Krom tio, laŭ la Berlina komentita bibliografio
de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2014, de Bernhard Pabst, ĝis
1996 PV estas senŝanĝe represita surbaze de ties dua eldono el 1934. Ni disponas
nur pri la naŭa, skanita eldono de PV, kiu ne diferencigas per uskleco la du
signifojn prezentitajn de Ismael.
jam en 1934 pri eldono de PV, kiu ne diferencigas la vorton per uskleco, la
diferencigo ekzistas nur en la unua eldono, kiun ni bedaŭre ne povas nun
kontroli. Granda komenclitero en PV signifas nur, ke iu vorto estas oficiala.
Iel ajn, per ĉi tiu skiza eseeto ni celas montri, ke la vorto spirito kun
malgranda komenclitero povas signifi kaj nematerian kaj senmortan homan animon
kaj tuton de la homaj mensaj kapabloj.
Ankaŭ la nuntempa Plena ilustrita
vortaro de esperanto ne diferencigas la signifojn per uskleco. Tamen, antaŭ la
signifo animo, la sesa, estas aldonita atentigo: kun nuanco pli magia ol
religia. Malgraŭ la atentigo, du ekzemplofrazoj redonas precize la sencon,
kiun ni celas: elvoki spiritojn; la spirito parolis per la dancado de la
tablo.
———-
Iel ajn, Allan Kardec ja diferencigas la vorton spirito per uskleco. Nia esploro daŭros kaj sekvos dua parto de ĉi tiu eseeto.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.


5 replies on “Du principoj”
Nu? 🙂
Mi jam rimarkis, ke en la spiritismaj verkoj oni uzas la vorton Spirito per majuskla S. Almenaŭ tiu estas stranga sinteno kompare al normalaj substantivoj en Esperanto. La vorto ''spirito” ne estas propra nomo en Esperanto kaj tiu diferencigo ne estas necesa, kiel estas indikita en la nuna PIV kaj REVO (https://reta-vortaro.de/revo/art/spirit.html#spirit.0o)
Unu el a ĉefaj celoj de Kardec, interalie, estis evitigi al la adeptaro miskomprenon pri Doktrino. Jen teksto el La libro de la Spiritoj: “Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj.” Nu, krei novan vorton por pli klara fistingo
…distingo Inter tiuj du signifoj de la vorto Spirito – nome “tuto de la homaj mensaj kapabloj” kaj “nemateria kaj senmorta animo” estus malsolvo ankoraŭ pli konfuza. Li tial, miaopinie, inklinis al uskleco por la vorto Spirito.Sugesto: Rigora observo de la proponataj principoj por la Spiritisma Terminaro (Esprimado, Glosaro), la nura atentiga rimarko, ĉe la vorto spirito, pri la zorga procedo de Kardec (intelekta elemento de la Universo kaj eksterkorpa estulo).
(Esprimaro, Glosaro)