La jenaj du vortaroj estas sufiĉe popularaj en Brazilo. Ilin eldonis Brazila Spiritisma Federacio – BSF. Laŭ nia scio, ambaŭ estas prilaborataj por iama reeldono.
Por tradukantoj de spiritismaj verkoj ili estas aparte utilaj, ĉar la aŭtoro (jam forpasinta) ĉerpis el la tradukita spiritisma literaturo multe da ekzemplofrazoj.
Krom ili, du aliaj vortaroj, ne tiel vaste konataj, povas esti same oportune uzataj de tradukemuloj.
Grande Dicionário Esperanto-Português (576 paĝoj) estas eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj – KKE. La sekvanta kovrilo estas de la 2a eldono, el 1989. Sylla Chaves (jam forpasinta) riĉigis ĝin per centoj da novaj vortoj. Ni ne scias, ĉu KKE reeldonis ĝin intertempe, nek ĉu ĝi estas ie ankoraŭ akirebla.
La alia vortaro estas eldonita de Brazila Esperanto-Ligo – BEL en 2015. Temas pri Grande Dicionário Português-Esperanto (734 paĝoj). Ĝi estas mendebla el la Bela Butiko, la libroservo de BEL. Temas pri vortaro, kiun la aŭtoro Porto Carreiro Neto (1895-1964) ellaboris antaŭ sia forpaso, kaj kiu aperis finfine nur antaŭ kelkaj jaroj.
Ankaŭ en la reto
La jenaj vortaroj estas egale uzindaj:
- Vortaro de Túlio Flores, brazila Esperantisto, eksakademiano (Eo-pt kaj pt-Eo)
- Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto en reta versio
- Reta Vortaro de Esperanto
- Tekstaro de Esperanto
- Simplaj Samsignifaj Vortoj
- Sinonimaro
Se vi konas aŭ uzas aliajn helpilojn, ĉu presitajn, ĉu enretigitajn, komentu! Ni ĝojos ekscii!



