Kategorioj
Sen kategorio

NIAJ VORTOJ

“Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj…”

(Jakobo, 5:9.)

   Meti la Dian donacon parolo en ŝliman vazon de plendado similas ŝalti grandvaloran lampon interne de rubujo.

   Ne ŝanĝu viajn proprajn vortojn en koton sur malfermitaj vundoj.

   Utiligu la mirindaĵon vorto por starigi bonon anstataŭ etendi, per ĝi, malbonon.

   Starigu esperon por tiuj falintaj dum la bataloj karakterizantaj nian vivon. Reliefigu la sublimajn ecojn de amo antaŭ tiuj, kiujn malamo venenas. Laŭdu la perspektivojn devenintajn de fido ĉe tiuj plorantaj en elreviĝo. Reliefigu la noblajn kvalitojn de amiko perdinta memestimon. Trovu oportunon helpi, kie aliaj trovas nur kialojn riproĉi. Starigu revigligan laboron, kie pesimismo kondamnas. Serĉu la plej bonan flankon en ĉia situacio, por ke la plej bona solvo estu efektivigata. Kaj, kiam moralaj baroj pligrandiĝas, kvazaŭ malbono estus triumfonta, se vi ne povas diri ion favore al bono, silentu kaj preĝu.

   Pensu pri bono, kiam vi ne povas paroli pri ĝi.

   Semo ŝanĝas, renovigas la grundon.

   Silenta guto da trankviligaĵo serenigas torturitan korpon.

   Neniam plendu pri aliaj, ĉar, se ni plendas kontraŭ iu, necese estas konsulti nian propran konsciencon, ĉu, en la sama cirkonstanco, ni ne estus farinta tion aŭ alion per pli fuŝa maniero.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Kategorioj
Sen kategorio

PATRO KAJ AMIKO

“Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.”
Jesuo (Luko, 15:20.)

   Eble, tiu aŭ alia falo ombras al vi la koron, kaj vin senkuraĝigas.

   Vi revas vivi en pura fido, vin dediĉi al laboroj favoraj al bono, sed   kunportas rimorson kaj malĝojon.

   Vi malŝparis energiojn dum via vivo, deflankiĝis de sanktaj votoj, eraris, falis en neadon, kiel vojaĝanto perdinta lumon…

   Tamen observu la Dian Providencon vin restariganta.

   La Dia amo mankas neniam.

   Por ĉiu vundo estas taŭga kuracilo.

   Por ĉiu perturbo venos reĝustigo.

   Atentu la instruon de Jesuo pri la reveno de la malŝparema filo.

   La renkontiĝo ne okazis hejme, kun mokaj riproĉoj kaj humiligoj al tiu filo en morala mizero.

   Rimarkinte lin, dum li revenis ankoraŭ iom for sur la strato, la patro estis tuŝita de intima kompato, kaj rapidis por lin brakumi kaj kisi.

   La patro ne esperis tondrajn pentofarojn fare de lia filo, ne postulis senkulpigojn, ne petis pravigojn, nek trudis ian ajn kondiĉon por etendi al li siajn brakojn; li simple atendis sian filon stariĝi kaj deziri la koran varmon patran.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

FILO KAJ KRITIKANTO

“Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj…”
Jesuo (Luko, 15:29.)

En la parabolo de la malŝparema filo, ni trovas ne nur fraton revenintan sperta kaj pentinta al hejma kunvivado.

En ĝi, ankaŭ rolas justa frato, sed egoisma, remaĉanta kritikon kaj plendon.

Li observas sian patron, kiu brakumas, kun ĝojo, sian pentintan fraton; li, tamen, kritikas kaj alfrontas. Li tenas sin kiel iu bedaŭranta plenumitan devon, kaj agas kiel homo malestimanta sian propran noblecon.

Li estas fidela al la servoj proponitaj de lia patro, tamen kritikas liajn agojn. Li laboras kun sia patro, tamen aspiras lin kateni al siaj propraj kapricoj.

Li zorgas pri liaj interesoj, sed deziras liajn panon kaj monon.

Li tenas sin fidela, sed aspiras elstarecon kaj heredon.

Se la patra koro elmontras grandanimecon, li eksplodas pro ĵaluzo kaj plendo. Se lia patro pardonas kaj helpas, li intermetas la meriton, pri kiu li taksas sin posedanto, kaj per tio provas limigi lian bonecon.

Li vagas inter krueleco kaj afableco, ombro kaj lumo.

Li estas justa kaj maljusta, tenera kaj agresa, kunulo kaj kritikanto.

Li deziras sian patron nur por si mem; la bienon kaj rajton, ekvilibron kaj trankvilecon li volas ekskluzive por si.

Survoje al fido, sammaniere analizu vian sintenon.

Se vi sentas vin ligita al Supera Sfero pro viaj agoj kaj celoj, paroloj kaj pensoj, ne kateniĝu al vanteco esti bona. En ia ajn cirkonstanco, ne forgesu, ke Dio estas ĉies patro, kaj, se Dio helpis vin esti kun Li, tio okazis, ĉar Li petas, ke vi, kune kun Li, helpu aliajn homojn.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KRITIKOJ

“Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.”
(Jakobo, 4:17.)

Vi kritikas per laŭta voĉo tiujn ŝuldiĝintajn pro ŝtelaj deliktoj; tamen, se vi senutile amasigas  rimedojn necesajn al subtenado de aliaj homoj, vi ne rajtas argumenti senkulpecon.

Vi akuzas tiujn falintajn en krimon; tamen, se vi nenion realigas favore al estingo de deliktoj, vi ne rajtas riproĉi.

Vi montras egoismon de registaroj; tamen se vi entuziasmiĝas ĉe egoismo de regatoj, viaj vortoj estas nenio alia, ol vanaj paroloj.

Vi kritikas ĉiujn, kiuj instruas siajn kunulojn per nesufiĉa maniero; tamen, se vi havas kompetentecon, kaj fuĝas de la eduka agado, vi ne povas resti trankvila pri vi mem.

Vi plendas kontraŭ tiuj kunuloj de vi taksataj kiel ribeluloj kaj malvirtuloj, se vi observas ilian laboron favore al aliaj homoj; tamen, se vi sentas vin sufiĉe virta, sed faras eĉ ne minimuman agon favore al suferantoj, la vortoj elirintaj el via buŝo signifas nenion alian, ol maljustecon.

Laboru per viaj tutaj animo kaj koro, por ke vi rajtu komenti rezultatojn.

Neniu rajtas postuli de aliaj, kion li ne proponas al si mem.

Kiu scias, kion li devas fari, kaj ne faras, tiu forlasas la devojn, kiuj koncernas lin, kaj falas en bedaŭrindan neglekton, kaj, se tiu intencas malhelpi iun, kiu klopodas bonfari, certe li respondecos, per duobligitaj sindevigoj, pri tio, kion li ne faris.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

MURMUROJ

“Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj…”

(Jakobo, 5:9.)

Ĉiufoje, kiam niaj lipoj cedas al puŝoj de murmuro, preskaŭ ĉiam, ni simple juĝas la vivon, kiu estas propra al ni.

Observu do vin mem, kaj lasu vin gardi de via konscienco koncerne viajn vortojn.

Se vi vidis homon pekanta kontraŭ alia, ne troigu lian kulpon; rememoru, kiom da fojoj vi tiel same pekis kontraŭ via proksimulo. Kaj, same kiel vi dankis tiujn pardonintajn al vi viajn malbonajn kondutojn, fidante vian pliboniĝon laŭ la senĉesa fluo de la tempo, tiel same, per via frata optimismo, helpu vian kunulon falintan en eraron, por ke li leviĝu kaj vin benu.

Se iu kunulo vin ofendis, ne inklinu vin al nekonvenaj reagoj; meditu pri la okazoj, en kiuj vi tiel same vundis vian similulon. Kaj, kiel vi pleniĝis de ĝojo antaŭ ĉiuj pardonintaj al vi la batojn, fidante vian saĝecon rekonsideri vian propran sintenon, tiel same helpu, per forgeso de ĉia malbono, la amikon fariĝintan instrumenton de via doloro, por ke li restariĝu kaj benu vin pri via spirita grandanimeco.

En ĉiu konversacio, en kiu ni estas invititaj ekzameni la konduton de iu kunulo submetita al aliula kritiko, ni esploru nian konsciencon, kaj konkludu, ĉu ni ne erarus tiel same, aŭ pli grave ol li, se ni estus sub la samaj cirkonstancoj. Kaj, en ĉia situacio, ni ne forgesu, ke, se ni kritikas, ni, en la sama momento, admonas nin mem vivi en pli alta nivelo kaj pli bone fari.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Eventoj

Poeziaĵo en Teófilo Otoni

Ana Paula Ferreira Pose, SEA-asocianino, kaj ŝia filino Ana Luiza Pose Muniz, bele rolis en la evento “Sarau de luzes” (“Luma vesper-festo”), ĉe la spiritisma asocio Centro Espírita Joseph Gleber, de la brazila urbo Teófilo Otoni-MG, okaze de ĝia 69-jariĝo.

La vesper-festo okazis pasintmonate kun partopreno de 120 homoj, kaj tiam patrino kaj filino dulingve prezentis la poemon de Abel Gomes “Temos Jesus” (“Ni havas Jesuon”), el la libro “Parnaso de Além-Túmulo“, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Cícero Gabriel. Spektu la koncernan filmeton plej sube.

Kategorioj
Sen kategorio

KONFORME

“kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj”
Paŭlo (Romanoj, 2:6.)

Vivo, kiel esprimo de la decidoj de la Kreanto, tenos sin rilate al vi, tiel same, kiel vi tenos vin rilate al ĝi.

Ĝi honorigas la titolojn de vi estimatajn,

Juste traktas justan konduton,

Faras digna, kion vi dignigas,

Spertigas laŭ viaj elektoj,

Instruas je la nivelo, kie vi troviĝas,

Konfidas laŭ la grado de via fido,

Reliefigas, kion vi faras distinga,

Respektas ĉion faritan de vi respektinda,

Proponas version de tio aŭ alio laŭ viaj deziroj,

Montras pura, kion vi purigas.

Tio signifas, ke, sendepende de la pozicio, en kiu vi troviĝas, vi ricevos respondon de la Vivo en la vivo, kiun vi serĉas.

Jen kial doloro aŭ ĝojo, paco aŭ ĝeno, merito aŭ sentaŭgeco, ombro kaj lumo, sur nia vojo, ĉiam estos morala salajro konforma al niaj propraj faroj.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Publikaĵoj Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

Revue Spirite N13

“Du elementoj devas kontribui al la progreso de Spiritismo: la teoria starigo de la Doktrino kaj la rimedoj por ĝin popularigi.” – Allan Kardec, Postmortaj Verkoj, Projekto 1868
 

 

Plureco de Akcioj – Konsola espero estas la temo de numero 13a de Revue Spirite – Spiritisma Revuo.

Per tiu ĉi numero, Revue Spirite inaŭguras novan ekzistadon kaj novan teman sinsekvon, dum kiuj dum kvar eldonoj, sub la rubrikoj Spiritismo kaj Scienco, Spiritismo kaj Filozofio kaj Spiritismo kaj Religio, diversaj aŭtoroj proponos siajn pripensojn kaj analizojn pri la temo.

En ĉi tiu monato, kiu markas la 219an datrevenon de la renaskiĝo en sur terglobo, de la spirito, kiu iĝis konata kiel Allan Kardec, la Revue Spirite Teamo aldonas siajn vortojn al tiuj de la Kodiginto de Spiritismo, kiam li parolas ekzemplodone, logike kaj konsolmaniere pri la plureco de ekzistadoj : “La doktrino de la reenkarniĝo, tio estas, tio, kio konsistas en akcepti multajn sinsekvajn ekzistadojn al la Spirito, estas la sola, kiu respondas al la ideo, kiun ni faras pri la Dia Justeco al homoj, kiuj troviĝas en malsupera morala kondiĉo; la sola, kiu povas klarigi la estontecon kaj starigi niajn esperojn, ĉar ĝi proponas al ni la rimedojn por elaĉeti niajn erarojn per novaj provoj. La racio ĝin indikas al ni kaj la Spiritoj ĝin instruas.

Legu la numeron 13an ĉi tie:
cei-spiritistcouncil.com/wp-content/uploads/2023/09/EO_Revue-Spirite_13.pdf

Esperantigo de mesaĝo sendita de 

info@cei-spiritistcouncil.com
 
En la 8a de oktobro 2023, je la 19h UTK,
okazos retkunveno kun kelkaj kunlaborintoj de la numero 13a.
 

 

 
 
Kategorioj
Sen kategorio

RESPONDO AL DIO

 “Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.”
Paŭlo (Romanoj, 14:12.)

Bonfarantoj garantias.

Instruistoj edukas.

Paŝtistoj gvidas.

Amikoj apogas.

Kunuloj kuraĝigas.

Kontraŭuloj avertas.

Rilatoj helpas.

Preĝoj prilumas.

Lecionoj pretigas.

Malfacilaĵoj spertigas.

Elprovoj determinas.

Doloroj korektas.

Luktoj renovigas.

Problemoj proponas.

Solvoj montras.

Sintenoj rivelas.

Larmoj purigas.

Travivaĵoj postlasas signojn.

Laŭ vortoj de la apostolo Paŭlo, ĉiuj estuloj kaj ĉiaj situacioj, ĉiaj cirkonstancoj kaj ĉiuj aferoj estas disponigitaj laŭ kalkuloj de la Leĝo, tiel ke “ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI ION FARAS

“Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.”
Jesuo (Johano, 5:9.)

Ni ion faras.

Ĉio ekzistanta ion faras.

Estaĵoj konsiderataj malŝatindaj konstante faras tion aŭ alion.

Ŝtonoj sentigas aspran sensaĵon.

Dornoj kaŭzas vundojn.

Koto estigas malpuraĵon.

Martelo disponigas batojn.

Observu, tamen, ke, se ni ion faras por bono, tiuj aĵoj, en niaj manoj, ŝanĝiĝas grandvaloraj iloj, ĉar ŝtonoj helpas en konstruaĵoj, dornoj, se paroli pri teknikaj aferoj, povas kunlabori en ĥirurgioj, koto, se taŭge prilaborita, fariĝas grundo por esti semata, kaj martelo taŭge uzata estas valora helpilo.

Tial ĉiu estulo ion faras laŭ la materialoj, el kiuj li tiras sian inspiron.

Plej malŝatindaj estaĵoj, eĉ se ili ne deziras, ĉiam estigas ion.

Deliktinto donas perturbon.

Toksomaniulo naskas sendisciplinon.

Pigrulo estigas mizeron.

Pesimisto proponas deprimon.

Kie ajn vi estas, vi ion faras konforme al influoj, al kiuj vi ligiĝas, kaj senkonscie efikas sur ĉiujn inklinantajn al via maniero agi.

Ĉiuj ni neeviteble ion faras.

Kiel lernantoj de la Evangelio, ĉe la kristana lernejo spiritisma, ni rememoru la lecionon de Kristo: “Mi restadas en vi, se vi restas en mi.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.