Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Ni helpu

“Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj.”
Jesuo (Mateo, 7:2.)

Certe, vi ĉie observos neakordon, kverelon, nekonformecon, malamikecon…

Ĉe via propra koro, vi trovos tiujn ŝajne situantajn en malsama regiono morala. Amataj karuloj devojiĝas de la ĝusta vojo, karaj amikoj iras en danĝerajn spertojn.

Kiel helpi tiujn, kiuj verŝajne eniras en eraron?

Kritiki signifas pliigi la distancon inter ili kaj ni; ilin forlasi egalvaloras ilin perdi.

Nepras ilin helpi per senĉesa kaj efektiva bono.

Unue, ni klopodu senti, kion, kaj kiel ili sentas, por ke ni komprenu iliajn problemojn.

Ni observu la problemojn laŭ ilia vidpunkto, kaj plenumu silentan helpon.

Se aperas favora okazo, ni ion faru por atesti al ili nian aprezon.

Per nia penso, ni ilin envolvu per sentoj de komprenemo kaj estimo.

Per vortoj, ni ilin kovru per benoj devenantaj de nobla parolo.

Per nia sinteno, ni, kiom eble faciligu ilian animon.

Per ĉiaj ajn ago, parolo kaj penso, nia plej grava devo estu plifortigi la bonon kuŝantan en ilia animo.

Antaŭ tiuj do montriĝantaj konsternitaj, etendu viajn koron kaj manojn por helpi, ĉar ĉiuj ni estas sur vojo de evoluo, kaj, laŭ la aserto de nia Dia Majstro, “per kia juĝo ni juĝos, per tia ni estos juĝitaj.”

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Se vi celas fari plej bone

“Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.”
(Jakobo, 1:4)

Pacienco kuŝas kiel bazo de ĉiuj bonaj faroj.

Vi revas pri sublima idealo; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin realigi…

Vi aspiras plenumi gravan mision; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin elporti…

Vi starigos altvaloran institucion; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin subteni…

Vi deziras feliĉon en via hejmo; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin starigi en la animo…

Vi planas belan estontecon por via filo; tamen, se vi ne havas paciencon lin eduki…

Vi volas certan oficon; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin ellerni…

Sen pacienco, la plej gravaj projektoj rezultigas frustriĝon.

Observu pomkulturiston dezirantan frukton en pomarbo.

Unue, pacienco prilabori grundon. Poste, pacienco planti, kultivi, defendi, helpi kaj atendi maturan rikolton.

Tempo ne konsideras farojn, kiujn ĝi ne helpis starigi.

Se vi celas fari plej bone, ne rifuzu paciencon labori, por ke la vivo plej bone vin trovu kaj prilumu.

Sur ĉia vojo, sen perfekta pacienco, perfekteco ne estas ebla.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PLIBONIĜI ĈIAM

“Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda…”
Paŭlo (II Korintanoj, 13:7.)

Evidente, vi ne povas garantii feliĉon sur mondo troviĝanta sub konstantaj batoj de evoluaj bataloj gvidantaj ĝian iradon, tamen, al neniu, oni malpermesas kultivi la terpecon loĝatan de li, per prizorgado al amika arbo aŭ flegado al floro.

Certe, vi ne povas kuraci la tiel nomatajn sociajn problemojn, kiuj estas nedezirindaj, sed kompreneblaj ĉe kolektivo de tiaj neperfektaj homoj, kiaj ni ĉiuj ankoraŭ estas, sub reĝimo de korektado kaj perfektigo, tamen neniu estas senpova honeste agi kaj bonfari al sia proksimulo, laŭ morala forto de bona ekzemplo.

Sendube, vi ne povas helpi ĉiujn malsanulojn plorantajn, ĉe nia planedo, tamen, al neniu, oni prohibas mildigi suferon de iu amiko aŭ najbaro, kaj tial doni al li certecon, ke amo ne malaperis de sur la homaj vojoj.

Nekontesteble, vi ne povas solvi ĉiajn malfacilaĵojn ĉe la familio, en kiu vi naskiĝis, tamen al neniu mankas eblo helpi parencon malpli feliĉan aŭ kunlabori por la trankvileco, kiun oni devas teni hejme.

Ne rezignu kultivi bonon kun preteksto, ke vi nenion kapablas fari kontraŭ la regado de turmentoj disvastiĝantaj sur la planedo.

La Sinjoro neniam petis neeblaĵojn, nek postulis de eraremaj estaĵoj spektaklojn de deva grandanimeco.

Kvankam ekzistas multaj dezertoj, malgranda fonto fidoplene kuras por fekundigi la grundon, sur kiu ĝi fluas.

Neeble estas korekti ĉiajn erarojn kaj estingi ĉiajn afliktojn kuŝantajn sur la vojoj de nia vivo, sed ĉiuj ni, dum ni trairas la ĉiutagajn okazaĵojn, kapablas plibonigi la ekzistadon kaj ĝin dignigi en ni kaj ĉirkaŭ ni.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI PACIGU

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.”
Jesuo (Mateo, 5:9)

Senfrukte estas etendi nervan kverelon.

Obĵetoj atendos vin en ĉiu angulo, ĉar paco estas fundamento de la Dia leĝo.

Observu la katastrofojn, kiuj pasas…

Sennombrajn fojojn, homo fariĝas lupo kontraŭ homo mem, kaj detruas sian propran mondon; tamen Dio silente determinas, ke herbo denove kovru grundon, ke, el herbo, naskiĝu floro, kaj, sur la korpo mem de tiu floro, kresku frukto.

Vulkanoj ruinigas vastajn regionojn, tamen Dio restarigas la disŝiritajn pejzaĝojn.

Submaraj fenomenoj forŝovas urbojn, tamen Dio montras al homo novan lokon, kaj ili reaperas pli belaj.

Tertremoj, tie kaj tie, kunportas longedaŭrajn suferojn, tamen Dio reĝustigas la Teran surfacon.

Strangaj malsanoj mortigas tutajn popolojn, tamen Dio inspiras la menson de sindonaj sciencistoj, kaj malaperigas la epidemiojn.

Tempestoj, de tempo al tempo, skuas larĝajn terpecojn, tamen Dio, laŭ la fortoj de Naturo, ĉion reekvilibrigas.

Ne lasu vin sub influo de pesimismo, en ia ajn cirkonstanco.

Ĉio, nun, ŝajne montras, antaŭ viaj okuloj, aflikton kaj malordon; tamen harmoniigu la vivon ĉirkaŭ vi, kiom eble vi povas, ĉar paco alvenos per la manoj de Dio.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI BENU

“Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono…”
Petro (I Petro, 3:10.)

Ne decas kondamni.

Malkonfirmo, eble, hodiaŭ, alvenos neatendite, ĉar mizerikordo estas fundamento de la Dia leĝo.

Meditu, pri kiom da fojoj vi konstatis nevideblan helpon al tio tiam konsiderata kiel senrimeda malbono.

Vi vidis gravajn malsanulojn subite reveni en sanon, kiam ilia diagnozo jam estis ilin kondamninta al morto.

Vi konis malbonfarantojn ŝanĝintajn sin en bonulojn, kiam, ŝajne, ili jam estis tute sinkintaj en deliktojn.

Vi sondis kompleksajn problemojn improvize solviĝintajn, kiam ili prezentiĝis tute nesolveblaj.

Vi ploris pro maltrankviligaj situacioj prenintaj savan direkton, kiam ĉio kredigis tragedion.

Kia ajn estas via kuranta elprovo, haltigu vian langon, por ke ĝi ne malbenu vin.

Eble, ĉirkaŭ viaj paŝoj, vi vidas ĉion per lenso de malespero…

Tamen sereniĝu, kaj atendu fidoplena, ĉar, se la mizerikordo de Dio ankoraŭ ne venis en la kampon de viaj luktoj, ĝi estas survoje.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

VIAJ FAROJ

“Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.”
Paŭlo (Galatoj, 6:4.)

   Eĉ se vi sentas vin en loko nekongrua kun viaj kapabloj, kaj, eĉ se via agado ŝajnas al vi bagatela, memoru, ke la Leĝo de la Sinjoro nuntempe lokas vin, kie vi povas plej bone agadi kaj plej efike lerni.

   Jen do via privata kaj netransigebla devo ĉe la plenumado de la universala plano de Dio.

   Tial ne aspiru tuj preni sur vin la samajn respondecojn, kiaj de tiuj submetitaj al prijuĝo de homamaso, kun la preteksto, ke vi devas plenumi specialan mision antaŭ la Dia Providenco.

   Faroj plenumataj de vi, en la lastaj ŝtupoj aŭ en plej obskura hejma kampo, estas tre grava laŭ la projektoj de Dio. Simpla paperfolio veninta el viaj manoj eble estas tiu, sur kiu estas skribitaj vortoj destinitaj al konsolo de tuta komunumo, kaj bebo postulanta de vi pezajn noktojn de maldormo eble estas tiu kunportonta helpan bonfaron al tuta popolo. Akvofonto de vi protektata ne malofte fariĝas fonto de nutraĵo por miloj da estaĵoj, kaj arbo plantita de vi, eble donos morgaŭ medikamenton, kiun vi bezonos.

   Via hodiaŭa laboro estas la plenumenda devo, kiun la Sinjoro nun proponas al vi. Plenumu ĝin kiom eble bone, kaj rememoru, ke, malgraŭ la dia grandeco de nia Dia Majstro, estis Li, iam, sur la Tero, simpla infano petanta sindonan kaj aman konsolon de la brakoj de Lia malriĉa patrino provizore engastiĝinta en stalo, sen komforto kaj for de sia hejmo.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

DIA ĈEESTO

 Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo…”
Jesuo (Mateo, 28:20)

   Religiaj pastroj, en diversaj kristanaj temploj, asertas ĉie kaj ĉiutage, ke Jesuo apudestas mondajn estrojn, sciencistojn, gvidantojn de la popola menso kaj ĉiajn civilizaciajn kampojn; tamen ni konstatas, ke, plejparte, la kondukantoj kaj kondukatoj sur la mondo restas en evidenta malpaco, vidigantaj, tie kaj tie, konfliktojn, el kiuj rezultas sango kaj malamo.

   Ŝajne, ĉio malkonfirmas la optimisman parolon de predikantoj, tiel granda la ventego de malamikeco blovanta el ĉiuj lokoj.

   La predikantoj de la Evangelio, tamen, tenas matematikan precizecon en tiaj asertoj.

   Jesuo ne formulis vanajn promesojn…

   Li ja estas kun ĉiuj koroj sur la Tero, de ĉiam kaj por ĉiam; sed la Spiritisma Doktrino, kiel ŝlosilo por la notoj de la kristana Testamento, montras, sen ia ajn dubo, ke la Majstro estas kaj estos kun la tuta Homaro, tamen ni nur rikoltos la videblan kaj tuj ĝueblan frukton de Lia sublima ĉeesto apud la surtera homo apartenanta al tiu aŭ alia klaso, kiam ankaŭ ni estos kun Li.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

DIAJ DONACOJ

“Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.”

Paŭlo (II Timoteo, 1:7.)

   Fakte, ne la Sublima Patro blovis en nin, spiriton de timo. Kontraŭe, Li larĝe dotis nin per potenco, amo kaj modereco.

   Ĉiuj ni do estas dotitaj per rimedoj taŭgaj disvolvi, ĝis la senfino, la Diajn talentojn, nome: ‘potenco’, kiu signifas moralan valoron, ‘amo’, kiu signifas konstantan servadon ĉe bono kaj ‘modereco’, kiu signifas ekvilibron.

   Tamen, kiel laboristo forlasinta sian maŝinon, kredanta ricevi senpune salajron, sen ŝvito karakterizanta la respondan laboron, ni metas flanken nian respondecon, kaj supozas ricevi senpage favorojn de la vivo, sen la koncerna penado favora al nia mempoluro. Laboristo, en similaj cirkonstancoj, gajnas materiajn avantaĝojn, sed, en sia intimeco, li restas sur nivelo de nekompetenteco; kaj ni, restante en simila sinteno, povas ĝui konsiderojn el la surtera kampo, sed, interne, ni situas sub ombro de malsaĝeco. 

   Jen kial ni estigas, malprofite al ni mem, atmosferon de timo, en kiu monstroj de egoismo, malkonsento, despero kaj krueleco disvolviĝas tiel same, kiel diversaj malsanoj multiĝas en putraĵo.

   Ne falu do en fiksiĝantan kaj detruan ideojn devenantajn de timo, kapablajn konduki en ruinon la plej bonajn intencojn, ĉar, se vi utiligas potencon, amon kaj moderecon – talentojn donitajn al vi de Dio, favore al via propra perfektiĝo – vi daŭre iros antaŭen, sur la Tero kaj trans ties materiaj limoj, laŭ prilumita koro kaj pacigita konscienco.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

SE VI ASPIRAS SERVI

“ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:11.)

   Vi asertas fervore deziri servi; tamen, por tion realigi, vi prezentas diversajn kondiĉojn.

   Vi disponas proprajn rimedojn, tamen vi ilin konsideras nesufiĉaj por taskoj koncernantaj materian helpon al proksimulo, kaj tial vi atendas monon disponigotan de aliaj homoj.

   Vi havas vastajn eblojn alfabetigi tiujn, kiuj bezonas instruon, vi, tamen, atendas diplomon, kiu, eble, neniam alvenos.

   Vi havas piedojn kaj brakojn liberajn, kiuj garantias al vi kapablon helpi kunulojn elmetitajn al malfacilaj elprovoj; vi, tamen, atendas kunlaborantojn, kiuj, verŝajne, neniam decidiĝos al frata kunlaborado.

   Vi posedas multnombrajn talentojn plenumi, inter la homoj, benatan mision de pura amo; tamen vi atendas, ĉe la familio, idealan kamaradon.

   Se vi jam vekiĝis por kunlabori kun Jesuo, rememoru la aserton de Paŭlo: “mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”

   Kiam Paŭlo skribis tiujn liniojn, li estis arestita en Romo. Ĉirkaŭ li, nur la dolora atmosfero de karcero. Senanimaj gardistoj, malfeliĉaj kunuloj, malsanoj kaj fiaj vortoj. Ne ĉiam pano sur la tablo, nek pura akvo, nek konsolo, kaj ne ĉiam amika voĉo…

   Tamen, anstataŭ rezigni, la pioniro de la Evangelio proponas vivon kaj forton, serenecon kaj bonanimecon el si mem.

   Se vi aspiras servi al aliaj, kaj sekve servi al vi mem, ĉe la regno de la Spirito, ne malŝparu tempon en senutila atendado, ĉar ĉiu sentanta kaj aganta kune kun Kristo, sate vivas, klopodas pliboniĝi, kaj plibonigas la vivon per tio, kion li havas.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NE MALTRANKVILIĜU

“Pri nenio trozorgu.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:6.)

   La aserto de la apostolo Paŭlo gravas en ĉiuj tagoj.

   Neniu maltrankviliĝu pro io ajn.

   Verdire, maltrankvilo estas stato, el kiu rezultas grandnombraj katastrofoj.

   Plejofte, ĝi sidas en miskalkulo endanĝeriganta konstruaĵon, en superdozo de medikamento tiam fariĝanta veneno, en bedaŭrinda akcidento aŭ en kraŝo sur publika vojo.

   Preskaŭ ĉiam, ĝi fariĝas hejma dorno, kaŭstika vidpunkto, survoja ardo kaj ŝtono ĉe labormedio.

   Per ĝi, ne malofte, ni vortigas malpravan penson, kaj ellaboras falsan juĝon pri aliaj.

   Per ĝi, ni estigas malsanigajn turmentojn, kaj ruinigas nian propran vojon.

   Sed, kun preteksto ĝin forigi, ni nepre atentu ne fali en pigron.

   Multaj, pretekste, ke ili volas eviti maltrankvilon, retiriĝas en bedaŭrindan senaktivecon, kaj argumentas, ke ili forkuras de laboro por ne afliktiĝi. 

   Ni komprenu do, en ĝia vera senco, la prudentan rekomendon de Paŭlo. Li, kiu diris: “pri nenio trozorgu”, neniam estis senfara.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.