Kategorioj
Sen kategorio

NI RENOVIĜU POR LA BONO

“Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.”
Jesuo (Johano, 3:34.)

Observu la malavarecon de la Diaj favoroj ĉie ajn sur la Tero.

Dum la homo limigas la distribuon de tiu aŭ alia resurso, Dio ne ŝanĝas siajn leĝojn de abundeco.

Observu tion, kio okazas ĉirkaŭ vi:

Radiluman Sunon, kiu nutras la vivon ĉie, en ĉiu ajn loko…

Puran kaj abundan aeron…

Akvofonton, kiu senkondiĉe fordonas sin…

Ĉion, malavare disponigitan al ĉiuj.

Ĉion, libere disdonatan.

Kiel okazas pri la favoroj de la Sinjoro en la materia rondo, tiel ankaŭ okazas en la Regno de la Spirito.

La pordoj de saĝeco kaj amo restas konstante malfermitaj. Trezoroj de Scienco kaj ĝojoj de homa interkompreniĝo, gloroj de arto kaj lumoj de spirita perfektiĝado estas alireblaj de ĉiuj homoj.

El la rivero de Diaj gracoj, ĉiu animo nur ĉerpas la porcion, kiun li kapablas distingi kaj profite utiligi.

Studu, observu, laboru kaj renoviĝu por la bono.

Pligrandigu vian propran komprenpovon kaj helpu la aliajn favore al vi mem.

Rememoru, ke Dio disdonas siajn benojn al ĉiuj. Ĉiu animo, tamen, kunportas propran mezuron fiksitan en sia sino por ricevi la donacojn de Dio.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI REKOMENCU

“Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston.”
Jesuo (Mateo, 9:16.)

Ne retenu amarajn rememorojn.
Viaj revoj disfalis antaŭ vi.
Galan respondon vi aŭdis.
Forlason de la plej amataj vi eltenis.
Fiaskis via entrepreno.
Solecon vi rikoltis.
Atingis vin elreviĝo.
Tamen, rekomenco estas beno en la Dia Leĝo.
Promeso de spiko reaperas dum semado.
Akvo vaporiĝinta revenas el la nuboj por riĉigi akvofonton.
Reaperas printempa varmo en sekvanta printempo.
Flamiĝas la horizonto je ĉiu mateno per la suna brilo, kiu redonas al la tago ties valoron.
Januaron post januaro, renoviĝas la jaro proponanta novan laborciklon.
Ĉio okazas, kiel se io diras al ni: “Se vi volas, vi povas rekomenci”.
Diris, tamen, la Dia Amiko, ke neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnova vesto.
Forĵetu do sentaŭgaĵojn.
Malligiĝu de senutilaĵoj.
Forgesu erarojn, kiuj surprize vin prenis.
Forlasu malutilajn afliktojn.
Ni do kun firmeco rekomencu ĉiun ajn bonan projekton; ni rememoru, tamen, ke ĉio revenas krom la forlasita oportuno, kiu ĉiam signifas efektivan perdon.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.