“Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi”
(Mateo, 26:27.)
Sur la mondo, la gratulfestoj nepre registras la pasemajn triumfojn de nia fizika sperto.
Per luksaj bankedoj oni festas familiajn kunvenojn; gajaj muzikoj signas finiĝon de bataloj ĉe la homaj tribunaloj, en kiuj jurbataloj, plurfoje, sin kaŝas ignorataj viktimoj dolore plorĝemantaj for de la rigardoj.
Sed, rilate al Jesuo, ni vidas alispecan dankotagon, kiu, laŭ supraĵa rigardo, ŝajnas stranga.
La Dia Majstro laŭdas la Patron ĝuste en la horo, kiam Li estas ironta renkonte al la lasta forofero.
Li spertos afliktan solecon ĉe la Getsemano…
Li suferos insultan areston…
Li primeditos la miskomprenon de Judaso…
Li konstatos la neadon de Simon-Petro…
Al publika sarkasmo Li estos elmetata…
Li estos malestimata kontraŭ Barabaso, la malfeliĉa krimulo…
Kronite per krono el dornoj, Li sorbos galon…
Forlason kaj insulton Li rikoltos…
Nepravigeblan kondamnon Li suferos…
Kaj fine Li ricevos mortkondamnon sur la kruco inter du malbonuloj…
Li, tamen, dankas…
Tiel estas, ĉar, laŭ la logiko de la Sinjoro, super ĉio, brilas la eternaj valoroj de la spirito.
Kristo laŭdas la Dion de mizerikordo pro la oportuno fidele plenumi sian dian apostolecon sur la Tero, kaj dankas la Dian konfidon, kiu permesas al Li esti viva ekzemplo por elaĉeto de la homaro, kvankam tiu elaĉeto kostos al Li martiriĝon kaj turmentojn, ŝviton kaj larmojn.
Ne perdiĝu do, en festenaj okazaĵoj pri ŝajnaj konkeroj en la karno, kiujn la morto konfuzos hodiaŭ aŭ morgaŭ. Sur la batalkampo de la vivo, kies luktoj sanktigas kaj perfektigas, ni sciu danki la situaciojn, per kiuj Dio poluras nin, por ke nia lumo fariĝu pli bela, kaj la Vivo estu glorata.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
