Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PARDONO – SANKTA MEDIKAMENTO

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”
Jesuo (Luko, 23:34.)

Ĉiufoje, kiam malsano minacas vin, vi kompreneble prenas medikamentojn liberigontajn vin de tiu afekcio:

Analgezikojn kontraŭ doloro…

Trankviligaĵojn kontraŭ anksio…

Resume, se vi suferas ian fizikan problemon, vi klopodas resanigi la funkcion de la vundita organo.

Atentu tian cirkonstancon, kaj rememoru, ke estas malsanaj pensoj rilataj al plendo kaj rankoro, antaŭjuĝo kaj antipatio, kiuj petas de vi taŭgan medikamenton, por ke restariĝu via ekvilibro.

Kaj, se dum vulgaraj malsanoj vi bezonas trankvilecon favore al via resaniĝo, tute nature, ke, dum spiritaj afekcioj, vi bezonas forgeson, por ke revenu viaj fortoj.

Pardono do estas sankta sanigilo kontraŭ mensaj turmentoj, ĉe niaj ĉiutagaj bataloj.

Kiel vi ne devas reteni malpuraĵojn kaj infektojn en via fizika korpo, tiel same ne retenu antipation kaj rankoron en via propra animo.

Pardonu ĉiujn, kiuj ĝenas vin; pardonu ĉiujn, kiuj vundas vin.

Pardonu nun, hodiaŭ kaj morgaŭ, senkondiĉe.

Rememoru, ke ĉiu homo portas kun si malperfektaĵojn kaj malfortaĵojn proprajn al li, kiel ankaŭ ni, estuloj ankoraŭ misharmoniaj, kunportas la niajn.

Jen kial Jesuo, la dia Misiisto, krucumita danke al senprava persekuto, petegis de Dio, antaŭ siaj propraj ekzekutistoj:

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”

Kaj, lasinte siajn turmentantojn ĉe la problemoj karakterizantaj ĉiun el ili, Li subtenis en si mem la lumon de tiu Amo, kiu disigas ĉian ombron, kaj, per tiu ekzemplo, Li instruis nin konkeri eternan lumon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sur kampo de parolo

“Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino.”
Paŭlo (Tito, 2:1.)

Sur parola kampo, dediĉas la homo plejparton de sia vivo. Kaj, de parolo, ordinare devenas bono kaj malbono signantaj lian vojon.

Kaj, en tiu senco, oni bedaŭru la tiom malŝparitajn fortojn.

Preskaŭ ĉiam, kalkulinte la sumon de niaj konversacioj dum tuta ekzistado, la rezulto montras minimuman profiton, kontraŭ larĝa kvanto da malprofito kaj senutileco.

Ne malofte, oni elmontras nenian dankemon pro la riĉeco de hela tago; tamen sufiĉas, sur la ĉielo, simpla nubo, el kiu falas milda pluveto, por ke multaj homoj vinagre envicigu longajn komentojn faritajn el senprudentaj vortoj. Ordinare, oni apenaŭ atentas gravajn servojn publikajn; tamen, se ekestas svaga necerteco pri administraj laboroj, estiĝas longaj debatoj fare de la publika opinio.

Estas homoj, kiuj havas barometron hejme nur por kritiki veteron, same kiel estas tiuj akurate legantaj ĵurnalojn nur por riproĉi registaron.

Multaj ripozas trankvilaj, kiam ili estas antaŭ edifaj instruoj, kaj pri tio pretekstas malsanan memoron; tamen, se radioelsendoj anoncas ian katastrofon, ili elmontras admirindan regadon mensan, kaj malŝparas vastan kvanton da horoj, per elokventaj komentoj.

Svenas atento, kiam estas necese lerni pri bono, sed la rigardo flame interesiĝas, kiam vidiĝas malbono.

La Mondo, en si mem, estas parolejo de grandegaj dimensioj, kie animoj renkontiĝas por paroli kaj interkonsenti ion fari…
Raraj, tamen, parolas por helpi…

El la plejmulto elverŝiĝas dornaj riproĉoj, turmenta envio, fajra kritiko aŭ labirinto el plendoj.

Sed, por ni, la Evangelio estas prava rilate tiun averton.

“Sed parolu vi tion – diras la apostolo –, kio konvenas al la sana doktrino.”

Ne forgesu do, ke, de sento al sento, ni alvenas al ideo. De ideo al ideo, ni alvenas al parolo. De parolo al parolo, ni alvenas al ago. Kaj, agon post ago, ni heligas nian vojon aŭ kovras, per mallumo, nin mem.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Zorgu pri vi

“Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.”
Paŭlo (I Timoteo, 4:16.)

Ĉie troviĝas amaso de pesimismaj homoj senkuraĝaj, kies brakoj restas senfare ripozantaj.

Ili ne komprenas laboron kaj konfidon, serenecon kaj vivan fidon, kaj kutime uzas vortojn, kiuj lasas fortan impreson, dum ili kondamnas cirkonstancojn kaj aliajn homojn.

Iujn fojojn, tiaj negativaj batalantoj prenas sur sin la respondecon gvidi.

Tamen, malgraŭ la graveco de iliaj devoj, ili restas hezitemaj.

La surteraj malfacilecoj estas efektive enormaj, kaj iliaj obstakloj postulas grandajn penojn de noblaj animoj trairantaj sur nia mondo; tamen nepras, ke ĉiu disĉiplo ne neglektu la zorgon pri si mem. Ne malhaveble, ke li ne nur viglu super sia interna kampo, valorigu disciplinon, kaj ilin akceptu, sed ankaŭ ekzamenu la bezonojn de lia koro. Simila sinteno kondukas la animon al pli vastaj horizontoj, kio estigas grandan komprenemon, en kiu ni intime gardas sanktan respekton por ĉiuj evoluaj rondoj, kaj, tiel, profitodonan esperon kaj renovigan optimismon, kiel heredaĵon.

Zorgi pri si mem signifas labori favore al propra saviĝo kaj aliula elaĉeto. Tia la prava vojo por akirado de eternaj valoroj.

Kiam lernanto limigas sin per tro da teorio, kaj neglektas la oportunon fruktodoni, li ripozas apud la laborejo, kaj, iom post iom, lokas sin sur tereno de satana kritiko pri tio, kio ne estis objekto de lia atento kaj sperto.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sur kampo de vivo

“provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon”.
Paŭlo ( I Timoteo, 6:19)

Se vi interesiĝas pri via propra perfektigo, “profiti” estas la ĉefa vorto.

Observu la ekzemplojn el la naturo.

Pano, kiu nun satigas vin, estas esenco de diversaj substancoj iam revenintaj en la grundan kemiaĵon.

Revigliga medio hejma estas rezulto de konstanta purigado.

Se vi intencas antaŭeniri renkonte al plej bona maniero vivi, forigu senutilaĵojn.

Multaj revas pri trankvilo, sed alkroĉas sin al turmentoj, dum multaj aliaj deziras atingi plenan fidon, sed submetiĝas al siaj propraj malfortecoj.

Ili volas pacon, sed restas koleremaj; ili aspiras protekton de bonaj Spiritoj, tamen asertas, ke ili estas tiel ŝuldaj pro malbonfaroj, ke restas al ili nenia eblo dediĉi sin al virto.

Tute kompreneble, ke ni troviĝas sub pezo de malnovaj problemoj. Ni, heredantoj de kulpa pasinteco, devas revizii niajn proprajn tendencojn kaj mediti pri niaj bezonoj, por ke ni ne paŝu meze de mallumo. Tamen, se ni volas pliboniĝi morgaŭ, nepras fariĝi pli bonaj hodiaŭ.

Tial ne sufiĉas nur labori ĉe la komuna laborejo, sed ja distingi inter la komunaj spertoj kaj asimili ties instruon.

Ne vibrigu la internajn kordojn de via koro laŭ mesaĝoj venantaj el ĉie ajn.

Elektu tiujn, kiuj faras vin noblanimaj.

Ne akceptu afliktojn.

Zorgu pri tio, kio justas.

Ne forgesu do, ke vivo estas esenca propraĵo de ĉiuj, sed bone vivi estas vojo por tiuj, kiuj, fidelaj al bono, direktas sin en la dian lumon de la Reala Vivo.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sukceso

“Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.”
Jesuo (Johano, 15:7.)

Multaj kunuloj perdas rimedojn, oportunon, tempon kaj forton pro troa zorgado ĉirkaŭ la temo sukceso.

Revante delirajn farojn, ili, en sia manio pri grandeco, frustras sin mem.

Ili asertas, ke ili havas intereson kultivi bonon, sed, por tion fari, ili atendas plenumon de imagaj negocoj, akiron de prestiĝo, posedon de oro sen la necesa peno aŭ gajnon de eventualaj premioj… Kaj, komplikinte sian propran vojon, ili surprize konstatas la ĉeeston de la morto, kiam ili apenaŭ kalkulis tian viziton.

Sed ni devas konsideri, ke la konkerinto de la plej granda triumfo el ĉiuj epokoj ne foriris el la mondo, kiel monda triumfanto…

Li ne ricevis monon kiel heredon, ne gvidis politikajn principojn, ne verkis librojn, ne enviciĝis inter la eminentuloj de sia epoko…

Li, kvazaŭ vulgara malbonfaranto, estis arestita kaj kondamnita al morto, kaj pasis kiel viktimo de terura fiasko.

Tamen la puraj semoj de amo, de Li metitaj en la popolan animon, ŝanĝis la mondon.

Observu Jesuon, kaj vi konstatos, ke ne temas pri “gajni por fari”, sed ja “fari por gajni”.

Rikolto ne venas pli frue, ol semado, same kiel plafono ne stariĝas, antaŭ ol fundamento.

Ni servu al bono, kaj simpligu nian vojon, ĉar la reala triumfo ja estas ĉies venko; kaj ni estu certaj, ke ni ne devas malŝpari la eblojn de nia ekzistado inter atendado kaj premateco, ĉar, se ni estas kun Kristo, ĉio, kion ni bezonas, venos favore al ni, en taŭga momento.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sindefendo

“Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.”
Jesuo (Marko, 13:11)

Se vi tenas trankvila vian konsciencon, ĉe la plenumado de viaj devoj, vi havas en vi mem citadelon kaj rifuĝejon.

Ne deflankiĝu en senutilajn konfliktojn, nek kroĉiĝu al senfinaj klarigoj.

Akuzite kiel mistifikanto, respondu per sindonemo al vero.
Akuzite kiel malbonfaranto, respondu per bonfaroj.

En ĉia nepravigebla kulpo, en kiun oni implikas vian nomon, proponu kiel respondon, konstantan bonfaradon favoran al via proksimulo.

Frukto montras la arbon, de kiu ĝi devenas.

Faroj parolas pri la homo ilin farinta.

Kiu provokas vin per moko, tiu montriĝas misinformita aŭ malsana; kaj, kiu vundas vin per insulto, tiu portas kun si pensojn de malamo kaj detruo.

Vi ne sanigos lin de la malbono lin infektinta, per nuraj vortoj ĵetitaj.

Montru al li la edifan vojon, kiun vi elektis por via vivo, kaj la dia Lumo inspiros al vi trafan parolon en taŭga momento.

Se ni meditas pri la sinteno de Jesuo sin lasinta juĝi ĉe homaj tribunaloj kaj sin submetinta al kolero de kruelaj akuzantoj Lin metintaj sur la krucon, ni estas kondukataj al konkludo, ke la Majstro, ĉar Li estis plenumanta la taskojn rilatajn al la volo de Lia Patro, havis pli gravajn aferojn por fari ol malŝpari tempon per nenecesa sindefendo.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

La unua paŝo

“Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.”
Jesuo (Mateo, 7:12.)

Tiu ora regulo estas konata en ĉiuj landoj.

Ĉirkaŭ ĝi, rondiras libroj, poemoj, pledoj kaj grandvaloraj predikoj.

Tamen, tre malofte, homoj faras la unuan paŝon, por ke brilu ĝia tuta grandeco.

Anstataŭ postuli aliulan kunlaboron, estas juste, ke ni proponu helpon.

Ne decas postuli pardonon; gravas, ke ni sciu senkulpigi.

Vokite al komprenema sinteno, multaj diras: “mi ne povas”; kaj invitite bonfari, multaj respondas: “ankoraŭ ne…”.

Ili forgesas, ke, morgaŭ, ili eble estos en kondiĉo de mizerulo aŭ juĝato, bezonantaj pardonon kaj helpon; kaj, eĉ se ili ne bezonos tiajn benojn por ili mem, ne malofte, tion ili petos favore al siaj plej amataj, se konsideri la ombrojn, kiuj ruinigas ties vivon.

Se ekzemplo, kiel gvidilo, estas elvokinda, ni rememoru tiun de Jesuo.

Majstro de majstroj, Jesuo bonfaras sendepende de konsideroj, konsolas sen postuli pagon, estigas esperon, sen ke oni ĝin petu, kaj spontane pardonas tiujn, kiuj Lin vundas, kaj ŝtonumas, sen atendi de ili, ian ajn esprimon pri pardono.

Ni do respektu la oran regulon, kaj sternu spiriton de amo, per kiu la regulo die sin vestas; tamen ni estu certaj, ke ĝi servos al ni, nur se ni faros de ĝi la necesan aplikon.

Ĝiaj vortoj estas vivaj kaj veraj: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.”

Deziri bonon estas ĉies inklino, sed, koncerne la praktikon de tiu sublima regulo, deve estas, ke ni faru la unuan paŝon por ĝin plenumi.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

La plej bona rimedo

“Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.”
(Jakobo, 1:4)

Pli ol vulgarajn malsanojn en via korpo, vi suferas animajn problemojn, kiuj ĉiutage pligravigas vian prematecon.

Pli ol atakon de patogenaj mikroboj, kiuj invadas la histojn de via fizika korpo, vi suferas, en vian menson, atakon de turmentaj elementoj atingantaj ĉiujn fibrojn de via animo.

Ne malofte, vi vekiĝas, je ĉiu tago, kun la samaj dramoj de la antaŭtago, kaj, antaŭ ol viaj fortoj restariĝas, via menso ŝanceliĝas sub koleraj batoj de nekomprenemaj familianoj.

Vi donas longajn klarigojn favore al ĉies harmonio; tamen apenaŭ finiĝas la kortuŝa argumentado, aperas iu falsanta viajn vortojn kaj komplikanta demandojn ĉirkaŭ la problemoj…

Vi mobilizas ĝustecon kaj sincerecon, kaj plenumas viajn proprajn devojn; tamen, kiam vi sentas vin super ĉia kritiko, iu venas, kaj trenas vian koron al kalumnia stato…

Vi dediĉas viajn afablecon kaj abnegacion por kultivo de amo al iu; tamen, kiam vi kredas vin en harmonio, sur interkonsenta vojo, vi rimarkas, ke nedankemo venenas viajn plej bonajn farojn…

Tamen, antaŭ ĉia malfacilo, ne bedaŭru, nek senfortiĝu…

Kontraŭ ĉia turmento, pacienco estas la plej bona rimedo.

Esprimu nenian vorton, kiun, eble, vi pentos esti dirinta.

Silentu, kaj ĉiam benu, ĉar tiuj hodiaŭ sin ĵetantaj en ombrojn, morgaŭ, denove venos en lumon.

Forgesite, uzu paciencon, kaj helpu sen postuloj.

Insultite, tenu paciencon, kaj forgesu malbonon.

Se estas doloroj, apogu vin sur pacienco.

Se estas problemoj, esperu pacience.

Ĉia homa progreso estiĝas el la Dia Pacienco.

Restu do, ĉe la potenco de pacienco, kaj, kie vi estas, vi ĉiam bonfaros kiom eble bone.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Ni atendu

“Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.”
Paŭlo (Hebreoj, 6:15)

En ĉia cirkonstanco, pacience atendu.

Se iu vin ofendis, atendu.

Ne postulu kompenson de tiu jam, en si mem, portanta malfeliĉon.

Se iu malhelpis vin, atendu.

Ne venĝu al tiu, kiu jam estas signita de memriproĉo.

Se vi suferas, atendu.

Doloro ĉiam estas dia averto.

Se ia malfacilaĵo trafas vin, atendu.

Hodiaŭa embaraso, plurfoje, fariĝas morgaŭa favoro.

Akvoj el fonto helpantaj, tra kie ĝi pasas, pacience iras en riveron, cele al vasta oceano.

Arbo, kies branĉaro ŝirmas senlace, atendas floron, kaj ricevas frukton, kiel benon.

Tamen ŝpato senmove atendanta rustiĝas, kaj fariĝas senutila.

Puto atendanta, kies akvoj restas senmovaj, ŝanĝas sin mem en fositan grundon por malpuraĵo.

Kiaj ajn do estas viaj problemoj, atendu, sed, dum vi atendas, kiom eble bone faru ion favore al aliaj, por ke via espero, kiel luma bonfaro, leviĝu sublima.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sub lumo de kompato

“Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.”
Jesuo (Mateo, 5:7.)

Lasu lumon de kompato prilumi vian vojon, por ke ombro ne venu ĉirkaŭ vin.

Ĉu vi suferas la ĉeeston de tiuj premantaj viajn esperojn?
Kompatu ilin.

Ĉu vi aŭdas vortojn de homoj pri vi ironiantaj?
Kompatu ilin.

Ĉu vi suferas moralajn atakojn de tiuj vin turmentantaj?

Kompatu ilin.

Ĉu trafas vin mordaj vipoj de tiuj vin persekutantaj?

Kompatu ilin.

Krueleco kaj sarkasmo, frenezeco kaj malnobleco estas spiritaj ulceroj, kiujn tempo kuracas.

Danku Dion, ke vi suferas ilian sieĝon, anstataŭ ke ĝi deiras de vi.

Verdire, ili estas malsanoj devenantaj de malsaĝeco, same kiel morala blindeco naskiĝas de mallumo.

Vi ne sanigos frenezulon je lia mensperturbo, per batado al lia kapo, nek elpelos la krimecon de malbonfaranto, per fortranĉo de liaj brakoj.

Antaŭ ĉiaj aliulaj misfaroj kompatu, kaj helpu ĉiam.

Antaŭ ĉiaj sensencaĵoj de via proksimulo, faru kiom eble bone.

Ĉiuj ni estas lernantoj ĉe la viva lernejo de nia ekzistado, kaj estas trafeblaj de niaj moralaj mankoj faligantaj nin en eraron.

Uzu do, favore al aliaj, indulgemon, kaj vi trovos, en la aliaj, indulgemon favoran al vi.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.