Kategorioj
Esperanto-movado Organizaĵoj Spiritisma Movado

SEA 15-jariĝas!

SEA estas faka asocio fondita en Braziljo, Brazilola 7an de septembro 2008, tiam kun la nomo Brazila Asocio de EsperantoSpiritistoj. Je la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al Spiritisma Esperanto-Asocio.

⇨ Historia referenco en artikolo de la revuo Reformador, septembra numero, 2011, portugallingve.

Disvastigi spiritismon pere de Esperanto estas la ĉefcelo de SEA.

Ĉiujare post 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de la evento SER, antaŭe nomita BRES. 

En la 1a de majo 2021 debutis la gazeto de la Asocio. 

La 25an de julio 2023  la Asocio aperigis doktrinan retejon, nome La Libro de la Spiritoj kiel retpaĝaro.

 

Kategorioj
Publikaĵoj

"Brazilo kaj Spiritismo"

Tiu ĉi numero de la periodaĵo “La nica literatura revuo“, kiu eldoniĝis de 1955 ĝis 1962, estas dediĉita al Brazilo, kaj unu el la artikoloj temas pri la fenomeno “Brazilo kaj Spiritismo”, kun mencio de kurioza mediuma poemo. Aliaj numeroj de la dirita gazeto troveblas ĉe bitarkivo.org.

==========

Kategorioj
Sen kategorio

Spiritismo en la periodaĵo "Dia Regno"

Hazarde foliumante la katalogon de artikoloj en la retejo de UEA, jen ni ekvidis artikolon titolitan “Kio estas spiritismo”, publikigitan en la periodaĵo “Dia Regno”, organo de Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Ni kontaktis la organizaĵon, kiu siavice plusendis nian peton pri la artikolo al s-ro Utho Maier, direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko Aalen. Li afable sendis al ni skanitan version de la teksto. Prikomentoj bonvenas.