CESF (portugallingva mallongigo por Centro Espírita Sem Frontreiras) estas 100% virtuala spiritisma centro, fondita fine de 2019 kaj komence de 2020 de Carlos Campetti, Direktoro de Brazila Spiritisma Federacio, kaj Akemi Adams, Prezidanto de la Spiritisma Societo Blossom, kune kun kolegia estraro, havante kiel studceloj, praktikadon kaj disvastigon de Spiritismo sen limoj en pluraj lingvoj, precipe la portugala, la hispana kaj la angla. Ĝi estas registrita en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.
Esperanto estas ankaŭ en la planoj de CESF, kiel videblas sur la koncerna paĝo de sia institucia retejo (www.cesfvirtual.org/estudo/esperanto), kiu tekstas:
[…]
Spiritisma Centro Sen Limoj (SCSL) celas kontribui al la disvastigo de spiritismo per Esperanto kaj de Esperanto en la spiritisma movado, sub la devizo “Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto”. La agado okazos jene: kreo de grupoj por studado de spiritismo en Esperanto; indiko de lernebloj de la lingvo ĉe niaj partneroj; okazigo de subtenaj aŭ konversaciaj kunvenoj pri spiritismo.
Vi estas invitita aliĝi al niaj studoj kaj al la tutmonde kreskanta Esperanto-spiritisma familio! Estu bonvena!

