Kategorioj
Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

BSF 140-jariĝas kaj proponas librojn kun rabato

 

Brazilan Spiritisman Federacion fondis en sia hejmo la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. 

La Institucio kunordigas la brazilan spiritisman movadon, per sia Nacia Federacia Konsilio. Delongege ĝi agadas favore al Evangelio kaj Spiritismo, sed ne nur – ankaŭ Esperanto estas subtenata de BSF.

Feste, ci-monate oni ricevas 25%an rabaton ĉiufoje je mendoj en la libroservo de BSF, kaj por tiuj aĉetoj ekde 150 realoj oni profitas krome senpagan sendon. Libroj en kaj pri Esperanto estas kelkaj tie. Do ĝis la venonta 31a de januaro ankoraŭ eblas profiti tion:  febeditora.com.br

Prosperon al BSF!

Kategorioj
Kino Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

Plia spiritisma filmo aperonta en Brazilo

La 25an de januaro 2024 estas la aperdato de la filmo Nosso Lar 2 – Os Mensageiros (Nia Hejmo n-ro 2 – La Senditoj), farita surbaze de la libro La Senditoj, unuafoje eldonita de Brazila Spiritisma Federacio en la jaro 1944a. Ĝin diktis la spirito Andreo Ludoviko (André Luiz) al la mediumo Chico Xavier. Ĉi tiu libro rivelas, ke la korpa morto senvualigas la spiritan vivon kiel kontinuan evoluprocezon.

La unua filmo Nosso Lar (Nia Hejmo), aperdato 3a de septembro 2010, altiris milionojn da spektantoj en la kinejojn tra la tuta brazila teritorio.

Por trovi kinejon:
https://www.ingresso.com/filme/nosso-lar-2-os-mensageiros

Speciala eldono de la libro, portugallingve:
https://www.febeditora.com.br/os-mensageiros–edicao-especial-

En  la jaro 2018a Gonçalo Neves tradukis la tekston de la libro en la Internacian Lingvon:
https://www.editoralorenz.com.br/la-senditoj

Kategorioj
Esperanto-lingvo Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

Pretas la 3a numero de la revuo Konsolanto

La gazeto de Konsolanto estas spiritisma revuo, oficiala organo de SEA – Spiritisma Esperanto-Asocio.

Ĝi debutis en la 1a de Majo 2021 kiel Gazeto de BAES (ISSN 2764-7927), kaj verŝajne ĝi estas la unua spiritisma revuo originale verkita en Esperanto.


Bonan legadon:


Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-lingvo Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

La Libro de la Spiritoj en la reto

La 25an ĉi-monate BAES lanĉis retpaĝaron, kiu enhavas la tutan tekston de La Libro de la Spiritoj en Esperanto.

Indas konigi Spiritismon, kaj tiurilate jen oportuno por diskonigado tra la mondo, pere de Esperanto, de ĝia unua fundamenta libro.

Konsideru sekvi la agadon de BAES pri La Libro de la Spiritoj:

Retpaĝaro: www.spirito.app

Kategorioj
Sen kategorio

Hazarda Trovaĵo

Antaŭ du semajnoj mi vizitis la urbon Ubatuba-SP. Ordinare, ekster la propra loĝurbo, mi ĉiam serĉas brokantajn librovendejon. Tie mi trovis unu, nome “Sebo Bambu”. Guglo tekstas “Sebo e Cefé”, t.e. kafejo, sed kafan ejon mi ne vidis tie.

En la sufiĉe vasta vendejo troveblas bretaro da spiritismaj libroj. Hazarde mi trovis dulingvan, Esperanta-portugalan verketon. Mi ĝin aĉetis tuj, interalie ĉar en la libro legeblas skriba dediĉo de la aŭtorino, Doroti, kiun mi cetere ne konas. Temas pri dulingva poemaro, verkita kaj verŝajne tradukita de Doroti mem.

La Esperanta versio de la poemoj estas senrimaj, malkiel la respektiva portugallingva originalo. Eldonis la verketon “União Fraternal” – ĉu spiritisma eldonejo? La antaŭparolon verkis s-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Ĉu vi konas la aŭtorinon, ĉu vi havas kontakteblon kun ŝi? Ni ĝojos ekscii! Antaŭdankon!

———

Kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br