Unue mi diras, ke mia vidpunkto rezultas el tio, ke mi estas kontisto (librotenisto), kaj en mia lando Brazilo estas nuntempe leĝa malsimileco inter tiuj du vortoj, kadre de la juro.
Societo konsistas el grupo de homoj, kiuj havas komunan celon kaj profitocelan agadon. Asocio kaj fondaĵo, aliflanke, laboras por komuna socia bono, kaj ne havas la celon generi profiton.
Ekde 2002, pro la leĝo 10.406 (portugale konata kiel “Novo Código Civil”) la organizaĵoj, ne nur de spiritistoj, estas devigataj reformi siajn statutojn por indiki, ke ĝi estas ĉu profitocela (societo), ĉu neprofitocela (asocio).
Tamen la ŝanĝo de la nomo ne estas deviga. Ekzemple: “Sociedade Bauruense de Esperanto” (Esperanto-Societo de Bauru) estas devigata ŝanĝi sian statuton minimume por indiki, ke ĝi estas asocio (neprofitocela), sed ĝi ne bezonas ŝanĝi sian nomon al “Associação Bauruense de Esperanto” (Esperanto-Asocio de Bauru).
La artikolo 53 difinas asocion kiel “unuiĝon de homoj, kiuj sin organizas por neprofitaj celoj”.
Kompreneble ekde tiu jaro novaj organizaĵoj uzas la terminon asocio en la nomo por eviti miskomprenon en la lando. Kaj multaj jam ekzistantaj organizaĵoj decidis ŝanĝi ankaŭ la nomon, de societo al asocio.





