“… Se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:8.)
Dum ni laboras, ni viglu.
Kio okupas nian penson, tio fariĝas substanco konsistiganta nian propran vivon.
Kio ne estas materialo por edifo de la Dia Regno en ni mem, tion ni forviŝu de nia koro.
Efektive, multaj krimaj sugestioj provos vuali nian menson; multo da survoja ŝlimo serĉos niajn manojn dum la ĉiutaga vojirado, kaj multo da mondaj forĵetaĵoj provos haltigi niajn paŝojn.
Jen nubo de netoleremo malordiganta la hejman etoson…
Jen insulto naskiĝinta ĉe senkonscia parolo de senkaŭzaj oponantoj…
Jen maljusta akuzo kune kun detrua kalumnio…
Jen klaĉado invitanta nin al mensogo kaj frivoleco…
Jen la hieraŭa amiko, kiu kapitulacas antaŭ la alvokoj de mallumo, kaj fariĝas kritikisto de niaj kvalitoj ankoraŭ burĝonantaj…
Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj, ne alkroĉiĝu al la retoj de turmento kaj ombro.
En ĉiaj situacioj kaj en ĉiaj aferoj, ni tenu nian animon ĉe ties distingaj ecoj, kies karakteroj elmontras ion dignan je laŭdado, por ke ni retenu la bonon kaj klopodu ĝin plenumi per nia tute disponebla energio.
Al plej malfeliĉaj, pli da subtenado.
Al plej malsanaj, pli da helpo.
Kaj, pleniginte nian menson per la aŭtentikaj valoroj de la vivo, ni lernos ĝoji antaŭ la malfacilaĵoj, kiaj ajn ili estas, kaj starigi, iom post iom, en ni mem, vivan templon el lumo por konstanta unueco al nia Majstro kaj Sinjoro.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
