“Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon.”
Paŭlo (II Timoteo, 4:7.)
Rilate la asprajn procezojn, kiuj koncernas spiritan evoluadon, estas batalo kaj bona batalo.
Dum batalo, ni celas trafi eksterajn malamikojn.
Ni minace svingas armilojn, elpensas embuskojn, ruzas, kombinas strategiojn, kaj, ne malofte, ni gustumas la frakason de niaj kontraŭuloj inter falsaj ĝojoj; sed tion ni faras sen konscii, ke ni ruinigas nin mem.
En bona batalo, ni prenas decidon batali kontraŭ ni mem, kaj direktas viglan “artilerion” kontraŭ malsuperaj sentoj kaj malvirtoj, kiuj deprimas nian animon.
Batalo alkatenas nian koron al terkrusto, en korpremaj procezoj de reĝustiĝo, laŭ la leĝo de kaŭzo kaj efiko.
Bona batalo liberigas nian spiriton altiĝi al superaj sferoj.
Paŭlo el Tarso, skribinte al Timoteo, en siaj lastaj tagoj sur la Tero, liveris al ni grandvaloran difinon pri tiu temo. Li, kiu vivis en batalo ĝis la persona renkontiĝo kun Jesuo, ŝanĝis sian vivon favore al bona batalo, ekde tiu neforgesebla momento, kiam li renkontiĝis kun la Majstro. Ĝis tiu momento, sur la vojo al Damasko, li vivis por mondaj gloroj, avida je efemera regado; tamen, de kiam Ananias akceptis la blindan kaj turmentitan leĝiston, tiu eniris en doloran submetiĝon.
Miskomprenita, malestimita, ŝtonumita, persekutita, plurfoje enkarcerigita, malforta kaj malsana, li, malgraŭ tio, neniam forlasis la servadon al bono, kiun li akceptis kune kun Jesuo. Li forgesis dolorojn kaj senfundamentajn akuzojn, suferitajn ĝenojn kaj insultojn, kaj, ĉe la fino de lia kariero kiel dissemanto de vero, la ekskonsilanto de la Sinedrio, ŝajne disbatita kaj venkita, foriris el la Tero, kiel vera triumfanto.
