Kategorioj
Sen kategorio

ĈE KAMPO DE FRATINKLINO

“… ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.”

Paŭlo (Galatoj, 6:7.)

Preskaŭ ĉiam, ni deziras konsideron apartan kaj plej bonan fare de tiuj kun ni kunvivantaj.

Ni forte deziras estimon kapablan kompreni niajn plej intimajn intencojn, teni sin neskuebla en iu ajn cirkonstanco, tolereme aŭdi nin sen plendoj, eĉ en tre akraj cirkonstancoj, pardoni niajn misagojn, postuli de ni nenian repagon pro farita bono, neniam peti de ni dankemon kiel tributon, kuraĝigi kaj subteni nin, kiam fariĝas tristaj niaj tagoj kaj preni parton en niaj ĝojoj, kiam restas sennubaj niaj horoj…

Ni aspiras ricevi plenan komprenemon kaj perfektan amikecon; sed, se ni elpetas fratinklinojn signitajn de tiaj valoroj, nepre necesas, ke ni ekestu por la aliaj, tia modela amiko.

Se ni deziras rikolti amon kaj paciencon el la manifestiĝoj de nia proksimulo, ni lernu disponigi tiajn valorojn al tiuj irantaj survoje kun ni.

Boneco estigas bonecon.

Altruismo naskas altruismon.

En tiu senco, la parolo de la apostolo Paŭlo estas klara kaj vera: “ĉio, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ANTAŬ MALAMIKOJ

“Konsentu rapide kun via kontraŭulo…”
Jesuo (Johano, 5:25.)

Antaŭ malamikoj, gardu vian propran serenecon.

Paciĝi kun kontraŭulo, laŭ la instruoj de Kristo, signifas rekoni, antaŭ ĉio, lian rajton al opinio.

Postuli estimon aŭ komprenemon de aliaj kaj pli ol necese zorgi pri kritikaj rimarkoj estiĝantaj ĉirkaŭ ni signifas perdi valoran tempon, ĉar, koncernas nin la devo garantii al ni mem trankvilecon en nia propra konscienco.

Harmonii kun ĉiuj nin persekutantaj kaj kalumniantaj estas do rekoni iliajn noblajn kvalitojn kaj sincere deziri, ke ili triumfu en la taskoj, pri kies plenumado  ili kritikas nin, kaj, ke ni lernu profiti de iliaj avertoj kaj kritikoj rilate al tio, pri kio tiaj admonoj montriĝas utilaj kaj fruktodonaj; kaj, pri tio, kio koncernas nin, ni aktive iru antaŭen sur la vojo, sur kiu la vivo lokis nin.

Tial ni rezignu la pretendon vivi sen kontraŭuloj, kiuj, verdire, ĉiam rolas kiel kontrolantoj kaj ekzamenantoj de niaj agoj; tamen, ni daŭrigu nian servadon, kaj profitu ilian kunlaboron surbaze de paco en ni mem.

Eĉ Kristo mem ne sukcesis eviti tiajn ĝenojn.

Neniam iu sukcesis ŝteli pacon de la Majstro; Li, kiu kuraĝigis nin ami malamikojn, naskiĝis, kreskis, batalis, servis kaj foriris de la Tero, kun ili kaj apud ili.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ANTAŬ JUSTECO

“Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? Ĉu tiu fido povas lin savi?”

(Jakobo, 2:14.)

Jen stranga normo, per kiu homo taksas sin posedanto de la ŝlosiloj de Supera Vivo nur pro tio, ke li tenadas fidon, kvazaŭ sufiĉus nur konvinko, por ke stariĝu projektita konstruaĵo.

Ni komparu fidon kaj farojn kun projekto kaj konstruaĵoj.

Sen taŭga plano, ne stariĝas konstruaĵo laŭ precizaj trajtoj.

Oni notu, tamen, ke, eĉ arkitektura improvizaĵo senplane konstruita taŭgas ĉie ajn por ŝirmi tiujn sencele vojirantajn, kaj la plej nobla projekto sen la responda konkretigo, fariĝas nenio pli ol grandvalora krokizo, kies destino estas dosierujo.

Vojaĝanto portas kun si vastan kolekton da skizoj, per kiuj stariĝos tuta urbo, sed, se li ne disponos simplan tendon, per kiu li ŝirmos sin dum pluvego, certe liaj konstruplanoj, malgraŭ ilia respektindeco, ne malhelpos al pluvo, lin ĝisoste malsekigi.

Havi fidon signifas teni religian kredon, sed kultivi fidon signifas observi kompetentecon kaj akuratecon, ĉe la plenumado de siaj devoj.

Neniu elaĉetas ŝuldon nur pro tio, ke li simple laŭdas la ŝuldaton.

Tion kompreninte, ni ne lasu nin preni de fantazioj.

Ni garantiu, ke al ni ne mankos la Dia Boneco, sed ni starigu en ni la homan bonecon.

Eĉ se tre alta la fido de iu al la Plej Alta Potenco de la Universo, tio, per si mem, ne donas al li la rajton postuli bonon efektive nefaritan de li.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

GASTAMO

“Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.”
Paŭlo (Hebreoj, 13:2.)

Eble, ne ĉiam vi disponos hejman etoson necesan por gastigi kunulojn ĉe vi.

Obstakloj kaj familiaj interrilatoj, ne malofte, estigas malfacilaĵojn.

Se viaj familianoj ankoraŭ ne kongruas kun vi pri kultivo de ĝentileco, ne estas prudente, ke vi perfortu la hejman harmonion per starigo de disputo nome de la Evangelio, kies rekomendo estas ilin servi.

Neniel prudente amasigi kunulojn en malgranda ĉambro kaj trudi al ili ĝenojn je preteksto de karitato.

Ĉiuj ni, tamen, kapablas malfermi la pordojn de nia animo kaj proponi koran akcepton.

El inter senkonsolaj homoj, ne ĉiuj troviĝas inter vojirantaj senhejmuloj.

Tie kaj tie, ni renkontas tiujn senigitajn je kuraĝigo kaj kunvivado…

Atente observu, kaj vi ilin trovos survoje petantajn komprenemon.

Proponu al ili kuraĝigan frazon, penson pri paco, amikan esprimon, momenton de frata inklino.

Eble, tiu hodiaŭ stariĝanta danke al via ereto da amo, fariĝos amika animo, kies donacoj de benoj solvos viajn morgaŭajn problemojn. Ne konsideru vin senutila, nek vin taksu nekapabla.

Efektive, ĉiu homo kapablas helpi iun kaj donaci varmigan kovrilon de simpatio farita per mildaj fadenoj rikoltitaj ĉe la koro.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

POR ĈIES BONO

Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin”
Paŭlo (Hebreoj, 13:5.)

Spiritoj enkarniĝas kaj elkarniĝas sur la Tero por perfektiĝi, survoje al la Superaj Sferoj en la Universo.

Ne enkarcerigu vin do ĉe la turmentoj de superfluo, kiun avareco amasigas kiel nemalhaveblan rimedon por la vivo, ĉar elpensas fantaziajn bezonojn, en bedaŭrinda blindeco.

Pomkultivisto manĝos, el la fruktoj de sia horto, nur la kvanton proporcian al la amplekso de sia stomako.

Grocisto de kotono vestos sin per ĉemizo nur po unu je ĉiu fojo.

Kaj pomkultivisto kaj negocisto, tamen, estos benataj en la Ĉielo, se ili liberigos la rimedojn administratajn de ili, favore al laboro, kiu dignigas, al edukado, kiu plialtigas, al karitato, kiu restarigas, al frateco, kiu sublimigas.

Ni plenumu la devojn proponitajn al ni de la cirkonstancoj, kaj tenu, en nia spirito, idealojn de pliboniĝo, sed ni lernu kontentiĝi kun tio, kion ni havas sen ambicii, kion ni ne posedas koncerne  pasemajn akiraĵojn, por ke ni konkeru la virtojn mankantaj al ni sen aldonaj problemoj.

Ne estis ankoraŭ vidata, sur la Tero, homo havanta trezoron, kies fruktoj bonefikas al neniu, liberiĝi de la leĝoj koncernantaj suferon kaj malsanon, maljunecon kaj morton.

Ni respektu la Diajn principojn de bono por ĉiuj.

Ni fidu, sed laboru.

Ni iru antaŭen, sed servu.

“Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin” – diris al ni la Sinjoro.

Jes, la Sinjoro neniam forlasos nin, nek ĉesos nin helpi, sed, se ni ne volas dolorajn spertojn, Li esperas, kompreneble, ke ni ne lasu nin logi de iluzio, nek malestimu Lian ĉeeston.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

SUB LUMO DE VERO

“Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”
Paŭlo (Efesanoj, 5:8.)

Kuriozaj statistikoj montras la proksimuman tempon utiligatan de homo dum taga viglado kaj nokta dormado,  dum laborado kaj distraj periodoj.

De tempo al tempo, tamen, gravas, por ĉiuj ni, persona bilanco koncerne uzitajn horojn malŝparitajn de ni en malhelpa lamentado.

Evidente, preskaŭ ĉiuj ni trairas obskurajn labirintojn antaŭ ol atingi taŭgan vojon spiritan.

En pluraj cirkonstancoj, eraroj kaj miskomprenoj ŝanĝis nian menson loĝejo de rimorsoj kaj malfruaj pentoj.

Tio, tamen, ne pravigas senutilan ploradon.

Prudenta ŝoforo ne lasas sian aŭton blokanta straton pro tio, ke ĝia bremso misfunkcias aŭ motoro paneas. Tia neglekto atestus kontraŭ li, kaj eĉ pligravigus la cirkonstancojn, ĉar la trafikŝtopiĝo estiĝunta trudus danĝeran obstaklon al la trafiko.

Verŝajne, ni estis en malluma stato ĝis hieraŭ…

Probable, timigaj defaloj signis niajn travivitajn spertojn…

Troviĝis ni, tamen, en situacio de vojaĝanto, kiu vagadis vualita de ombroj, kaj stumblis, tie kaj tie, sen la necesa kapablo distingi. Sed, Hodiaŭ, kiam, ĉirkaŭ ni, ĉio fariĝas klara, ni ne dramigu niajn elreviĝojn, nek kroĉiĝu al misoj per plendoj kaj kritikoj al ni mem, kio komplikas kaj malhelpas anstataŭ simpligi kaj efektive helpi.

Prudente asertas Paŭlo: “Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”

Malmultaj rajtas diri, ke ili ne konscias la tentojn kaj riskojn de nebulego, sed ĉiuj ni, hodiaŭ, ŝanĝiĝintaj  sub la lumoj de vero, povas vojiri antaŭen, reviviĝintaj laŭ la elkrepuskiĝo de supera sciado, por luma servado.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

EKZEMPLO

“Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu…”
(Luko, 7:22.)

En ĉiuj nacioj, homoj starigas notindajn konstruaĵojn, en kiuj distingiĝas lia inteligenta egoismo.

Ĉie, sur la mondo, stariĝas pompaj konstruaĵoj postulantaj moderecon kaj prudenton, por ke troigo de malmultaj ne pligravigu la afliktojn kaj bezonojn de multaj aliaj.

Tamen, ĉar nia rezono insistas pri klaraj komparoj por ĝustaj studoj, ni ekzamenu ilian reliefon, kvankam malplenan kaj fojfoje ruinigan, pri tiaj konstruaĵoj.

Neniu neas la ĉarmon de konstruaĵo detale konstruita por senutilaj festenoj malgraŭ tio, ke oni ne povas laŭdi ĝian celon.

Nediskutebla estas la alta valoro de luksa jakto, kvankam destinita al nura eksceso.

Oni ne povas nei la tre plezurigajn trajtojn de pendanta ĝardeno, eĉ se ĝi estas nenio alia krom arkitektura pendaĵo.

Tre bela estas la spektaklo de luma fontano por distri publikon ĉe publika placo, Kvankam tre distanca de la utileco de simpla fonto.

Meditante pri tiaj konstrulaboroj, laŭ la logiko de Spiritismo, ni devas rekoni, ke kunuloj inklinaj al superfluaĵoj tiel agas pro manko de klarigo kaj kompreno.

La surtera vivo, en la nuna epoko, ne malkonscias pri la neceso instrui al la homoj la arton kiel nutri kaj vesti, konversacii kaj kunvivi, por ke estu sano, bonfarto, komprenemo kaj harmonio ĉe la homaro.

Diris Jesuo, en pluraj okazoj, al la disĉiploj: “Iru kaj sciigu…”

Maljuste do riproĉi, sen konsiderado, kunulojn ankoraŭ senkonscie troviĝantajn for de la spirita realo. Kie malŝparado aperas kiel vipo de nesciado, tie ni komencu starigi la spiritan veron per ekzemplo de sobreco, certaj, ke, en ĉia eduka agado, ekzempli signifas klarigi.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

DUM NI HAVAS TEMPON

“Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj…”

Paŭlo (Galatoj, 6:48.)

Kelkfoje, medio ekestas tiom konfuza, ke la sola maniero helpi estas silenti per la intima lumo de preĝo.

En pluraj cirkonstancoj, homo montriĝas sub regeco de tiom larĝaj iluzioj, ke la sola maniero taŭga lin helpi estas atendi, ke la vivo renovigu lian spiritan kampon.

Ekestas okazoj, en kiuj certaj situacioj estas tiom koruptitaj, ke ni disponas nenian alian rimedon ol toleri la malfacilaĵon, kaj atendi pli bonan cirkonstancon por  klariga klopodo.

Sur nia vojo, montriĝas malbonoj, kies vastiĝo estas tiom forta, ke, en pluraj okazoj, ekzistas nenia rimedo ol lasi tiujn, kiuj estas en kompliceco elteni la bedaŭrindajn sekvojn, kies problemoj estas neeviteblaj.

Tamen okazoj fari bonon elstariĝas po miloj, tagon post tago, dum la sinsekvoj de horoj.

Klarigo pacience donata al iu…

Vorto inspiranta bonanimecon…

Sinteno disiganta malfeliĉon…

Favoro foriganta aflikton…

Ni analizu nian ĉiutagan vojon.

Paco kaj frata kunlaboro, klarigo kaj kontenteco estas moralaj sintenoj petantaj edifan utiligon tiel, kiel okazas ĉe la laboroj de la fizika sfero. 

Stariĝas domo, eron post ero.

Konstruiĝas oportuno cele al triumfo de bono, klopodon post klopodo.

Kaj, kiel ĉe la unua, tiel ankaŭ ĉe la dua, nepras diligenteco.

Havas nenian valoron espero ĉe malvigleco.

Brikoj estas nemalhaveblaj por konstruaĵo, sed niaj manoj devas ilin preni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

NI SERVU PACAJ

“Pri nenio trozorgu…”
Paŭlo (Filipanoj, 4:6.)

Preskaŭ ĉie sur nia planedo, ni vidas homojn afliktitajn sen ia motivo aŭ elĉerpitajn pro nenio ŝajne pravigebla.

Ili frekventas kuracistajn konsultejojn, iras al religiaj temploj por petegi miraklojn, izolas sin, kaj fariĝas senutilaj, ploras teditaj. Ili asertas, ke ili ne konscias pri la kaŭzo de la problemoj ilin superŝutantaj; Ili plendas senfundamente kontraŭ la medio, en kiu ili vivas…

Tio kutime okazas, ĉar anstataŭ loki la menson sur la natura vojo de evoluo, ili lasas ĝin fali malsupren, trans la bordojn de la krutaĵoj marĝene troviĝantaj.

Ĉiuj ni scias, ke la Tero gastigas amason de homoj tiom multe ŝuldantaj, kiom ni mem… La ordinaraj amaskomunikiloj havas kolumnojn en rubrikoj dediĉitaj al tragedioj; certaj publikaĵoj kultivas  malbonan kutimon stimuli deliktojn; konfliktoj eksplodas instigantaj ribelojn de tiu aŭ alia socia tavolo; profetoj de pesimismo dissemas ombrajn antaŭvidojn…

Tio okazas; tion oni ne povas eviti.

Urĝas, tamen, doni al tiuj okazoj kontraŭantaj al  harmonio de la vivo, nenian atenton, ol la absolute necesan. Sufiĉas troe fiksi nian mensan energion sur skandalo aŭ krimo, por ke ni eniru en rilatojn kun la detruaj elementoj ilin kaŭzantaj. Se ni dediĉos al revigliga ripozo aŭ al atento pri malbono kroman tempon, ol la necesan, ni estos kondukitaj en pigron aŭ koleron, kiuj elĉerpas niajn fortojn.

Se ni nutros nin per putra manĝaĵo, ni fariĝos malsanaj; se ni amasigos en la cerbo nesolvitajn problemojn, senprokraste ni inklinos al neharmonia stato mensa.

Por ŝirmi nin kontraŭ similaj malordoj, jene kuraĝigis nin la apostolo Paŭlo : “Pri nenio trozorgu”; kaj per tiuj vortoj li montras, ke koncernas nin, homojn elektintajn Jesuon Majstro, la devo paŝi sur la mondo, ankoraŭ maltrankvila kaj plena je suferoj, sen vana elspezo de tempo kaj vivo koncerne superfluajn demandojn, tiamaniere, ke ni daŭrigu, firmaj, sur tiu vojo de komprenemo kaj servo, kiun montris al ni la Sinjoro.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

LABORANTAJ MANOJ

“Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita…”
(Mateo, 8:3.)

Etenditaj manoj!…

Kiam vi enprofundiĝos en viaj pensoj kaj preĝos, rememoru, ke ĉiaj grandvaloraj ideoj verŝiĝis per niaj manoj, por ke bonfaroj konkretiĝu.

Urboj dignigantaj nian civilizacion, industrioj subtenantaj popolojn, domo loĝiganta familion, grundo produktanta ekzistas danke al klopodo de la manoj.

Kuracistoj konsumas larĝan tempodaŭron dum sia lernado por konkeri titolon donantan al ili rajton helpi malsanajn; ili, tamen, pasas tra la vivo, etendantaj siajn manojn por bonfari al malsanuloj.

Edukistoj bezonas plurajn jarojn laŭ fluoj de beletro por akiri la arton ĝin utiligi; ili, tamen, uzas la plejparton de sia vivo por etendi la manojn al skriba laboro.

Ĉiu reenkarniĝo de nia spirito postulis malfermitajn brakojn akceptintajn nin en la patrina sino.

Ĉiu kuiraĵo postulas moviĝantajn brakojn por esti farita.

Ni kultivu la kutimon mediti tiamaniere, ke nia idealo fariĝu klara, sed ni ne forlasu la laboron, kiu ĝin realigas.

Jesuo, kvankam kapabla reprezentigi sin per milionoj da misiistoj, decidis veni mem al ni, por meti siajn manojn sur la farendan laboron prefere favoran al malpli feliĉaj.

Ni meditu pri Li, La Sinjoro. Kaj, ĉiufoje, kiam ni sentos nin lacaj, kaj deziros nerajtan ripozon, ni memoru, ke la manoj de Kristo, post kiam ili helpis, kaj konsolis nin, anstataŭ serĉi ripozan lokon, estis ja alnajlitaj al la oferkruco, de kie, kvankam moke ridindigitaj kaj draŝitaj, ankoraŭ trovis fortojn adiaŭi nin inter esprimoj de pardono kaj benplena sereneco.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.