Kategorioj
Sen kategorio

MURMUROJ

“Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj…”

(Jakobo, 5:9.)

Ĉiufoje, kiam niaj lipoj cedas al puŝoj de murmuro, preskaŭ ĉiam, ni simple juĝas la vivon, kiu estas propra al ni.

Observu do vin mem, kaj lasu vin gardi de via konscienco koncerne viajn vortojn.

Se vi vidis homon pekanta kontraŭ alia, ne troigu lian kulpon; rememoru, kiom da fojoj vi tiel same pekis kontraŭ via proksimulo. Kaj, same kiel vi dankis tiujn pardonintajn al vi viajn malbonajn kondutojn, fidante vian pliboniĝon laŭ la senĉesa fluo de la tempo, tiel same, per via frata optimismo, helpu vian kunulon falintan en eraron, por ke li leviĝu kaj vin benu.

Se iu kunulo vin ofendis, ne inklinu vin al nekonvenaj reagoj; meditu pri la okazoj, en kiuj vi tiel same vundis vian similulon. Kaj, kiel vi pleniĝis de ĝojo antaŭ ĉiuj pardonintaj al vi la batojn, fidante vian saĝecon rekonsideri vian propran sintenon, tiel same helpu, per forgeso de ĉia malbono, la amikon fariĝintan instrumenton de via doloro, por ke li restariĝu kaj benu vin pri via spirita grandanimeco.

En ĉiu konversacio, en kiu ni estas invititaj ekzameni la konduton de iu kunulo submetita al aliula kritiko, ni esploru nian konsciencon, kaj konkludu, ĉu ni ne erarus tiel same, aŭ pli grave ol li, se ni estus sub la samaj cirkonstancoj. Kaj, en ĉia situacio, ni ne forgesu, ke, se ni kritikas, ni, en la sama momento, admonas nin mem vivi en pli alta nivelo kaj pli bone fari.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KONFORME

“kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj”
Paŭlo (Romanoj, 2:6.)

Vivo, kiel esprimo de la decidoj de la Kreanto, tenos sin rilate al vi, tiel same, kiel vi tenos vin rilate al ĝi.

Ĝi honorigas la titolojn de vi estimatajn,

Juste traktas justan konduton,

Faras digna, kion vi dignigas,

Spertigas laŭ viaj elektoj,

Instruas je la nivelo, kie vi troviĝas,

Konfidas laŭ la grado de via fido,

Reliefigas, kion vi faras distinga,

Respektas ĉion faritan de vi respektinda,

Proponas version de tio aŭ alio laŭ viaj deziroj,

Montras pura, kion vi purigas.

Tio signifas, ke, sendepende de la pozicio, en kiu vi troviĝas, vi ricevos respondon de la Vivo en la vivo, kiun vi serĉas.

Jen kial doloro aŭ ĝojo, paco aŭ ĝeno, merito aŭ sentaŭgeco, ombro kaj lumo, sur nia vojo, ĉiam estos morala salajro konforma al niaj propraj faroj.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

RESPONDO AL DIO

 “Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.”
Paŭlo (Romanoj, 14:12.)

Bonfarantoj garantias.

Instruistoj edukas.

Paŝtistoj gvidas.

Amikoj apogas.

Kunuloj kuraĝigas.

Kontraŭuloj avertas.

Rilatoj helpas.

Preĝoj prilumas.

Lecionoj pretigas.

Malfacilaĵoj spertigas.

Elprovoj determinas.

Doloroj korektas.

Luktoj renovigas.

Problemoj proponas.

Solvoj montras.

Sintenoj rivelas.

Larmoj purigas.

Travivaĵoj postlasas signojn.

Laŭ vortoj de la apostolo Paŭlo, ĉiuj estuloj kaj ĉiaj situacioj, ĉiaj cirkonstancoj kaj ĉiuj aferoj estas disponigitaj laŭ kalkuloj de la Leĝo, tiel ke “ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI ION FARAS

“Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.”
Jesuo (Johano, 5:9.)

Ni ion faras.

Ĉio ekzistanta ion faras.

Estaĵoj konsiderataj malŝatindaj konstante faras tion aŭ alion.

Ŝtonoj sentigas aspran sensaĵon.

Dornoj kaŭzas vundojn.

Koto estigas malpuraĵon.

Martelo disponigas batojn.

Observu, tamen, ke, se ni ion faras por bono, tiuj aĵoj, en niaj manoj, ŝanĝiĝas grandvaloraj iloj, ĉar ŝtonoj helpas en konstruaĵoj, dornoj, se paroli pri teknikaj aferoj, povas kunlabori en ĥirurgioj, koto, se taŭge prilaborita, fariĝas grundo por esti semata, kaj martelo taŭge uzata estas valora helpilo.

Tial ĉiu estulo ion faras laŭ la materialoj, el kiuj li tiras sian inspiron.

Plej malŝatindaj estaĵoj, eĉ se ili ne deziras, ĉiam estigas ion.

Deliktinto donas perturbon.

Toksomaniulo naskas sendisciplinon.

Pigrulo estigas mizeron.

Pesimisto proponas deprimon.

Kie ajn vi estas, vi ion faras konforme al influoj, al kiuj vi ligiĝas, kaj senkonscie efikas sur ĉiujn inklinantajn al via maniero agi.

Ĉiuj ni neeviteble ion faras.

Kiel lernantoj de la Evangelio, ĉe la kristana lernejo spiritisma, ni rememoru la lecionon de Kristo: “Mi restadas en vi, se vi restas en mi.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI EKZISTAS

“mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.”

Jesuo (Johano, 5:9.)

Ni ekzistas.

Ekzistas ĉiuj kreitaĵoj elirintaj el la Kreanta Spiro.

Ŝtono ekzistas, planto ekzistas, besto ekzistas…

Ekzistas animoj laŭ siaj diversaj evoluŝtupoj.

Laŭ spirita senco, vivi estas io alia, ol ekzisti.

Vivo estas sperto inda je senmorteco.

Multaj ekzistas elĉerpantaj siajn sanon kaj eblecojn en malplenaj agadoj, aŭ eĉ implikantaj sin en konspiroj de malbono kaj teksantaj, kontraŭ si mem, dolorajn reenkarniĝojn.

Multaj ekzistas detruantaj sian propran cerbon danke al senutila skribado, aŭ eĉ esprimantaj sin por proponi neadon kaj kruelecon, kio rezultigos elaĉetajn suferojn.

Multaj ekzistas nuligantaj siajn horojn en sencela parolado, aŭ eĉ utiligantaj siajn vortojn por vundi kaj frenezigi siajn similulojn, kio rezultigos asprajn ŝuldojn.

Multaj ekzistas petantaj tiun aŭ alian koncedon por, tuj poste, ĝin perdi per sensenca agado, aŭ eĉ manovrantaj ĝin malfavore al aliaj, kio verŝigas larmojn, kies elsekigo postulos longan tempon.

Tiuj estigantoj de senutileco kaj delikto ekzistas, same kiel ĉiu el ni ekzistas.

Atentu do, kion vi faras.

Lulilo proponas ekzistadon, sed vivo estas faro nia.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI ATENTU

“… Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.”

(Jakobo, 4:15.)

Bonfaru, kaj sciu, ke nur bono havas forton subteni pacon.

Krome, se supera scio jam prilumas vian spiriton, vi ja plene scias, ke ĉiuj niaj faroj estas subordigitaj al Dia kontrolo.

Ĉiu homo disponas liberan volon krei sian destinon, tamen ĉiu individuo, en tiu aŭ alia sfero de homa ekzistado, vivas dum difinita tempo.

Tiranoj kaj sanktuloj, malbonfarantoj kaj herooj ĉiam atingas momenton sur la vojo, kiam la Supera Mondo determinas al ili paŭzon por meditado.

Ĉiuj grandaj figuroj de pasinteco kaj ĉiuj grandaj personoj sur la nuntempa Tero spertis, kaj spertos  momenton, kiam la vivo admonos: “ne plu”.

Preparu do viajn agadplanojn, uzu inteligentecon, faru uzon de aŭtoritato, poluru vortojn, mobilizu  interrilatojn, ĝuu korinklinojn, apliku monon, praktiku vian laboron, kaj signu vian ĉeeston, kie ajn vi estas, per bonfaroj favoraj al ĉies bono, ĉar kredu aŭ ne, akceptu veron aŭ ĝin rifuzu, jen kiam vi misfaras, kio lernigas, jen kiam vi juste agas, kio perfektigas, via agado daŭros nur ĝis la momento, kiam la Sinjoro  permesos.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI FIDU, KAJ BONFARU

“Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.”
(Jakobo, 2:17.)

Vi parolas pri la bonaj karakteroj de certa semo, kaj montras ĝiajn kvalitojn, tamen, se iu neglektas sian devon ĝin planti, via parola klopodo fariĝos vana.

Vi fieras pri viaj senriproĉaj talentoj artismaj, tamen, se vi ne klopodas ilin esprimi, vi neeviteble falos en ridindan situacion antaŭ tiuj aŭdintaj vin.

Vi skizas grandvaloran projekton por konstrui imponan konstruaĵon, tamen, se vi ne komencas ĝin starigi, viaj planoj, eĉ se plej belaj, estos destinitaj ŝimi en forgeso.

Vi plene fidas al kreditoro pruntinta al vi certajn rimedojn, tamen, se vi ne kvitigos vin kontraŭ li, vi bankrotos.

Vi diskonigas avantaĝojn pri certa maŝino, tamen, se neniu provas funkciigi ĝian meĥanismon, la aparato, eĉ se plej utila, restos forgesita kiel sentaŭga brokantaĵo.

Tiel same okazas rilate animajn aferojn. Verdire, ni laŭdas la Dian providencon, fidas niajn esperojn al Kristo, admiras virton, kaj kredas al potenco de bono; tamen, se nenion ni faras koncerne bonajn farojn, nia fido, eĉ se vigla kaj brila, ne prosperos.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KOMPATO KAJ FAMILIO

“Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon…”
Paŭlo (I Timoteo, 5:8.)

Multaj tiel sin tenas.

Ili elverŝas admirinde belajn mesaĝojn sur siajn aŭdantojn, kaj ilin instigas al kompato; ili ŝpinas konceptojn kaj citaĵojn, por ke afableco estu rememorata, sed, ĉe sia hejma templo, ili fariĝas turmentantoj kun ekrido sur siaj lipoj.

Ili verkas grandvalorajn paĝojn por honori la virton, kaj kortuŝas amason da homoj, sed, inter la hejmaj muroj, ili stampas nenian ĝentilecon sur la koroj kun ili kunvivantaj.

Ili iniciatas entreprenon por publika helpo al viktimoj de katastrofoj okazintaj en aliaj kontinentoj, kaj fariĝas indaj je granda honoro, sed, al la servisto primetinta al ili manĝotablon, ili neas simplan rigardon afablan.

Ili instigas la komunumon, en kiu ili vivas, al ekstremoj de ekonomia heroeco por starigi azilojn kaj hospitalojn, kaj konkuras kun aliaj pri propagandaj meritoj, ĉirkaŭ sia propra nomo, sed, al sia malfeliĉa avo, kies kadukeco jam estas evidenta, ili ne hezitas montri vojon al maljunulejo.

Ni ne troviĝas inter tiuj, kiuj malaprobos similan sintenon.

Ĉia ero da amo registriĝas en la Leĝo favore al tiuj ĝin farintaj.

Pli valoras bonfari al iu vivanta malproksime de ni, ol fari nenian bonon.

Ni helpu, jes, ni helpu la aliajn tiom, kiom al ni estas eble, sed ni estu same bonaj al tiuj, kiuj spiras hejme, kune kun ni, la saman aeron.

Jarcentaj ŝuldantoj, ni havas en nia hejmo, ĉe nia metiejo, sur komuna vojo, laŭ idealo aŭ ĉe parencaro, la ĉefajn atestantojn pri nia elaĉeto.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

PACO EN NIA HEJMO

“Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.”
Jesuo (Luko, 10:5.)

Escepte de paco, eblas aĉeti en la mondo panon kaj vestaĵojn, ŝuon kaj medikamenton.

Ekster anima sereneco, mono garantios al vi domon kaj komforton.

Jen kial rekomendas Jesuo, ke, enironte iun hejmon, ni diru, antaŭ ol ion ajn: “paco al ĉi tiu domo”.

Tiu instruo esprimas fortan alvokon al toleremo kaj komprenemo.

Ĉe la sojlo de via hejma nesto, vin kovru per indulgemo kaj pacienco, por ke vi ne alproksimiĝu al la viaj, kiel malamika familiano.

Se iu deflankiĝas de ĝusta vojo, aŭ, se vi malŝatas iujn hejmajn aranĝojn, uzu bonecon kaj kunlaboron, por ke malbono malpliiĝu.

Se problemoj ĝenas vin, aŭ onidiroj vin humiligas, silentigu tiujn ĝenojn per limigo de iliaj  manifestiĝoj.

Ricevu manĝon por Dia beno.

Utiligu, sen krudaj frapoj, pordojn kaj fenestrojn.

Ne deloku hejmajn objektojn per bruskaj movoj.

Fuĝu for de nekonvenaj kvereloj.

Estu zorga rilate kulton al ĝentileco.

Iuj homoj asertas, ke hejmo estas loko por malstreĉiĝo, kie ili mildigas siajn prematecojn.

Ni rekonas, ke tiel estas; tamen tio ne pravigas ŝanĝi hejmon en batalejon, kie homo brutiĝas.

Ni pacigu nian personan ĉirkaŭaĵon, por ke la aliula paciĝu.

Ĉiuj ni aspiras pacon sur la mondo; tamen grave estas ne forgesi, ke paco sur la mondo deiras de ni.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ĈE KAMPO DE PAROLO

“Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono…”

Petro (I Petro, 3:10.)

Meditu pri la bono, kiun vi esperas el aliula parolo, por ke via vorto ne ŝanĝiĝu en ilon de malbono…

Se vi bezonas tiun aŭ alian kunlaboron, danku tiun kunulon, kiu apogas vian peton per notoj de simpatio.

En momento de misfaro, kiam multaj kritikas vian malzorgon, vi konstatas feliĉa kompreneman frazon de kunulo pravigantan aŭ senkulpigantan vin. 

Kun animo turmentita, antaŭ elprovoj amase alvenintaj, ĉe la ĉiutagaj luktoj, konsideru Ĉiela rimedo la malavarajn notojn de tiuj vin instigantaj al pacienco.

Korpremite al devaj kaj ĝenaj sintenoj, vi observas, ke via anksio mildiĝas antaŭ kuraĝigaj notoj de tiuj donantaj al vi apogon kaj komprenemon.

Ĉirkaŭite de amaraj malfacilaĵoj, antaŭ plendo kaj malespero elirantaj el via buŝo, benu la helpon de tiuj, kiuj, per notoj de toleremo, vin trankviligas.

Kiam vi estas tuj komplikonta problemojn, aŭ, per via parolo, tuj faronta vinagra aliulan humoron, rememoru la parolan helpon, kiun vi bezonas de via proksimulo.

Se ni aspiras ĝui trezorojn de vivo kaj tempo, ni apliku tiun oran regulon al tio koncernanta nian langon.

Ni flustru en aliulajn orelojn la pacon, kiun ni revas akiri, kaj parolu pri aliulaj vivoj tion, kion ni deziras, ke aliaj parolu pri la nia.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.