“Kiom da panoj vi havas?”
Jesuo (Marko, 8:5.)
“Palavras de vida eterna”,
“Kiom da panoj vi havas?”
Jesuo (Marko, 8:5.)
“Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.”
Paŭlo (Romanoj, 12:21.)
“Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia Kapableco…”
Jesuo (Mateo, 25:15.)
“Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo?”
Jesuo (Mateo, 6:25.)
“Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?”
Jesuo (Marko, 8:36.)
Memoru, ke vi devas vivi laŭ konstanta konkero de benoj eternaj por la Spirito.
Ĉiutage foriras el la Tero homoj, kies paŝoj senmoviĝas en angoraj turmentoj, devenantaj de frustriĝo…
Ili etendas siajn brakojn al la oro, kiun ili amasigis; tiu oro, tamen, garantias nur la maŭzoleon, kie kuŝas iliaj cindroj.
Ili streĉas la memoron por elvoki la nomon, per kiu ili eminentis ĉe la homaj eventoj; preskaŭ ĉiam, tamen, la persona eminenteco, kies objekto ili fariĝis, taŭgas nur por veki en ilia koro la doloron de malfrua pento.
Ili kontemplas la batalkampon, en kiu ili disvolvis portempan regadon; ili vidas, tamen, nenion alian ol siajn revojn ŝanĝitajn en polvon, kiu kovras iliajn mortintajn dezirojn.
Jes, ili ja iris sur la mondon en triumfaj kaleŝoj ĉe politiko, riĉeco, scienco, religio, potenco…
Nekapablaj vere servi al siaj similuloj, ili trompis nur sin mem ĉe la kulto al egoismo kaj orgojlo, malmodereco kaj vanteco, kio ruinigis al ili la vivon.
Kaj vekiĝis ili trans la morto, el kiu la renovigan lumon ili ne sukcesis rikolti.
Memoru tiujn, kiuj perdis la batalon kontraŭ si mem, kiam ili jam kredis sin venkintoj; tiujn, kiuj priploras perditajn horojn, kaj klopodu, dum vi travivas la hodiaŭon, pliriĉigi vian propran spiriton por la morgaŭo atendanta vin, ĉar laŭ la instruoj de la Sinjoro, valoras nenion reteni ekstere la brilon de la mondaj imperioj, kaj teni mallumon interne en la koro.
“fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.”
(Jakobo, 2:17)
Prezentu al vi la mondon ŝanĝiĝintan en vastan templon respektindan sendube kaj tute plenan je homoj en senĉesa adorado al la Ĉielo:
Interne, fido regas sublima:
Perfektaj preĝoj…
Admirindaj predikoj…
Laŭdoj kaj kantoj…
Sed, ekstere, laboro forgesita:
Kulturkampoj forlasitaj…
Ŝpatoj flanken metitaj…
Kamenoj sen ligno…
Por kio valoris la ekskluziva laŭdado de fido, krom etendi morton sur la mondon, kiun la Sinjoro konfidis al ni por prospero de vivo?
Ne konkludu do, ke vi estas en unueco kun la Dia Majesto nur pro tio, ke vi fariĝas zorgema pri la religia kulto ekstera, al kiu vi alligiĝas.
Noblaj konoj postulas noblan agadon.
Spirita plialtiĝo signifas ankoraŭ sindevige servi al la Eterna Patro per servado al proksimulo.
Jen kial fido kaj faroj kompletigas unu la alian en la kompleksa sistemo de niaj rilatoj kun la supera vivo.
Preĝo kaj laboro.
Sanktejo kaj metiejo.
Saĝeco kaj karitato.
Idealo kaj plenumado.
En tiu senco, Jesuo estas nia nerefutebla ekzemplo.
La Sinjoro ne limis sin nur per simpla glorado al Dio, ĉe la Diaj Temploj, por la homa edifo. Pro Lia senfina amo al Dio, ĉe la Sublima Tasko al Li konfidita, Li venis en la homajn rondojn, kaj fordonis sin al plenumado de la nelacigebla amo, por nin levi el la surteraj ombroj al la Spirita Lumo.
“sed perfekta amo elĵetas timon.”
(I Johano, 4:18.)
Por ke nia animo sentime plialtiĝu per la taskoj, kiujn la Sinjoro konfidas al ni, ne sufiĉas la neperfekta amo, kiu difinas salajrojn por la farita bono, aŭ izoliĝas en la rifuĝejo de privata korinklino, kies komprenemon ĝi postulas.
Necese estas kulti la perfektan amon, kiu ĉion prilumas, kaj sur ĉiujn sendistinge sternas sin.
La neperfekta amo, kiam ĝi, serĉe de ĝuo por si mem, helpas alian homon, estas preskaŭ ĉiam kaj en brila masko, egoismo serĉanta sin mem ĉe la afinaj animoj, kiujn ĝi timige turmentas per diversaj manieroj, nome: postulo kaj ĵaluzo, krueleco kaj malespero, kio, fine, kondukas ĝin mem en tenebran inferon de amareco kaj frustriĝo.
La perfekta amo, kontraŭe, komprenas, ke la Ĉiela Patro disponigis senfinajn vojojn por evoluado kaj pliperfektiĝado de la animoj, ke feliĉo ne estas la sama por ĉiuj, kaj ami la proksimulon signifas kompreni kaj helpi, beni kaj ĉiam subteni la amatajn korojn ĉe la laborŝtupo, kiu estas propra al ili.
Por ke vi liberiĝu do de la katenoj de timo, ne sufiĉas kultivi la deziron esti fervore konsiderata kaj helpata de la aliaj, laŭ la postuloj de la neperfekta amo. Nepre necesas, ke vi sciu ami kun abnegacio kaj tenero, inter senlaca espero kaj senĉesa laboro por triumfo de bono. Sub protekto de tiuj virtoj vi ĉiam vivos amata laŭ la serena kaj perfekta Amo subtenata de la Dia forto, kiu triumfe nin levas de la abismoj el ombro en la kulminojn de la Lumo.
“Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton”
Jesuo (Marko, 14:38.)
Viglado ne signifas nur diligenta atento. Ĝi ankaŭ nuance enhavas la signifon antaŭzorgo kaj prizorgado. Kaj, kiu asertas, ke li prizorgas, tiu ankaŭ asertas, ke li laboras kaj antaŭzorgas.
Preĝado, siavice, esprimas ne nur adoradon kaj kvietiĝon, sed, super ĉio, agordiĝon kaj kun la Dia Potenco, kio signifas senĉesan kreskadon al la lumo, kaj kun la Dia Amo, kio signifas senlacan servadon por la bono.
Ĉio, kio tro ripozas estos forlasita de la Naturo kiel senutilaĵo.
Trezoro senutila fariĝas prizono de monavideco.
Stagna akvo estigas larvojn de malsanigaj insektoj.
Ne kredu vin viglanta kaj preĝanta, se vi forkuras de la luktoj, per kiuj la mondo vin spitas.
Inteligenteco, kiu utilas al neniu kaj brakoj, kiuj restas inertaj, trudas paralizon al la koro, kiu, de senmoveco, falas en blindecon.
Vibru kune kun la vivo, kiu fluas sublima ĉirkaŭ vi, kaj senlace laboru, tiel ke vi etendu la limojn de bono, lernu kaj helpu la aliajn favore al vi mem.
Tia estas la plej trafa maniero vigli kaj preĝi, por ke ni ne eniru en tenton.
“Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.”
Jesuo (Johano, 3:34.)
Observu la malavarecon de la Diaj favoroj ĉie ajn sur la Tero.
Dum la homo limigas la distribuon de tiu aŭ alia resurso, Dio ne ŝanĝas siajn leĝojn de abundeco.
Observu tion, kio okazas ĉirkaŭ vi:
Radiluman Sunon, kiu nutras la vivon ĉie, en ĉiu ajn loko…
Puran kaj abundan aeron…
Akvofonton, kiu senkondiĉe fordonas sin…
Ĉion, malavare disponigitan al ĉiuj.
Ĉion, libere disdonatan.
Kiel okazas pri la favoroj de la Sinjoro en la materia rondo, tiel ankaŭ okazas en la Regno de la Spirito.
La pordoj de saĝeco kaj amo restas konstante malfermitaj. Trezoroj de Scienco kaj ĝojoj de homa interkompreniĝo, gloroj de arto kaj lumoj de spirita perfektiĝado estas alireblaj de ĉiuj homoj.
El la rivero de Diaj gracoj, ĉiu animo nur ĉerpas la porcion, kiun li kapablas distingi kaj profite utiligi.
Studu, observu, laboru kaj renoviĝu por la bono.
Pligrandigu vian propran komprenpovon kaj helpu la aliajn favore al vi mem.
Rememoru, ke Dio disdonas siajn benojn al ĉiuj. Ĉiu animo, tamen, kunportas propran mezuron fiksitan en sia sino por ricevi la donacojn de Dio.