Kategorioj
Sen kategorio

Jen ĉarma muzikfilmeto!

Hodiaŭ sur la muzik-retejo Brazila Kolekto aperis video de Ana Paula Pose ludanta la kanton Leoneto, verkitan de Caetano Veloso: www.brazilakolekto.com

Ana Paula membras en nia Asocio kaj ja estas aktiva SEA-aktivulino.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Spiritisma Doktrino Studoj

Antaŭ 12 jaroj aperis ĉarma prelegoserio en Jutubo

En la 5a de julio de 2011 en la Jutubkanalo Revista Auta de Souza aperis la unua videaĵo de la kurso Konu Spiritismon, kiu estas prelegoserio kun 14 temoj:

Leciono 1 – Dio
Leciono 2 – Jesuo
Leciono 3 – Spiritisma Doktrino kaj Allan Kardec
Leciono 4 – Spirito, Perispirito kaj Korpo
Leciono 5 – Reenkarniĝo
Leciono 6 – Elkarniĝo
Leciono 7 – Plureco de la loĝataj mondoj
Leciono 8 – Mediumeco
Leciono 9 – Obsedo
Leciono 10 – Konado de si mem
Leciono 11 – Hejmo
Leciono 12 – La Evangelio en la Hejmo
Leciono 13 — Malvirtoj
Leciono 14 – Karito kaj Spiritisma Domo

Temas pri materialo utila (krom ĉarme prezentita) por komencantaj aktivuloj celantaj lertiĝon en la afero Evangelio/Spiritismo/Esperanto.

Kurioze, Leandro Abrahão, la rolulo de tiu prelegoserio estas ano de SEA, sed ne nur, li estas la nuna prezidanto de la Asocio.

Ligilaro: LUDLISTO

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Muziko Organizaĵoj Personoj

Membroj de SEA ĉe Brazila Kolekto

 

La retejo BRAZILA KOLEKTO enhavas buntan kolekton da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu.

Ĉu vi scias, ke nia kolegino Odília Milhomens estas ankaŭ komponistino?

Jen en Brazila Kolekto ŝia bela kanto Amo porĉiama, kun video registrita de la same bela voĉo de Ana Paula Pose

https://www.brazilakolekto.com/2023/11/amo-porciama.html

Lasu komenton tie!

Kategorioj
Eventoj

Poeziaĵo en Teófilo Otoni

Ana Paula Ferreira Pose, SEA-asocianino, kaj ŝia filino Ana Luiza Pose Muniz, bele rolis en la evento “Sarau de luzes” (“Luma vesper-festo”), ĉe la spiritisma asocio Centro Espírita Joseph Gleber, de la brazila urbo Teófilo Otoni-MG, okaze de ĝia 69-jariĝo.

La vesper-festo okazis pasintmonate kun partopreno de 120 homoj, kaj tiam patrino kaj filino dulingve prezentis la poemon de Abel Gomes “Temos Jesus” (“Ni havas Jesuon”), el la libro “Parnaso de Além-Túmulo“, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Cícero Gabriel. Spektu la koncernan filmeton plej sube.

Kategorioj
Forpasoj

Forpasis Carlos Maria (1940-2023)

Pasintsemajne en nia grupo SEA-Aktivuloj nia samideanino Catarina F. atentigis nin pri forpaso de la esperanto-spiritisto Carlos Maria, en la ĉefurbo de Brazilo.
Homo bonkora, simpatia, ridetema, li estis unu el la plej granda batalanto kaj dediĉoplena laboranto por niaj movadoj, per agado en spiritismo kaj esperantismo. 
Carlos Maria subskribis la liston de ĉeestantoj en la kunveno okazinta je la 7a de septembro 2008, pri fondiĝo de SEA, tiam BAES.
Li estos por ni ĉiuj tre memorinda duobla samideano.

 

Kategorioj
Sen kategorio

Eble alimaniere

Kiel brazilano, mi tendencas pro influo de la gepatra lingvo esperantigi la portugalan sufikson ável per la ŝajne respektiva esperanta ekvivalento ebl.
Mi suspektas, ke ankaŭ hispanlingvanoj estas same influataj, aŭ tentataj, kiel ni, elhispanigi per ebl la samsencan sufikson able.
Almenaŭ en la brazila Esperanto-medio “água potável” esprimiĝas per trinkebla akvo, kaj “copo descartável” per forĵetebla glaso.

Nu, ĉu taŭge?
Akvaĉo, kiel pura akvo, estas trinkebla. Ĉu mirige? La diferenco konsistas en la sperto. La aĉan oni ne trinkas same plezure, kiel la malaĉan.
Tial, hejme, en la ĉiutago, jam de longa tempo mi diras ne trinkeblan, sed trinkindan akvon.

Kio pri glasoj?
Sama rezono. Kaj glaso, kiun oni forĵetos, kaj glaso, kiun oni ne forĵetos estas forĵeteblaj. Tamen tiaj plastaj glasoj, kiujn oni aĉetas por unufoja uzo estas ne nur eblaj, kaj indaj, je forĵeto, sed nepre forĵetotaj. Do, en ĉiutaga vivo mi diras ne forĵeteblajn, sed forĵetotajn glasojn.

Eldonejo Lorenz publikigis la libron La vivo en la nevidata mondo.

Kurioze. En Esperanto-spiritisma medio la esprimon “mundo invisível” oni tradukas per “nevidebla mondo”. La angla lingvo disponas pri du sufiksoj por eblaĵoj, nome ible kaj able. Tamen la originala titolo de la verko tekstas nek unu nek alian el ili. Anstataŭ priskribi tian mondon per invisible (nevidebla), la aŭtoro preferis, supozeble celkonscie, atribui al la libro la titolon Life in the world unseen, laŭvorte nevidataun + seen, t.e. la prefikso “un” plus la pasiva participo de la anglalingva verbo “to see” (vidi). Cetere, tiu “mondo” estas ja sole nur iafoje nevidata, sed ĝustadire neniel nevidebla.

———-
Nuntempe la verko ne estas havebla ĉe Eldonejo Lorenz.
———-
Blogaĵo de Leandro Abrahão, membro de BAES.
Kategorioj
Organizaĵoj

Venontaprile: Membrokunsido

La membroj de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj estas invitataj renkontiĝi en Ordinara kaj Eksterordinara Ĝenerala Asembleo, planita por okazi dum la 13-a Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj, laŭ jene:

Loko: Strato Wilson Pantaleão de Oliveira, 108 – Kvartalo Pacaembu, Urbo Uberlândia – MG.
Dato: la 23-an de aprilo 2023.

Tempo:
Instalado je la 11-a matene, se ĉeestos la plimulto de la membroj.
Instalado je la 11:30, kun la ĉeesto de ajna nombro da membroj.

Tagordo:
1. Prezento de la jara agadraporto;
2. Prezento de la financa kaj bilanco;
3. Prezento de la propono por la nova statuto.

La tagordo 3-a efektiviĝos nur kun la ĉeesto de la plimulto de la asocianoj.

Kategorioj
Eventoj Publikaĵoj

BAES-poŝtaĵoj al asocianoj

Fine de novembro estis sendita al poŝtadreso de BAES-membroj la 1-a bulteno de la 13-a BRES, kiu okazos en aprilo/2023 en Uberlândia (MG). 

Kune kun la bulteno estis ankaŭ du simplaj donacoj: en la koverto troveblis glumarko “Esperanto” kaj du kristnaskaj kartoj, por uzi, ekzemple, kun bondeziraj skribaĵoj al amikoj kaj familio.

Aliĝu al nia jara evento!
Kategorioj
Sen kategorio

Frazeologio

Iuj personoj ne strekas la paĝojn de siaj libroj. Aliaj nepre strekas ilin. Kiom da interesaj esprimoj, se nestrekitaj, ne retroviĝas poste? Jen kial mi mem ĉiam strekas dum legado. Mi esperas povi iom kontribui de tempo al tempo per diskonigo de interesaj, kuriozaj, utilaj esprimoj, plukitaj dum legado de Esperantaj libroj, ĉu originalaj, ĉu tradukitaj.

Dum legado, mi ne nur substrekas iujn esprimojn, sed ankaŭ skribas fon marĝene de la respektivaj komencaj linioj. Tiel mi facile retrovas ilin okaze de bezono.

  1. (…) kiam mi rigardas tiujn naŭdek-plus jarojn… (Esperanta antologio, 2a eld., p. 835)
  2. (…) en la tago de Sankta Neniamo. (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 13)
  3. angle-parolantoj (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 349)
  4. (…) premego de 84 kg sur kvadratan centimetron. (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 351)
  5. (…) ŝi fermis la retikulon¹ kaj brakplektis je sia amikino. (Viktimoj, 6a eld., p. 177)
  6. (…) tradicio, kiu trapontis la Duan Mondmiliton. (Esperanta antologio, 2a eld., p. 836)
  7. (…) multaj dokumentoj, kuŝantaj tie kaj distie… (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 3)
  8. (…) sufiĉas klavi akademion de Esperanto kaj… (Carlo Minnaja, Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022, Jutubo, 2:36)
Estus bone se la Internacia Esperanto-Sumoo proponus al aliĝintoj kolekti almenaŭ unu interesan esprimon, kiu konsistigus fine ian listegon.

Noto:

1. retikulo: mansaketo, fermebla per tirŝnuro (ReVo)

———

Daŭre redaktata kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br