Se vi pensas, ke vi
konas Brazilon,
ĉar vi havas spiritisman esperantistan amikon en
Brazilo, vi aspektas kiel tiu homo, kiu asertas, ke li konas Parizon, ĉar
li foje vidis en televido la
paradon de la 14a de julio.
Brazilo ŝajnas esti multe pli
nekonebla, ĉefe por homo
kiel mi, kiu pensas, ke la
mondo estas nur tiu materiaĵo, kiun oni vidas, ke 2 + 2
ĉiam estas nur 4, ke la misteraj fantomoj, kiuj flugis
en la salono de la Universala Kongreso de Bulonjoĉe-maro, estis nur retorika
invento de Zamenhof.
Decidinte recenzi ĉi tiun
libron, mi estis devigata legi
tekstojn en aliaj lingvoj por
almenaŭ skrapeti la surfacon de tiu fenomeno. Temas pri umbandismo. Pri la
religio Umbando vi povas
legi tre mallonge ankaŭ en
Vikipedio. Esence la milionoj da afrikaj sklavoj, kiuj
estis transportitaj al Brazilo,
neniam vere asimiliĝis al la
blankula kristanisma kulturo, kaj restis kun siaj ideoj
de la originaj afrikaj religioj.
La katolika eklezio teorie
konvertis ilin, sed praktike
ne povis zorgi pri ili, ĉefe
kiam ili forlasis la kamparon
kaj ekloĝis en la kvartalaĉoj
de grandaj urboj. El kunmikso de popola kristanismo (plena je superstiĉoj kaj
magio), afrikaj religiaj ideoj
kaj (tio en Brazilo ne povis
manki) spiritismo rezultis
Umbando, relative nova religio, kiu naskiĝis en urba
medio en la komenco de
la pasinta jarcento. La sekvantoj de tiu mondkoncepto vivas en mondo, kie ilin
ĉirkaŭas amaso da preternaturaj estaĵoj, kiuj helpas,
malhelpas, konsilas, gvidas.
Kelkaj estas afrikaj dioj, kun
la samaj povoj kiel tiuj de
katolikaj sanktuloj, kelkaj
estas renaskiĝintaj antaŭuloj, kelkaj estas spiritoj, kiuj
volas protekti vin, ktp.
Ĉion tion vi trovos en ĉi
tiu libro, tre bone tradukita
de Fernando Pita, kiu havas
la meriton malfermi al esperantistoj ĉi tiun mondon kaj
enkonduki en Esperanton
la vortojn bezonatajn por
priskribi ĝin. Mi rekomendas legi ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la mondo kaj ĝiaj
kulturoj. Al mi mem ĝi estis
kiel speco de antaŭmanĝo.
Nun mi deziras scii pli pri
Umbando kaj pri la brazila kulturo. Mi esperas, ke
Fernando Pita tradukos aŭ
verkos ankoraŭ pri ĉi tiu fenomeno. Cetere, ĉu vi pensas, ke la nuna brazila registaro favoras ĉi tiujn fenomenojn de popola kulturo
brazila? Ne, en la kadro de
la novdekstriĝo de la mondo, ĝi favoras la usonajn
evangeliismajn sektojn, kies
ideoj pri laŭvorta fido je la
Biblio ne ŝajnas al ĉi tiu materiisto tre superaj al la ideoj
pri eŝuoj kaj pomboĝiroj.
Recenzo de Renato Corsetti, Monato, julio 2020, p. 25.

