Kreita de Allan Kardec en januaro 1858, ĝi estas la oficiala eldonaĵo de la Internacia Spiritisma Konsilio, la ento respondeca pri ĝia kontinueco kaj por proponi al spiritistoj tra la mondo komunikilon.
La Revue Spirite estas senpaga cifereca eldonaĵo en 7 lingvoj, ĉe la retejo de CEI.
La eldonaĵoj elekteblas ankaŭ en Esperanto, kaj nuntempe la SEA-asociano José Roberto Alves de Albuquerque kontribuas en ĝia esperantigo.
BitArkivo (www.bitarkivo.org) estas kunlaborema komunumo kiu volas bitigi la Esperantan kulturon kaj tiel ĝin konservi por ĉiam. La hispana esperantisto Ivan Garcia respondecas. Oni kunlaboras kun asocioj, bibliotekoj kaj volontuloj por skani malnovajn Esperantajn librojn kaj revuojn, ordigi ilin kaj faciligi la legadon de la enhavoj, ktp.
De nun la oficiala organo de SEA, nia revuo Konsolanto, aperas en bitarkivo.org kaj estos gardita por ĉiam!
BitArkivo estas aŭspiciata de UEA pere de la Fonduso Instigo, kiu kolektas monon por bazaj pagoj de la retejo.
La “Gazeto” estas mirinda. Mi tralegis la tutan. Mi gratulas al vi ne nur pro la bonega teknika formo, sed ankaŭ sciencecaj artikoloj, kiuj bonege prezentas la originon de spiritisma-esperantista kunlaborado. Ankaŭ la artikolo pri d-ro Barsanulfo kortuŝis min. Do, ankoraŭ foje dankegon kaj gratulon! Dio benu vin ĉiujn.
Przemek Grzybowski, Pollando, per Facebook Messenger.
***
Doktoro pri pedagogio, instruisto ĉe Universitato Kazimierz Wi-elki en Bydgoszcz, Pollando, kaj aŭtoro de plurspecaj verkoj. Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj. Tradukis en la polan La libron de la spiritoj (du eldonoj), La libron de la mediumoj (du eldonoj) kaj La ĉielon kaj la inferon (unu eldono). Laŭ informo de Przemek, la eldonisto estas Wydawnictwo KOS, en Katowice, Pollando ĉe kiu prepariĝas nun la tria eldono de la Libro de la spiritoj (la du unuaj elĉerpiĝis).
“Du elementoj devas kontribui al la progreso de Spiritismo: la teoria starigo de la Doktrino kaj la rimedoj por ĝin popularigi.” – Allan Kardec, Postmortaj Verkoj, Projekto 1868
Plureco de Akcioj – Konsola espero estas la temo de numero 13a de Revue Spirite – Spiritisma Revuo.
Per tiu ĉi numero, Revue Spirite inaŭguras novan ekzistadon kaj novan teman sinsekvon, dum kiuj dum kvar eldonoj, sub la rubrikoj Spiritismo kaj Scienco, Spiritismo kaj Filozofio kaj Spiritismo kaj Religio, diversaj aŭtoroj proponos siajn pripensojn kaj analizojn pri la temo.
En ĉi tiu monato, kiu markas la 219an datrevenon de la renaskiĝo en sur terglobo, de la spirito, kiu iĝis konata kiel Allan Kardec, la Revue Spirite Teamo aldonas siajn vortojn al tiuj de la Kodiginto de Spiritismo, kiam li parolas ekzemplodone, logike kaj konsolmaniere pri la plureco de ekzistadoj : “La doktrino de la reenkarniĝo, tio estas, tio, kio konsistas en akcepti multajn sinsekvajn ekzistadojn al la Spirito, estas la sola, kiu respondas al la ideo, kiun ni faras pri la Dia Justeco al homoj, kiuj troviĝas en malsupera morala kondiĉo; la sola, kiu povas klarigi la estontecon kaj starigi niajn esperojn, ĉar ĝi proponas al ni la rimedojn por elaĉeti niajn erarojn per novaj provoj. La racio ĝin indikas al ni kaj la Spiritoj ĝin instruas.
Esperanto-spiritistoj en Brazilo fake kunvenas, renkontiĝas aŭ kongresas jam dum jardekoj, sed la unuan fojon en laŭnome tutlanda evento nur en 2006, antaŭ la fondo de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) mem, kiu ekde 2008 respondecas pri la Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj (BRES).
Post du jaroj da virtualaj eventoj, BRES denove okazis fizike la 22an kaj 23an de aprilo. Ĉi-foje en la urbo Uberlândia, kiu cetere gastigis la duan renkontiĝon en 2007. Partoprenis esperantistoj el ses brazilaj ŝtatoj. Dum BRES okazis Esperanto-kurso por komencantoj, al kiu aliĝis 32 personoj, partoprenis 20. Gvidis la kurson Cícero Gabriel, sperta esperantisto, redaktoro de Brazila Esperantisto. Néia Lúcia, respondeca persono ĉe Biblioteko Carlos Domingues, la biblioteko de la Brazila Esperanto-Ligo, aranĝis sukcesan brokantan libroservon kun multe da valoraj presaĵoj. Ĉio disvendiĝis, kaj la sumo trafos en la bibliotekan kason.
La programo inkluzivis ekspozicion de historiaj eroj el la Esperanto-spiritisma movado, ekskurson al la iama loĝdomo de la fama mediumo Chico Xavier en la najbara urbo Uberaba, fruktodonan diskuton kadre de la librokampanjo Abel Gomes. La partoprenantoj kunlaboris je la pretigo de librokompletoj, kiujn BAES donacas al unuopuloj kaj al bibliotekoj de spiritistaj societoj. La Kampanjo, fondita en 2021, celas provizi precipe la bibliotekojn de spiritistaj societoj per spiritisma literaturo en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo.
En 2024 BRES okazos ne fizike, sed virtuale, en aprilo. La fizikaj eventoj okazos ĉiun duan jaron. En 2024 plej verŝajne BAES estos ne plu brazila, sed transnacia organizaĵo. Ĝi fariĝos simple Spiritisma Esperanto-Asocio, laŭ la propono de la nuna estraro kaj la ĝis nun unuanima konsento de la membraro.
Ni kontaktis la organizaĵon, kiu siavice plusendis nian peton pri la artikolo al s-ro Utho Maier, direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko Aalen. Li afable sendis al ni skanitan version de la teksto. Prikomentoj bonvenas.
Jen nova ero por nia Virtuala Muzeo: la 1-a numero de “Esperanto – A Língua da Confraternização Universal”, aperirigita en 1993 en la portugala lingvo, de la departemento pri Esperanto de “Sociedade Espírita Irmão Miranda” (Porto Alegre-RS).
Rimarko – En ĝi oni legas, ke Albert Einstein aŭtoras la frazon “Esperanto estas la plej bona solvo de la problemo de la internacia lingvo”. Tiu frazo, kontraŭe, estas de lia preskaŭ samnomulo Leopold Einstein, pioniro kaj mecenato de Esperanto. (eo.wikipedia.org/wiki/Leopold_Einstein)
Revuo Spirite (Spiritisma Revuo), estas oficiala eldonaĵo de Internacia Spiritisma Konsilantaro – ISK, kies lasta informilo asertas, ke ĝi celas daŭrigi la laboron, kiun la Liona Majstro komencis, krom proponi al spiritistoj el la tuta mondo komunikilon.
La informilo konigas la aperon de la numero 8 de la revuo, fermante plian eldonjaron (Jaro 165 | N-ro 8 | Julio 2022).
Ĉi tiu revuo estas cifereca eldonaĵo, kun enhavo en video kaj sonformo. Versio en Esperanto elekteblas ĉe menuo kun ligiloj por elŝuto en PDF, tamen PDF ne subtenas plurmedian enhavon.
Krome, pri ĝia lanĉo, la informilo instigas la spekton de la retkunveno kun partopreno de kelkaj el la verkistoj kiuj kunlaboris por ĉi tiu numero, okazonta hodiaŭ, la 3-an de julio 2022, je la 18-a horo, laŭ internacia tempo (tio estas la 15-a horo en Braziljo, UTK-3), per Jutub-kanalo: TV CEI
En majo 2021 lanĉiĝis nia Gazeto. Unu el la aliĝkategorioj de la 11a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES), okazinta en aŭgusto de la pasinta jaro inkluzivis ricevon de unu presita ekzemplero de ĝi. Tiam ni disponis precize pri tridek presitaj gazetoj. Post nelonga tempo ĉiuj numeroj estis menditaj. Kia ĝojo! Fábio Fortes estas la unua mendinto.
Ni aldonis al la ekspeditaj kovertoj malgrandan salutpaperon kun la informo, ke tiam la dua numero estis jam redaktata, kaj aperus en septembro. Jes, ĝi estis redaktata, sed efektive ne aperis en septembro, kiel ni planis. Kvankam ni laboris konstante, tamen baldaŭ ni konstatis, ke necesus pli ol kvar monatoj por finpretigi ĝin. Ni skrupule informis nian komunumon, ke temis ne pri fiasko, sed pri prokrasto.
Nun finfine vi tenas en la manoj la duan numeron de nia organo. Ĝi aperos ĉiam unufoje jare, ne dufoje, kiel ni esperis. Estas pli saĝe eldoni unu zorge redaktitan numeron ol du sub nepravigebla tempopremo.
Ni partodonas en la sekva paĝo kelkajn opiniojn de la legantaro, kiu ekestis kun nia revuo.
Havu bonegan legadon!
Tion deziras la redaktoskipo kaj la estraro de BAES.