Kategorioj
Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

BSF 140-jariĝas kaj proponas librojn kun rabato

 

Brazilan Spiritisman Federacion fondis en sia hejmo la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. 

La Institucio kunordigas la brazilan spiritisman movadon, per sia Nacia Federacia Konsilio. Delongege ĝi agadas favore al Evangelio kaj Spiritismo, sed ne nur – ankaŭ Esperanto estas subtenata de BSF.

Feste, ci-monate oni ricevas 25%an rabaton ĉiufoje je mendoj en la libroservo de BSF, kaj por tiuj aĉetoj ekde 150 realoj oni profitas krome senpagan sendon. Libroj en kaj pri Esperanto estas kelkaj tie. Do ĝis la venonta 31a de januaro ankoraŭ eblas profiti tion:  febeditora.com.br

Prosperon al BSF!

Kategorioj
Sen kategorio

Spiritismaj librovendejoj

Per ĉi tiu blogaĵo ni komencas aperigi dokumentojn, kiuj atestas pri vendo de Esperantaj libroj fare de spiritismaj librovendejoj.

La sekvantaj fotoj montras la 3an eldonon de la legolibro “Esperanto Modelo”, de 1991.
Ĝin vendis “Livraria Chico Xavier”, en Uberlândia-MG. Cetere, ĝia adreso estas nuntempe alia.

Kategorioj
Sen kategorio

Duobla dediĉo

Divaldo Pereira Franco (1927-), brazila mediumo, kaj João Custódio Machado (1932-1959) dediĉas al la Esperanto-spiritisto d-ro Carlos de Almeida Wutke (1915-1987) ekzempleron de la romano Nia hejmo, de Andreo Ludoviko, tradukita el la portugala en Esperanton fare de la iama akademiano L. C. Porto Carreiro Neto.

Tupaciguara-MG, Brazilo, la 21an de junio 1959.
Notoj por plua esploro
A) En la urbo estis tiam inaŭgurita de João Custódio ia lernejo, kies nomo estis “Ginásio Esperança”. En la sama konstruaĵo iam funkciis la urbodomo.
B) Indas ekscii pli pri “Livraria Esperanto”, la librovendejo kies glumarko aperas sur la bildo.
Per ĉi tiu blogaĵo ni ĝoje inaŭguras nian Virtualan Muzeon!