Kategorioj
Muziko

Feliĉan Paskon!

Hodiaŭ en Brazila Kolekto
jen porinfana kanto taŭga por la tago

La esperantigon faris
Leandro Abrahão.

Kategorioj
Eventoj

Esperanto ĉe la 14a COEZMUC

El Minas (Brazilo) jen sube raporteto fare de nia asocianino Ana Paula Pose koncernanta la aferon Esperanto, kadre de tiea ĵus okazinta plurtaga spiritisma evento.

* * *

Survoje al Regeneriĝo

Parto de la spiritisma komunumo en la urbo Teófilo Otoni kaj regiono okazigis, antaŭ kelkaj tagoj, vojaĝon plenan de pripensoj, lernado, interŝanĝo de spertoj, integriĝo kaj multaj sublimaj vibroj “Survoje al Regeneriĝo”.

Tio estis la temo de la 14-a COEZMUC – Confraternização espírita da Zona do Mucuri / Spiritisma Kunfrateco de la Mucuria Zono (Dua sezono), aranĝo aktuale promociita de la 12-a CRE, kaj kiu okazas ĉiujare dum la karnavala periodo, kunigante laboristojn de la Regiona Movado kaj ties familiojn.

En la kunteksto de la temo, la organizantoj intense disvastigis Esperanton kadre de nia vojaĝo al la mondo de Regeneriĝo.

Ĉiutage oni legis la komencan mesaĝon en la portugala kaj Esperanto. Estis disdonitaj materialoj ricevitaj de SEA (Spiritisma Esperanto-Asocio), ekzemple la broŝuro: “Al spiritisto: pri la Lingvo de Frateco”. La prezidanto de la Asocio  Leandro Abrahão – sendis al la partoprenantoj videon klarigantan la rolon de la lingvo en la disvastigo de spiritismo.

SEA-reklamiloj

En la Arta nokto estis prezentita intervjuo kun la esperantistino Ana Paula Pose, kiu klarigis al la partoprenantoj plurajn demandojn rilate al spiritismo kaj Esperanto, finiĝante per la kanto Preĝo (aŭtoro Willi de Barros), kiu baldaŭ aperos ĉe Brazila Kolekto.

Ana Paula

Ĉe la fino de la evento pluraj homoj entuziasmiĝis pri lernado de la lingvo kaj kreiĝis grupo por plani komencan kurson.

Koran dankon al la organizintoj!

Kategorioj
Eventoj

SEA ĉe eventoj – CEU kaj CONCAFRAS 2024

    Ĉi-jarkomence nia Asocio jam ĉeestis en du eventoj en Brazilo, kaj tio oni ŝuldas ĉefe al ĝia prezidanto, kiu diligente strebis por ĉion aranĝi. 

    Per ĉarma budo la triobla idealo Evangelio-Spiritismo-Esperanto estis konigita de SEA al multaj homoj surloke je la jenaj eventoj:


    7a  Uberlandja Spiritisma Kongreso (CEU)

26a ĝis 28a de januaro

    Tie estis disdonitaj la broŝuretojn “Ao Espírita: Sobre a Língua da Fraternidade”, kaj librokompletoj, kadre de la Kampanjo Abel Gomes.

68a CONCAFRAS-PSE
10a ĝis 13a de februaro

    Okazanta en la urbo Parakatuo (Minas-Ĵejraso)

Pri CONCAFRAS legu sur Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/CONCAFRAS-PSE

Kategorioj
Eventoj

Eventoj proksimaj kaj foraj

La estraranoj Leandro kaj Rodrigo partoprenis, dum la jaro 2022-a, kiel prelegantoj, intervjuitoj aŭ debatantoj, ĉefe en retaj aranĝoj organizitaj plejparte de spiritismaj organizaĵoj, pritraktante temojn rilatantajn al la triobla idealo ESE (Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto) kaj BAES.

Lastafoje, laŭ la bildo, jen Leandro ĉe la monata Programo Frata Espero, en la 29-a de januaro 2023. Ĉi-jare jam estis partopreno en aranĝoj el Uberlândia-MG kaj el la fora rusa lando danke al la nuntempaj teknikaĵoj por komunikado.

BAES volonte akceptas petojn pri prelegoj. Se vi deziras la kontribuon de unu el niaj aktivuloj al iu evento, kontaktu la Asocion.

Kategorioj
Eventoj

6º CEU – Uberlândia (MG)

BAES ĉe eventoj  – CEU 2023
6º Congresso Espírita de Uberlândia
20-22 sde janeiro

Entre os palestrantes, destacamos os esperantistas

O que aconteceu em nosso espaço

A CAMPANHA ABEL GOMES
Visa introduzir livros espíritas em Esperanto, principalmente em bibliotecas de casas espíritas. No evento foram contemplados 4 centros e 2 pessoas físicas.
DISTRIBUIÇÃO GRATUITA
DE UMA BROCHURA SOBRE A LÍNGUA INTERNACIONAL
Trata-se de um suplemento em língua portuguesa publicado recentemente na Gazeto de BAES.

Kit de divulgação

AO ESPÍRITA
Sobre a Língua da Fraternidade
(Brochura informativa)
Voluntários interessados em divulgar o Esperanto em nome da BAES em eventos espíritas poderão produzir por conta própria o material deste kit, fazendo a impressão da brochura e a confecção da placa, para exposição nos eventos onde seria oportuno realizar tais ações de divulgação, com a anuência dos organizadores.
CLIQUE AQUI PARA ACESSAR O KIT

Kategorioj
Sen kategorio

Frazeologio

Iuj personoj ne strekas la paĝojn de siaj libroj. Aliaj nepre strekas ilin. Kiom da interesaj esprimoj, se nestrekitaj, ne retroviĝas poste? Jen kial mi mem ĉiam strekas dum legado. Mi esperas povi iom kontribui de tempo al tempo per diskonigo de interesaj, kuriozaj, utilaj esprimoj, plukitaj dum legado de Esperantaj libroj, ĉu originalaj, ĉu tradukitaj.

Dum legado, mi ne nur substrekas iujn esprimojn, sed ankaŭ skribas fon marĝene de la respektivaj komencaj linioj. Tiel mi facile retrovas ilin okaze de bezono.

  1. (…) kiam mi rigardas tiujn naŭdek-plus jarojn… (Esperanta antologio, 2a eld., p. 835)
  2. (…) en la tago de Sankta Neniamo. (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 13)
  3. angle-parolantoj (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 349)
  4. (…) premego de 84 kg sur kvadratan centimetron. (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 351)
  5. (…) ŝi fermis la retikulon¹ kaj brakplektis je sia amikino. (Viktimoj, 6a eld., p. 177)
  6. (…) tradicio, kiu trapontis la Duan Mondmiliton. (Esperanta antologio, 2a eld., p. 836)
  7. (…) multaj dokumentoj, kuŝantaj tie kaj distie… (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 3)
  8. (…) sufiĉas klavi akademion de Esperanto kaj… (Carlo Minnaja, Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022, Jutubo, 2:36)
Estus bone se la Internacia Esperanto-Sumoo proponus al aliĝintoj kolekti almenaŭ unu interesan esprimon, kiu konsistigus fine ian listegon.

Noto:

1. retikulo: mansaketo, fermebla per tirŝnuro (ReVo)

———

Daŭre redaktata kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br