Kategorioj
Eventoj

Poeziaĵo en Teófilo Otoni

Ana Paula Ferreira Pose, SEA-asocianino, kaj ŝia filino Ana Luiza Pose Muniz, bele rolis en la evento “Sarau de luzes” (“Luma vesper-festo”), ĉe la spiritisma asocio Centro Espírita Joseph Gleber, de la brazila urbo Teófilo Otoni-MG, okaze de ĝia 69-jariĝo.

La vesper-festo okazis pasintmonate kun partopreno de 120 homoj, kaj tiam patrino kaj filino dulingve prezentis la poemon de Abel Gomes “Temos Jesus” (“Ni havas Jesuon”), el la libro “Parnaso de Além-Túmulo“, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Cícero Gabriel. Spektu la koncernan filmeton plej sube.

Kategorioj
Sen kategorio

NI HAVAS JESUON

Temos Jesus

(Abel Gomes, 1876-1934)

Desaba o Velho Mundo em treva densa
E a guerra, como lobo carniceiro,
Ameaça a verdade e humilha a crença,
Nas torturas de um novo cativeiro.

Mas vós, no turbilhão da sombra imensa,
Tendes convosco o Excelso Companheiro,
Que ama o trabalho e esquece a recompensa
No serviço do bem ao mundo inteiro.

Eis que a Terra tem crimes e tiranos,
Ambições, desvarios, desenganos,
Asperezas dos homens da caverna;

Mas vós tendes Jesus em cada dia.
Trabalhemos na dor ou na alegria,
Na conquista de luz da vida eterna.

Ni havas Jesuon
(Abel Gomes, 1876-1934)
Sub ombroj, la Malnova Mondo kraŝas,
Milito, kvazaŭ lupo karnovora,
Minacas Veron kaj la Kredon draŝas
Sub novaj penoj de karcer’ angora.
Sed vi, se sub malluma kirlo paŝas,
Restas kun vi l’ Amiko Redemptora,
Senpage li de l’ servo ne sin kaŝas,
Por Bon’ de l’ tuta mond’ ĉiam favora.
La Tero havas krimojn kaj tiranojn, 
Ambiciojn, frenezojn kaj ĉikanojn,
Sovaĝaĵojn de homo elkaverna; 
Sed vi havas Jesuon ĉiutage. 
Laboru ni, ĉu ĝoje, ĉu subplage,
Por la konker’ de l’ lum’ de l’ viv’ eterna.
El la verko Parnaso de Além Túmulo (Transtomba Parnaso), mediume verkita de Chico Xavier. El la portugala tradukis Cícero Gabriel (4.9.2023).
Pri Abel Gomes legu en nia blogo.