Kategorioj
Esperanto-movado Kampanjojn Publikaĵoj Spiritisma Movado

Konsolanto — Suplemento n-ro 2

La suplemento n-ro 2 de nia Revuo, tiu suplemento kun la titolo Ao Espírita: Sobre a Língua da Fraternidade, estas eldonaĵo en la portugala lingvo, kaj nun ĝi gajnas pluajn 2.000 presitajn ekzemplerojn por dissendo ĉe estontaj spiritismaj aranĝoj en Brazilo.

Jen rememoro de la kvanto da papera versio produktita:

1a eldono, januaro 2023, 50 ekzempleroj
— 2a represo, februaro 2023, 100 ekzempleroj
— 3a represo, februaro 2023, 200 ekzempleroj

2a eldono, marto 2023, 1000 ekzempleroj

3a eldono, vastigita, junio 2024, 2.000 ekzempleroj

Noto: En januaro 2023, kiam tiu ĉi suplemento n-ro 2 estis lanĉita, tiam nia Asocio estis konata per la mallongigo BAES (nuntempe SEA), kaj nia Revuo nomiĝis Gazeto de BAES (nuntempe Konsolanto).

Kategorioj
Sen kategorio

Konsolanto gardita por ĉiam…

BitArkivo (www.bitarkivo.org) estas kunlaborema komunumo kiu volas bitigi la Esperantan kulturon kaj tiel ĝin konservi por ĉiam. La hispana esperantisto Ivan Garcia respondecas. Oni kunlaboras kun asocioj, bibliotekoj kaj volontuloj por skani malnovajn Esperantajn librojn kaj revuojn, ordigi ilin kaj faciligi la legadon de la enhavoj, ktp.

De nun la oficiala organo de SEA, nia revuo Konsolanto, aperas en bitarkivo.org kaj estos gardita por ĉiam!

BitArkivo estas aŭspiciata de UEA pere de la Fonduso Instigokiu kolektas monon por bazaj pagoj de la retejo.

Konsolanto sur la retejo de SEA: 


Kategorioj
Sen kategorio

Aperis la 2-a Suplemento de Gazeto de BAES

Nia Gazeto de BAES estis lanĉita la 1-an de majo 2021, kaj pretiĝas nun ĝia 3-a numero.

Dume, jen plia suplemento al ĝi, ĵus aperinta:
“Ao Espírita – Sobre a Língua da Fraternidade”
Temas pri portugallingva informilo tuŝanta la aferon Esperanto, kiu en medio spiritisma foje estas konata kiel Lingvo de Frateco.

Kategorioj
Sen kategorio

Dua Gazeto, tutnova esploro!

En majo 2021 lanĉiĝis nia Gazeto. Unu el la aliĝkategorioj de la 11a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES), okazinta en aŭgusto de la pasinta jaro inkluzivis ricevon de unu presita ekzemplero de ĝi. Tiam ni disponis precize pri tridek presitaj gazetoj. Post nelonga tempo ĉiuj numeroj estis menditaj. Kia ĝojo! Fábio Fortes estas la unua mendinto.
Ni aldonis al la ekspeditaj kovertoj malgrandan salutpaperon kun la informo, ke tiam la dua numero estis jam redaktata, kaj aperus en septembro. Jes, ĝi estis redaktata, sed efektive ne aperis en septembro, kiel ni planis. Kvankam ni laboris konstante, tamen baldaŭ ni konstatis, ke necesus pli ol kvar monatoj por finpretigi ĝin. Ni skrupule informis nian komunumon, ke temis ne pri fiasko, sed pri prokrasto.
Nun finfine vi tenas en la manoj la duan numeron de nia organo. Ĝi aperos ĉiam unufoje jare, ne dufoje, kiel ni esperis. Estas pli saĝe eldoni unu zorge redaktitan numeron ol du sub nepravigebla tempopremo.
Ni partodonas en la sekva paĝo kelkajn opiniojn de la legantaro, kiu ekestis kun nia revuo.
Havu bonegan legadon!
Tion deziras la redaktoskipo kaj la estraro de BAES.
Elŝutu ĝin: https://www.baes.org.br/gazeto