Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-lingvo Eventoj

Spiritismo en la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto

La 4a VK okazis de 23a ĝis 26a ĉi-monate. Tamen, multaj programeroj estis registritaj kaj restos spekteblaj en la platformo de la evento ĝis la fino de la jaro. (vk.esperanto.net/2023)

Rilatantaj al spiritismo estis la jenaj programeroj:

Sabato, 25/11/2023

Spektaĵo: 108a UK: Eldonejo Lorenz – Álvaro Motta

Vidbabilejo: Babilĉambro por libera interparolo pri la temo Spiritismo.

Dimanĉo, 26/11/2023

Spektaĵo: Prezento de la libro Kazo de Reenkarniĝo, de Yvonne A. Pereira, lanĉita de Eldonejo Lorenz.

Affonso Soares
Kategorioj
Sen kategorio

Eble alimaniere

Kiel brazilano, mi tendencas pro influo de la gepatra lingvo esperantigi la portugalan sufikson ável per la ŝajne respektiva esperanta ekvivalento ebl.
Mi suspektas, ke ankaŭ hispanlingvanoj estas same influataj, aŭ tentataj, kiel ni, elhispanigi per ebl la samsencan sufikson able.
Almenaŭ en la brazila Esperanto-medio “água potável” esprimiĝas per trinkebla akvo, kaj “copo descartável” per forĵetebla glaso.

Nu, ĉu taŭge?
Akvaĉo, kiel pura akvo, estas trinkebla. Ĉu mirige? La diferenco konsistas en la sperto. La aĉan oni ne trinkas same plezure, kiel la malaĉan.
Tial, hejme, en la ĉiutago, jam de longa tempo mi diras ne trinkeblan, sed trinkindan akvon.

Kio pri glasoj?
Sama rezono. Kaj glaso, kiun oni forĵetos, kaj glaso, kiun oni ne forĵetos estas forĵeteblaj. Tamen tiaj plastaj glasoj, kiujn oni aĉetas por unufoja uzo estas ne nur eblaj, kaj indaj, je forĵeto, sed nepre forĵetotaj. Do, en ĉiutaga vivo mi diras ne forĵeteblajn, sed forĵetotajn glasojn.

Eldonejo Lorenz publikigis la libron La vivo en la nevidata mondo.

Kurioze. En Esperanto-spiritisma medio la esprimon “mundo invisível” oni tradukas per “nevidebla mondo”. La angla lingvo disponas pri du sufiksoj por eblaĵoj, nome ible kaj able. Tamen la originala titolo de la verko tekstas nek unu nek alian el ili. Anstataŭ priskribi tian mondon per invisible (nevidebla), la aŭtoro preferis, supozeble celkonscie, atribui al la libro la titolon Life in the world unseen, laŭvorte nevidataun + seen, t.e. la prefikso “un” plus la pasiva participo de la anglalingva verbo “to see” (vidi). Cetere, tiu “mondo” estas ja sole nur iafoje nevidata, sed ĝustadire neniel nevidebla.

———-
Nuntempe la verko ne estas havebla ĉe Eldonejo Lorenz.
———-
Blogaĵo de Leandro Abrahão, membro de BAES.
Kategorioj
Sen kategorio

Pliaj libroj por nia kampanjo

Dum la 56a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en la urbo Ribeirão Preto-SP, BAES ricevis de Eldonejo Lorenz pliajn librojn por la Kampanjo Abel Gomes.

Entute estas donacitaj 28 ekzempleroj de “Cartilha de Esperanto” kaj 39 ekzempleroj de la legolibro “Esperanto Modelo”.
La Kampanjo celas provizi bibliotekojn de spiritismaj societoj per almenaŭ po unu spiritisma literaturo tradukita kaj lernolibro de la Internacia Lingvo.
Mankis al ni ĝuste lerniloj kaj legolibroj. Koran dankon al la samideanoj el la Eldonejo!
———-
Ĉu la biblioteko de via spiritisma societo disponas pri Esperantaĵoj? Se ne, kontaktu nin kaj petu librojn por ĝi! BAES mem kovros la sendkostojn per la kampanja kaso.