Antaŭ du semajnoj mi vizitis la urbon Ubatuba-SP. Ordinare, ekster la propra loĝurbo, mi ĉiam serĉas brokantajn librovendejon. Tie mi trovis unu, nome “Sebo Bambu”. Guglo tekstas “Sebo e Cefé”, t.e. kafejo, sed kafan ejon mi ne vidis tie.
En la sufiĉe vasta vendejo troveblas bretaro da spiritismaj libroj. Hazarde mi trovis dulingvan, Esperanta-portugalan verketon. Mi ĝin aĉetis tuj, interalie ĉar en la libro legeblas skriba dediĉo de la aŭtorino, Doroti, kiun mi cetere ne konas. Temas pri dulingva poemaro, verkita kaj verŝajne tradukita de Doroti mem.
La Esperanta versio de la poemoj estas senrimaj, malkiel la respektiva portugallingva originalo. Eldonis la verketon “União Fraternal” – ĉu spiritisma eldonejo? La antaŭparolon verkis s-ro Osvaldo Pires de Holanda.
Ĉu vi konas la aŭtorinon, ĉu vi havas kontakteblon kun ŝi? Ni ĝojos ekscii! Antaŭdankon!
Kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br



