Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

USE-SP 77 jaroj

Hodiaŭ, la 5an de junio estas la datreveno pri fondiĝo de USE-SP, la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato San-Paŭlo, agnoskita de CFN.

USE-SP estas portugallingva mallongigo por União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (Unuiĝo de Spiritismaj Societoj de la Ŝtato San-Paŭlo).

USE-SP estis fondita dum la 1a Subŝtata Spiritisma Kongreso, kiel rezulto de la klopodo de kvar spiritismaj organizaĵoj, kiuj gvidis la kreadon de USE-SP:

Sinagoga Espírita Nova Jerusalém
União Federativa Espírita Paulista
Federação Espírita do Estado de São Paulo
Liga Espírita do Estado de São Paulo

Pluraj tezoj estis prezentitaj kaj tiu de Edgard Armond estis la elektita en tiu kongreso por la kreo de USE-SP, tiutempe União Social Espírita.


Prosperon al USE-SP!

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

UEP 118 jaroj

Venontlunde, la 20an de majo estas la datreveno pri fondiĝo de UEP (Paraa Spiritisma Unuiĝo), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Parao, agnoskita de CFN.

Celebre al la 118a datreveno de UEP, okazos Literatura-Arta Prelego, kun ekspozicianto Carlos Augusto Correia kaj partopreno de artaj grupoj de MELB, Sol da Vida, Trio d’alma kaj Equipe Alegria.

La aranĝo okazos la venontan dimanĉon, la 19an de majo, 09h30-11h00 BRT (12h30-14h00 UTK), en la aŭditorio de UEP-Osvaldo Cruz.


Prosperon al UEP!

Kategorioj
Personoj Spiritisma Doktrino

Naskiĝdatreveno | Divaldo Franco

En Vikipedio oni legas: Divaldo Pereira Franco estas fama brazila mediumo. Li naskiĝis la 5an de majo 1927 en Feira de Santana, Bahio. Li fariĝis infaninstruisto en 1943. Li translokiĝis al Salvadoro de Bahio kaj fariĝis publika oficisto en 1945. Li vojaĝis al pli ol 60 landoj disvastigante spiritismon. Joanna de Ângelis estas la spirito, kiu gvidas lian agadon kaj mediuman praktikadon. Li psikografiis centojn da libroj, kiuj jam disvendiĝis en miliona kvanto kaj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, inkluzive de Esperanto:

En Esperanto aperis ekzemple:

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FERN 98-jariĝis!

En la 1920aj jaroj, pli precize la 29an de aprilo 1926, naskiĝis la Spiritisma Federacio de Rio-Grande-do-Norto (FERN), rezulto de la kunfandiĝo de Grupo de Estudos Psíquicos Tereza de Jesus kaj Centro Espírita Humanitário Agostinho de Hipona, ambaŭ fonditaj en 1921. Ekde tiam FERN komencis kunordigi la Potigvaran Spiritisman Movadon, aliĝante al Brazila Spiritisma Federacio (FEB), estante reprezentita ĉe BSF pere de la samideanoj Manoel Quintão kaj Leopoldo Cirne.

Prosperon al FERN!

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FEETINS 35-jariĝis!

La 8an de aprilo estas la datreveno pri fondiĝo de FEETINS (Spiritisma Federacio de la Ŝtato Tocantins), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Tokantinso, agnoskita de CFN.

“FEETINS: 35 jarojn da laboro en la bono!” estas la temo de la unua vivelsendo por tion festi, en kiu partoprenis Carlos Campetti, direktoro de Brazila Spiritisma Federacio.

Kadre de la festado, tri aliaj vivelsendoj estas planitaj por okazi en 2024.

Prosperon al FEETINS!

Kategorioj
Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

BSF 140-jariĝas kaj proponas librojn kun rabato

 

Brazilan Spiritisman Federacion fondis en sia hejmo la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. 

La Institucio kunordigas la brazilan spiritisman movadon, per sia Nacia Federacia Konsilio. Delongege ĝi agadas favore al Evangelio kaj Spiritismo, sed ne nur – ankaŭ Esperanto estas subtenata de BSF.

Feste, ci-monate oni ricevas 25%an rabaton ĉiufoje je mendoj en la libroservo de BSF, kaj por tiuj aĉetoj ekde 150 realoj oni profitas krome senpagan sendon. Libroj en kaj pri Esperanto estas kelkaj tie. Do ĝis la venonta 31a de januaro ankoraŭ eblas profiti tion:  febeditora.com.br

Prosperon al BSF!