Kategorioj
Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Transiĝa Mondo

Progreso estas universala leĝo, kaj la planedoj ankaŭ progresas por ricevi ĉiam pli evoluintajn spiritojn.

Transiĝa mondo estas pli alta planeda situacio ol tiu, kiun ni nuntempe spertas. Ĝi situas inter la mondo por kulpelaĉetoj kaj provoj, kaj la feliĉa mondo).

La homaro trairas planedan transiron, preparan al pli promesplena estonteco. Milionoj da enkarniĝintaj spiritoj spertas sian lastan ŝancon resti sur la Tero.

La rolo de spiritismo tiurilate estas la temo de vivelsendo komenciĝonta post kelkaj horoj en la jutub-kanalo de CESF, tamen ĝi efektiviĝos en la portugala lingvo.

Jen la koncerna ligilo: youtube.com

Je la 21:30 BRT (19-a de aprilo).
Tio estas 00:30 UTK (20-a de aprilo).

Kategorioj
Sen kategorio

Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto ankaŭ ĉe CESF

 

CESF (portugallingva mallongigo por Centro Espírita Sem Frontreiras) estas 100% virtuala spiritisma centro, fondita fine de 2019 kaj komence de 2020 de Carlos Campetti, Direktoro de Brazila Spiritisma Federacio, kaj Akemi Adams, Prezidanto de la Spiritisma Societo Blossom, kune kun kolegia estraro, havante kiel studceloj, praktikadon kaj disvastigon de Spiritismo sen limoj en pluraj lingvoj, precipe la portugala, la hispana kaj la angla. Ĝi estas registrita en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.
Esperanto estas ankaŭ en la planoj de CESF, kiel videblas sur la koncerna paĝo de sia institucia retejo (www.cesfvirtual.org/estudo/esperanto), kiu tekstas:
[…] 

Spiritisma Centro Sen Limoj (SCSL) celas kontribui al la disvastigo de spiritismo per Esperanto kaj de Esperanto en la spiritisma movado, sub la devizo “Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto”. La agado okazos jene: kreo de grupoj por studado de spiritismo en Esperanto; indiko de lernebloj de la lingvo ĉe niaj partneroj; okazigo de subtenaj aŭ konversaciaj kunvenoj pri spiritismo.

Vi estas invitita aliĝi al niaj studoj kaj al la tutmonde kreskanta Esperanto-spiritisma familio! Estu bonvena!