Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Organizaĵoj

Ni adiaŭas la domajnan nomon baes.org.br

Pro la agado de la nuna estraro, eĉ dum la transira periodo antaŭ ĝia enposteniĝo, aperis por la Asocio retpaĝaro, kiu estis atingebla per la domajna nomo baes.org.br, tiam aĉetita aprile 2021.

La 13an de aŭgusto 2023 BAES estis alinomita al SEA, kaj  ankaŭ ŝanĝigis ĝia institucia retejo, kiu ekde tiam oni trafas per la domajna nomo konsolanto.org, aĉetita pasintjare junie.

La domajna nomo baes.org.br eksvalidiĝos venontaprile (2024).

La 13an de aŭgusto 2023 BAES estis alinomita al SEA
Kategorioj
Forpasoj

Forpasis Carlos Maria (1940-2023)

Pasintsemajne en nia grupo SEA-Aktivuloj nia samideanino Catarina F. atentigis nin pri forpaso de la esperanto-spiritisto Carlos Maria, en la ĉefurbo de Brazilo.
Homo bonkora, simpatia, ridetema, li estis unu el la plej granda batalanto kaj dediĉoplena laboranto por niaj movadoj, per agado en spiritismo kaj esperantismo. 
Carlos Maria subskribis la liston de ĉeestantoj en la kunveno okazinta je la 7a de septembro 2008, pri fondiĝo de SEA, tiam BAES.
Li estos por ni ĉiuj tre memorinda duobla samideano.

 

Kategorioj
Esperanto-movado Organizaĵoj Spiritisma Movado

SEA 15-jariĝas!

SEA estas faka asocio fondita en Braziljo, Brazilola 7an de septembro 2008, tiam kun la nomo Brazila Asocio de EsperantoSpiritistoj. Je la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al Spiritisma Esperanto-Asocio.

⇨ Historia referenco en artikolo de la revuo Reformador, septembra numero, 2011, portugallingve.

Disvastigi spiritismon pere de Esperanto estas la ĉefcelo de SEA.

Ĉiujare post 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de la evento SER, antaŭe nomita BRES. 

En la 1a de majo 2021 debutis la gazeto de la Asocio. 

La 25an de julio 2023  la Asocio aperigis doktrinan retejon, nome La Libro de la Spiritoj kiel retpaĝaro.

 

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Eventoj Publikaĵoj

La Ondo de Esperanto aperigis raporton pri nia pasinta renkonto

 La Ondo de Esperanto, 2023, N-ro 2 (316), p.25

Spiritistoj survoje al internacia asocio

Esperanto-spiritistoj en Brazilo fake kunvenas, renkontiĝas aŭ kongresas jam dum jardekoj, sed la unuan fojon en laŭnome tutlanda evento nur en 2006, antaŭ la fondo de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) mem, kiu ekde 2008 respondecas pri la Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj (BRES).

Post du jaroj da virtualaj eventoj, BRES denove okazis fizike la 22an kaj 23an de aprilo. Ĉi-foje en la urbo Uberlândia, kiu cetere gastigis la duan renkontiĝon en 2007. Partoprenis esperantistoj el ses brazilaj ŝtatoj. Dum BRES okazis Esperanto-kurso por komencantoj, al kiu aliĝis 32 personoj, partoprenis 20. Gvidis la kurson Cícero Gabriel, sperta esperantisto, redaktoro de Brazila Esperantisto. Néia Lúcia, respondeca persono ĉe Biblioteko Carlos Domingues, la biblioteko de la Brazila Esperanto-Ligo, aranĝis sukcesan brokantan libroservon kun multe da valoraj presaĵoj. Ĉio disvendiĝis, kaj la sumo trafos en la bibliotekan kason.

La programo inkluzivis ekspozicion de historiaj eroj el la Esperanto-spiritisma movado, ekskurson al la iama loĝdomo de la fama mediumo Chico Xavier en la najbara urbo Uberaba, fruktodonan diskuton kadre de la librokampanjo Abel Gomes. La partoprenantoj kunlaboris je la pretigo de librokompletoj, kiujn BAES donacas al unuopuloj kaj al bibliotekoj de spiritistaj societoj. La Kampanjo, fondita en 2021, celas provizi precipe la bibliotekojn de spiritistaj societoj per spiritisma literaturo en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo.

En 2024 BRES okazos ne fizike, sed virtuale, en aprilo. La fizikaj eventoj okazos ĉiun duan jaron. En 2024 plej verŝajne BAES estos ne plu brazila, sed transnacia organizaĵo. Ĝi fariĝos simple Spiritisma Esperanto-Asocio, laŭ la propono de la nuna estraro kaj la ĝis nun unuanima konsento de la membraro.

Leandro Abrahão

Kategorioj
Eventoj

Eventoj proksimaj kaj foraj

La estraranoj Leandro kaj Rodrigo partoprenis, dum la jaro 2022-a, kiel prelegantoj, intervjuitoj aŭ debatantoj, ĉefe en retaj aranĝoj organizitaj plejparte de spiritismaj organizaĵoj, pritraktante temojn rilatantajn al la triobla idealo ESE (Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto) kaj BAES.

Lastafoje, laŭ la bildo, jen Leandro ĉe la monata Programo Frata Espero, en la 29-a de januaro 2023. Ĉi-jare jam estis partopreno en aranĝoj el Uberlândia-MG kaj el la fora rusa lando danke al la nuntempaj teknikaĵoj por komunikado.

BAES volonte akceptas petojn pri prelegoj. Se vi deziras la kontribuon de unu el niaj aktivuloj al iu evento, kontaktu la Asocion.

Kategorioj
Organizaĵoj

Venontaprile: Membrokunsido

La membroj de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj estas invitataj renkontiĝi en Ordinara kaj Eksterordinara Ĝenerala Asembleo, planita por okazi dum la 13-a Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj, laŭ jene:

Loko: Strato Wilson Pantaleão de Oliveira, 108 – Kvartalo Pacaembu, Urbo Uberlândia – MG.
Dato: la 23-an de aprilo 2023.

Tempo:
Instalado je la 11-a matene, se ĉeestos la plimulto de la membroj.
Instalado je la 11:30, kun la ĉeesto de ajna nombro da membroj.

Tagordo:
1. Prezento de la jara agadraporto;
2. Prezento de la financa kaj bilanco;
3. Prezento de la propono por la nova statuto.

La tagordo 3-a efektiviĝos nur kun la ĉeesto de la plimulto de la asocianoj.

Kategorioj
Sen kategorio

Pli da leĝaj aferoj…

Hodiaŭ ni finis alian “materialan” taskon por BAES – la oficialigo de ties kontadaj registroj, kiuj estas laŭleĝa postulo.
Ni ĵus sendis la dosieron, nome ECD, por la jaro 2022-a al la registara instanco RFB (Federacia Enspeza Servo de Brazilo).
De 2008, fondojaro de la Asocio, ĉi tiu estas la unua jaro, kiam tiu ĉi formalaĵo estas plenumita.

 

Kategorioj
Eventoj Publikaĵoj

BAES-poŝtaĵoj al asocianoj

Fine de novembro estis sendita al poŝtadreso de BAES-membroj la 1-a bulteno de la 13-a BRES, kiu okazos en aprilo/2023 en Uberlândia (MG). 

Kune kun la bulteno estis ankaŭ du simplaj donacoj: en la koverto troveblis glumarko “Esperanto” kaj du kristnaskaj kartoj, por uzi, ekzemple, kun bondeziraj skribaĵoj al amikoj kaj familio.

Aliĝu al nia jara evento!
Kategorioj
Eventoj

Spiritismo ĉe la 3a VK

La 26-an de novembro 2022, kadre de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto, funkciis la babilĉambro “Spiritismo”, por libera interparolo pri la temo. Plurlandaj partoprenantoj estis tie por aŭskuti la baliladon kaj interparoladi. Inter la estraranoj de BAES partoprenis Rodrigo, Paŭlo, kaj Leandro, kiu prezentis apartan temon.