La 11-an kaj 12-an de aprilo 2025, Uberlândia (subŝtato Minas-Ĝerajso) gastigis la 15an Spiritisman Esperanto-Renkontiĝon (SER), kun partopreno de 54 personoj el 12 urboj de Minas-Ĝerajso, Bahio, San-Paŭlio kaj la Federacia Distrikto. La evento, kun la temo “Inter gefratoj el aliaj landoj”, pripensis la praktikadon de frateco trans la landlimoj de unuopa lando.
Kvankam Esperanto ne havas religian karakteron, la Internacia Lingvo integras la laborprogramon de diversaj religiaj movadoj tra la mondo kaj funkcias kiel ponto inter adeptoj.
La programo de la 15-a SER inkluzivis prelegojn, studmomentojn, kunfratiĝon kaj ekskurson al la urbo Uberaba-MG.


