En 2024, la 15an de septembro, 18 homoj kunvenis virtuale por unu horo kaj duono da komuna lernado. La temo estis “Kial mi suferas? La malbono kaj ties forigilo”. Leandro Abrahão, prezidanto de la Asocio, prelegis. Dum la prelego okazis komuna legado en du grupoj, gvidataj respektive de Adriana Killian (Usono) kaj Araceli Aguilar (Meksiko). Ankaŭ partoprenis pakistanano. La ceteraj partoprenintoj estis brazilanoj.
Reta evento
La 15an de septembro 2024
De 13h ĝis 15h (UTC)
De 10h ĝis 12h (BRT)

