Jam okazinta. Baldaŭ aperos publika raporto.
Baldaŭ en aprilo okazos la 15a SER – Spiritisma Esperanto-Renkontiĝo (la 11an kaj 12an de aprilo), en Uberlândia. Estos ekskurso, prelegoj, lingvolernado, diskutoj, libroservo, librolanĉo kaj aliaj programeroj.
La 11an ni ekskursos al Uberaba, iama loĝurbo de la mediumo Chico Xavier. Ni ekveturos frue matene. Se vi intencas vojaĝi kun ni, necesas alveni en la antaŭa tago. Ni kotizos inter ni kaj veturos aŭtomobile, kiel en 2023. Tie, en Uberaba, ni vizitos la ĵus inaŭguritan “Memorial Chico Xavier”, lian iaman loĝlokon kaj lian tombon. Anticipe proponu vin kontaktante la organizan teamon, tiel ke via enkaravaniĝo estu certa.
Aliĝi vi povos surloke. La aliĝkotizo (R$90) inkluzivas la ĉefmanĝojn. Se vi kunportos litaĵojn, vi povos tranokti surloke (estas necesejo, varma duŝilo kaj agrabla naturo). Tie estos ankaŭ manĝkiosko, por ceteraj manĝbezonoj. Infanoj neniom pagas.
Ne maltrafu la eventon! Ĝi okazas fizike ĉiun duan jaron, do plej certe nur en 2027. Povas esti, ke ĝi okazos fizike escepte en 2026, okaze de la 20-jariĝo de la unua evento, okazinta en Ribeirão Preto, en 2006. Sed, tio ne estas certa.
Kie okazos la evento
CEEB – Centro Educacional Eurípedes Barsanulfo
Rua Wilson Pantaleão de Oliveira, 108 – Pacaembu, Uberlândia-MG
Hoteloj
Hotel Universo Palace
Distância: 1.2 km
Telefone: (34) 32354141
Site: universopalace.com.br
Abbas Hotel Uberlândia
Distância: 1.5 km
Telefone: (34) 32354141
Site: abbashoteluberlandia.com
Hotel Parati Minas
Distância: 2.5 km
Telefone: (34) 32125020
Site: hotelparatiminas.com.br
Email: reservas@paratihotel.com.br
Carlton Plaza Hotel Uberlândia
Distância: 3.0 km
Telefone: (34) 32336300
Site: carltonhoteis.com.br
Astro Palace Hotel
Distância: 3.5 km
Telefone: (34) 32354141
Site: astropalace.com
