Kategorioj
Esperanto-movado Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

Brazila Spiritisma Federacio subtenas Esperanton

Orientiĝio de la Spiritisma Centro
1a eldono, Braziljo (Brazilo), 2021, BSF

En 1925, en Tours, Léon Denis prezidis la Internacian Spiritisman Kongreson, kiu rekomendis Esperanton al la spiritisma movado.

Konforme al tiu rekomendo, Brazila Spiritisma Federacio (BSF) ankaŭ eksplicite faras tion, laŭjene:

Publikaĵo:
Orientação ao Centro Espírita (OCE)
(Orientiĝio de la Spiritisma Centro)
1a eldono, Braziljo (Brazilo), 2021
Eldonejo: BSF

Paĝo 55 (Parto II – Ĉapitro 2 – Ero 17)
Stimulu, kaj laŭeble, favoru la studon de Esperanto pro ĝia alta humana principo kaj sento de universala frateco, kiun ĝi disvolvas, kaj por montri sin kiel helpelemento en la disvastigo de la Spiritisma Doktrino en aliaj landoj;

Paĝo 182 (Aneksaĵo 1 – Ero IV – litero “c”)
Kuraĝigu la studon kaj disvastigon de Esperanto kiel neŭtrala instrumento de frateco inter homoj kaj popoloj de la mondo.



Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

UEP 118 jaroj

Venontlunde, la 20an de majo estas la datreveno pri fondiĝo de UEP (Paraa Spiritisma Unuiĝo), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Parao, agnoskita de CFN.

Celebre al la 118a datreveno de UEP, okazos Literatura-Arta Prelego, kun ekspozicianto Carlos Augusto Correia kaj partopreno de artaj grupoj de MELB, Sol da Vida, Trio d’alma kaj Equipe Alegria.

La aranĝo okazos la venontan dimanĉon, la 19an de majo, 09h30-11h00 BRT (12h30-14h00 UTK), en la aŭditorio de UEP-Osvaldo Cruz.


Prosperon al UEP!

Kategorioj
Evangelio Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Ĉe la malnova sidejo de BSF

INVITO STUDI MARDE

Fonto:
Platformo WhatsApp

grupo ESPERANTO-BR, 06/05/2024


Saluton!
Al vi, kiu loĝas en Rio, mi refaras la inviton por kuniĝi al ni, ĉe Kulto de l’ Evangelio per Esperanto.

Tiu kulto okazas ĉe malnova sidejo de Spiritisma Brazila Federacio (FEB), Avenida Passos, 30, Rio de Janeiro.

La kunsido okazos ĉiu marde, de la 11:00 ĝis 11:45 horoj, ĉe la unua etaĝo.

Brakumoj!
João Silva dos Santos kaj teamo.

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FERN 98-jariĝis!

En la 1920aj jaroj, pli precize la 29an de aprilo 1926, naskiĝis la Spiritisma Federacio de Rio-Grande-do-Norto (FERN), rezulto de la kunfandiĝo de Grupo de Estudos Psíquicos Tereza de Jesus kaj Centro Espírita Humanitário Agostinho de Hipona, ambaŭ fonditaj en 1921. Ekde tiam FERN komencis kunordigi la Potigvaran Spiritisman Movadon, aliĝante al Brazila Spiritisma Federacio (FEB), estante reprezentita ĉe BSF pere de la samideanoj Manoel Quintão kaj Leopoldo Cirne.

Prosperon al FERN!

Kategorioj
Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Transiĝa Mondo

Progreso estas universala leĝo, kaj la planedoj ankaŭ progresas por ricevi ĉiam pli evoluintajn spiritojn.

Transiĝa mondo estas pli alta planeda situacio ol tiu, kiun ni nuntempe spertas. Ĝi situas inter la mondo por kulpelaĉetoj kaj provoj, kaj la feliĉa mondo).

La homaro trairas planedan transiron, preparan al pli promesplena estonteco. Milionoj da enkarniĝintaj spiritoj spertas sian lastan ŝancon resti sur la Tero.

La rolo de spiritismo tiurilate estas la temo de vivelsendo komenciĝonta post kelkaj horoj en la jutub-kanalo de CESF, tamen ĝi efektiviĝos en la portugala lingvo.

Jen la koncerna ligilo: youtube.com

Je la 21:30 BRT (19-a de aprilo).
Tio estas 00:30 UTK (20-a de aprilo).

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FEETINS 35-jariĝis!

La 8an de aprilo estas la datreveno pri fondiĝo de FEETINS (Spiritisma Federacio de la Ŝtato Tocantins), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Tokantinso, agnoskita de CFN.

“FEETINS: 35 jarojn da laboro en la bono!” estas la temo de la unua vivelsendo por tion festi, en kiu partoprenis Carlos Campetti, direktoro de Brazila Spiritisma Federacio.

Kadre de la festado, tri aliaj vivelsendoj estas planitaj por okazi en 2024.

Prosperon al FEETINS!

Kategorioj
Junaĝo Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

Aliĝilo al junulara studgrupo

Aliĝo al la Monda Spiritisma Junulara Studgrupo estas oficiale malfermita de a Junulara Komisiono de la fako pri infano, junulo kaj familio (AIJF), de Internacia Spiritisma Konsilio (CEI)!

Juna spaco destinita por studi spiritismon, societumi kaj unuigi korojn el la tuta mondo.

Platformo: Zoom.
Spektantaro: Junaj spiritistoj el diversaj landoj (ekde 13 jaroj)
Dato: Ĉiu 4a dimanĉo de la monato.
Tempodaŭro: 1 horo kaj 30 minutoj da studo.
Horo: 17:00 ĝis 18:30 laŭ UTK
La virtuala ĉambro malfermos 15 minutojn antaŭe.
Lingvoj: portugala, hispana kaj angla.
Partoprenantoj devas elekti sian preferatan lingvon en la aliĝilo.

Kategorioj
Junaĝo Organizaĵoj Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Saluton, monda spiritisma junularo!

Jen grava anonco por la spiritisma movado, aperinta lastlunde, pri eko de monata studo je la 4a dimanĉo.

La Junulara Komisiono de la fako pri infano, junulo kaj familio (AIJF), de Internacia Spiritisma Konsilio (CEI), formas studgrupon kun la tuta junularo de la mondo, senprecedenca momento por nia movado.

Tiu grupo alportos al ni pripensojn, ĝojon, novajn amikecojn kaj multe da Spiritismo.

Ni ŝatus inviti vin partopreni en ĉi tiu historia momento kun ni. Baldaŭ aperos pliaj informoj kun datoj kaj aliĝilo. Sekve, atentu la Instagramon de CEI kaj Monda Spiritisma Junularo.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Esperanto-movado Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

BSF anoncas studojn doktrinajn kaj pri Esperanto

La “Eksperimenta Kampo de Brazila Spiritisma Federacio” proponas diversajn studojn doktrinajn kaj pri Esperanto.

Ili okazos en la sidejo de BSF en Braziljo (Brazilo), portugallingve, kun ĉeesta kaj interreta funkciado.

La koncerna aliĝilo troviĝos ekde la 3a de februaro, je la 10a horo (BRT) sur la institucia retejo de BSF (febnet.org.br).

Cetere (en la portugala):
Programe-se: FEB abre inscrições para Estudos Doutrinários

Kategorioj
Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

BSF 140-jariĝas kaj proponas librojn kun rabato

 

Brazilan Spiritisman Federacion fondis en sia hejmo la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. 

La Institucio kunordigas la brazilan spiritisman movadon, per sia Nacia Federacia Konsilio. Delongege ĝi agadas favore al Evangelio kaj Spiritismo, sed ne nur – ankaŭ Esperanto estas subtenata de BSF.

Feste, ci-monate oni ricevas 25%an rabaton ĉiufoje je mendoj en la libroservo de BSF, kaj por tiuj aĉetoj ekde 150 realoj oni profitas krome senpagan sendon. Libroj en kaj pri Esperanto estas kelkaj tie. Do ĝis la venonta 31a de januaro ankoraŭ eblas profiti tion:  febeditora.com.br

Prosperon al BSF!