Kategorioj
Sen kategorio

SUR LA VOJO KUN KRISTO

 “Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj.”
Jesuo (Mateo, 5:44.)

La vojo montrita de Jesuo simbolas la venkon de lumo super mallumo kaj, sekve, plena de venkotaj obstakloj.

Dornoplena vojo naskanta florojn, kalvario kaj kruco montrantaj reviviĝon…

Kristo mem, ekde la komenco de Lia misio, sciigas al la homoj la sekvendan irejon por altiĝo, per sinofero.

Li foroferis sin, kiam Li rezignis la Dian Belecon de la Ĉielo, por kuŝi sur kripo, sub la Teraj ombroj.

Li spertis la netoleremon de sia epoko.

Li helpis, sed postulis nenian repagon.

Li servis, sed atendis nenian rekompencon.

Li toleris la malkonfidon de la plej amataj.

Doninte subliman elmontron de abnegacio kaj grandanimeco, Li estis krucumita kiel ordinara malbonfaranto.

Malgraŭ ĉio ĉi, Li pardonis siajn malamikojn, forgesis ofendojn kaj revenis el la tombo por helpi.

Ĉiuj Liaj kamaradoj de apostoleco, reakirinte konfidon, atestis la Evangelion, kaj travivis malfacilaĵojn kaj luktojn, martiriĝon kaj turmentojn.

Senefika do, ĉe la rondoj de nia fido, ĉia peto pri protekto kaj malsuperaj avantaĝoj.

Reaperinte ĉe Spiritismo, la Evangelio sentigas nin, ke ni revenas en la karnon por reboniĝi kaj ree lerni.

Per la fizika korpo, ni reprenas niajn ŝuldojn, niajn intimajn problemojn, niajn malfortaĵojn kaj niajn antipatiojn…

Kaj ni ne superos la obstaklojn kontraŭstarantajn nian propran liberiĝon per nekonvena adaptiĝo al niaj nekonsekvencaj deziroj.

Akuzi, lamenti, plendi, ne estas verboj konjugacieblaj sur la kampo de niaj principoj.

Diris la Sinjoro – “Amu viajn malamikojn kaj preĝu por tiuj, kiuj persekutas vin”.

Tio ne signifas, ke ni devas plore genuiĝi pentofare antaŭ niaj kontraŭuloj, sed, ja, ke koncernas nin vivi tiamaniere, ke ili sentu sin helpataj per niaj sinteno kaj ekzemplo, por ke ili renoviĝu al bono. Dum krimo kaj sufero, nescio kaj mizero ekzistos sur la mondo, ni ne trovos sur la Tero la lumon de la Ĉiela Regno.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

SURVOJE AL FIDO

“Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.”
Jesuo (Luko, 9:23.)

La averto de la Sinjoro ne estas falsebla per sofismo.

“Sekvu min” – diras la Majstro.

Multaj homoj, tamen, bedaŭras fiaskojn kaj elreviĝojn, se la temo estas fido, ĉe la skoloj de kristanismo, pro tio ke ili malobeas Lian konsilon.

Ili serĉas Jesuon per idolkultoj ĉirkaŭ Liaj homaj reprezentantoj, sed la perantoj de la Evangelio, same kiel ĉiuj homoj, ne kapablas anstataŭi la Kriston ĉe la sidejo de la animoj.

Jen katolika pastro bonkora kaj sincera, tamen nekapabla proponi perfektan sanktecon.

Jen protestanta pastro atenta kaj nobla, tamen nekapabla elmontri ĉiajn virtojn.

Jen spiritisma mediumo sindona kaj diligenta, tamen malproksima de sia propra puriĝado.

Tie kaj tie ekestas predikantoj kaj komentariistoj, kamaradoj kaj parencoj, kiuj estimas studadon kaj estas bonegaj amikoj. Ili, tamen, estas ankoraŭ tre distancaj de la unuiĝo al la Eterna Bonfaranto.

Kaj, preskaŭ ĉiam, la homoj ilin sekvantaj, sub la supozo sekvi la Kriston, antaŭ malgrandaj eraroj, en kiujn ili ĵetas sin, pro malvigleco aŭ sensperto, haste foriras de la spiritaj servoj, je preteksto de seniluziiĝo kaj amareco.

La invito de la Sinjoro lasas nenian dubon.

Jesuo scias, ke ĉiuj ni, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj spiritoj aspirantaj unuecon al Li, portas cikatrojn kaj afliktojn, ŝuldojn kaj karakterajn difektojn, plejofte, asprajn.

Li do rekomendas: – “Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.”

Se vi do volas trovi la Sinjoron por starigi vian feliĉon, rezignu sentime la bagatelaĵojn sur la vojo, eltenu kuraĝe la sekvojn de viaj agoj faritaj pasintece kaj nuntempe, kaj akceptu Jesuon kiel Dian Modelon.

Ne forgesu, ke estas tre granda diferenco inter sekvi la Kriston kaj sekvi kristanojn.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

INDULGEMO

“kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.”
Paŭlo (Efesanoj, 4:32.)

Ni meditu pri la Dia toleremo, por ke ni ne falu en la abismojn de perforto.

Sufiĉas, ke ni pripensu la senĉesan pardonon de la Ĉielo al niaj malfortecoj kaj kruelecoj antaŭ la Kristo, por ke ni komprenu la justan neceson senlace kompati unu la alian.

Malsupreniris Jesuo el la Suna Komunumo por dispeli niajn ombrojn. Ni neis al Li lokon ĉe ni. La Suverena Sinjoro, tamen, ne senigas nin je sia majesta ĉeesto.

Kuracinte la malsanojn de niaj korpo kaj animo, la Dia Bonfaranto ekzemplis senkondiĉan amon, kaj instruis al ni bonecon kaj abnegacion kiel normojn por akiri justan feliĉon; ni, tamen, reciprokis per sarkasma kraĉado kaj kruco de morto. La Senfina Saĝeco, malgraŭ nia nepravigebla reago, ne rifuzis al ni la heredon de Lia Evangelio, por renovigo de la homo.

Nome de la Sublima Majstro, modelo de amo kaj paco, ni estigis malamajn militojn, kaj bruligis ŝtiparojn de persekuto kaj ekstermado; la Ĉiela Patro, tamen, ne senigis nin je la eblo iri antaŭen tra tempo kaj spaco, en senĉesa serĉado favore al nia propra perfektiĝado.

Primeditu la grandanimecon de Dio, kaj ne amasigu desapontiĝojn kaj ofendojn, por ke la bono vin trovu kiel sekuran kaj puran kanalon.

Teni en si rankoron kaj venĝeman senton, konsterniĝon kaj malamon, ekvivalentas ŝanĝi la koron en amaran pokalon da galo.

Laŭ la averto de la apostolo Paŭlo, ni konstante uzu indulgemon unuj al aliaj, por ke ni vivu kiel instruis Jesuo, kiu vekis nin al vivo, alportis senfinan kompaton kaj senĉesan helpon el la Ĉiela Providenco.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

BONAJ FAROJ

 “Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”
Jesuo (Mateo, 5:16.)

“Lumu via lumo” diris la Majstro, kaj ni ne malofte kredas, ke nia sola devo estas atingi mensajn altecojn.

Kaj ni, maltrankvilaj, revas pri cerba regado.

Kristo, tamen, estis klara kaj simpla rilate tiun instruon:

“Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo”.

Ne nur per intelekto kaj kulturo.

Ne nur per ĝusta frazo.

Ne nur per elokventa parolo.

Ne nur per efika interpretado de la Diaj Leĝoj.

Ne nur per lipa preĝo polurita kaj kortuŝa.

Ne nur per brilaj vortoj kaj votoj.

Nediskuteble estas, ke ni ne devas neglekti la kultivadon de inteligenteco, des pli ke lernejo, en ĉiaj vivosferoj, estas sublima institucio, per kiu ni devas honori la Sinjoron. Jesuo, tamen, per tiu aserto, invitas nin, ĉie ajn ni estas, al konstanta praktikado de bonaj faroj, ĉar nur koro havas potencon kortuŝi, kaj nur per perfektigado de niaj sentoj, ni sukcesos nutri la spiritan flamon en ni mem laŭ la Dia alvoko.

Per amo ni stimulos amon…

Per humileco ni estigos humilecon…

Per paco en ni, ni helpos naski pacon en aliaj homoj…

Per nia pacienco, stariĝos pacienco ĉe niaj kamaradoj.

Per karitato ĉe niaj paŝoj, ni semos karitaton ĉe la paŝoj de nia proksimulo.

Per nia fido ni garantios fidon ĉirkaŭ ni mem.

Ni klopodu do, por nia propra pliboniĝo, ĉar, nur kiam oni vidos la lumon de bonaj faroj en ni, la homoj sukcesos laŭiri la vojon de bonaj faroj, kaj gloros la bonecon kaj saĝecon de Dio.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

ANTAŬ JESUO

 “Sinjoro, ĉu eble mi?”
(Mateo, 26:22.)

Aŭdinte tiun parolon de la Majstro, aludantan la spiriton de frivoleco kaj malfideleco Lin ĉirkaŭantan, la disĉiploj demandis, afliktitaj:

— “Sinjoro, ĉu eble mi?”

Kaj, preskaŭ ĉiuj ni, kiam ni analizas la agon de Judaso, akuzas lin en niaj pensoj.

Kial li kuraĝis vendi la Dian Amikon kontraŭ tridek moneroj?

Sufiĉas, tamen, ke ni iom pli profunde analizu nin mem, por ke ni konstatu nian propran neadon antaŭ la Kristo.

Judaso eble cedis al la reganta pasio politika, trompite de la insinuoj fare de grupoj malsatantaj liberiĝi el la romia jugo… Eble li supozis, ke Jesuo, ĉe la Sinedrio, arogus al si pozicion de liberiganto de liaj tero kaj gento, kaj elmontrus homan triumfon nekontesteblan…

Nur post la doloraj kaj teruraj elreviĝoj, Judaso komprenis la tutan veron!…

Kaj ni?

En kiom da ekzistadoj kaj cirkonstancoj ni vendis Lin ĉe la altaro de nia propra koro, kontraŭ la malnobla prezo de nia persona deliro?

Ĉe disputoj pro vaneco kaj orgojlo…

Ĉe la postuloj de egoisma plezuro…

Ĉe la tiraneco de opinio…

Ĉe malkaŝa krueleco…

Ĉe la serĉado de materia riĉeco…

Ĉe detrupova ribelemo…

Ĉe la forgeso de niaj devoj…

Ĉe la malnobligo de nia propra laboro…

Por starigi la Dian Regnon en ni mem, ni meditu pri niaj konsciaj kaj nekonsciaj misfaroj, kaj konstatu niajn respondecojn kaj ŝuldojn antaŭ la vivo, la Naturo kaj la similuloj. En ĉiuj cirkonstancoj rilatantaj al perfido antaŭ la Kristo, ni havu sufiĉan forton por senkulpigi la misfarojn de nia similulo, kaj sincere demandi nin mem en la sino de nia koro:

—  “Ĉu eble estas iu pli sendanka al Vi, ol mi, Sinjoro?”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

ANKAŬ NI KUNLABORU

 “Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi…”
(Marko, 6:37)

Ne malofte, ni petas de la bonfarantoj el la Spirita Mondo certajn favorojn, kiuj estas, super ĉio, favoraj okazoj labori, proponataj de la Sinjoro, ĉiam sindona kaj zorgema.

Ni formulas petojn, kaj priskribas diversajn situaciojn rilatajn al la agadkampo de karitato:

Malsanulon ĉe certa strato.

Necesbezonan parencon.

Spiritan obsediton, kiu ne malproksime suferas.

Najbaran hejmon en konflikto.

Kunulon, katenitan sur sia lito pro malsano.

Amikon sub angoraj provoj.

Laboristoj de la Spirita Mondo energie helpas, sindediĉaj kaj diligentaj; ni konsentu, tamen, ke, kiam ni petegas ies helpon, ni ne rajtas forgesi la kunlaboron, kiun ni devas mem proponi.

Estas nepre necese disponigi la eblojn de nia frata kunlaborado, la rimedojn de nia monujo, eĉ se ili estas malgrandaj, nian personan kunlaboron, nian ŝviton kaj horojn favore al tiuj, kiujn la Dia Saĝeco lokis antaŭ ni, sur nia vojo, por ke ni atestu mem nian fidon.

Antaŭ la malsatega homamaso, aŭdinte la asertojn de la disĉiploj, kiuj petis de Li atenton rilate la necesbezonojn de la popolo, diris la Sinjoro:

– “Vi donu al ili manĝi…”.

Kaj la disĉiploj kolektis malgrandan kvanton da nutraĵoj, antaŭ ol la Majstro ŝanĝis ĝin en panon por miloj da homoj.

Konsiderinde valora leciono.

Ne sufiĉas petegi intervenon de la Ĉielo favore al aliaj per poluritaj frazoj, por ke ni plenumu nian kristanan devon. Antaŭ ĉio, necese estas, ke ni, kiom eble, proponu nian kunlaboron, por ke la bono stariĝu, kaj ni fariĝu harmoniaj kun la potencoj de la Eterna Bono.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

HELPO KAJ KUNLABORO

“Kiom da panoj vi havas?”
Jesuo (Marko, 8:5.)

Ni rimarku, ke la Sinjoro, antaŭ la malsatega homamaso, ne demandas de la disĉiploj: – “kiom da panoj ni bezonas?”, sed ja, “kiom da panoj vi havas?”.
La teksto montras la prudenton, laŭ kiu Jesuo avertas la disĉiplojn rilate la neceson ion prezenti al la Dia Providenco, kiel bazon por la helpo de ni insiste dezirata.
Fakte, la Majstro sukcesis satigi milojn da homoj; Li ne neglektis, tamen, la panerojn, kiujn la apostoloj alportis.
La instruo de Jesuo estas grandvalora rilate nian sperton preĝi.
Ni ne rajtas petegi Ĉielajn Favorojn per brilaj kaj kortuŝaj vortoj, se ni etendas malplenajn manojn. Kiam ni petos la protekton, kiun ni bezonas, ni prezentu favore al nia peto la eblojn, eĉ se ili estas minimumaj, de nia propra klopodo.
Kiel vane estas insisti pri benoj de pano sur la manĝotablo, kiam niaj brakoj paraliziĝas en frosta pigreco, tiel ankaŭ ne decas petegi la benojn de amo, se nia koro ŝtoniĝas en fajro de malamo.
Certe, la Sinjoro faros mirindaĵojn favore al ĉiuj, kiuj iras survoje kun vi…
Li disdonos helpon al tiuj, kiujn vi amas, ŝanĝos la socian medion, en kiu vi troviĝas, kaj feliĉigos la hejman templon, en kiu vi vivas…
Sekve, por ke tio okazu, nepre necesas, ke vi montru la valorojn, kiujn vi jam sukcese enkorpigis en vi mem por plivastigo de progreso kaj triumfo de bono.
Ne forgesu do, ke, por helpi la proksimulon, la Sinjoro ne neglektos la kunlaboron, eĉ se ĝi estas malgranda, kiun Li esperas trovi en vi.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

SEIM eldonis fakan bultenon

Jen nova ero por nia Virtuala Muzeo: la 1-a numero de “Esperanto – A Língua da Confraternização Universal”,  aperirigita en 1993 en la portugala lingvo, de la departemento pri Esperanto de “Sociedade Espírita Irmão Miranda” (Porto Alegre-RS).

Rimarko – En ĝi oni legas, ke Albert Einstein aŭtoras la frazon “Esperanto estas la plej bona solvo de la problemo de la internacia lingvo”. Tiu frazo, kontraŭe, estas de lia preskaŭ samnomulo Leopold Einstein, pioniro kaj mecenato de Esperanto. (eo.wikipedia.org/wiki/Leopold_Einstein)

Kategorioj
Sen kategorio

VENKU MALBONON

“Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.”
Paŭlo (Romanoj, 12:21.)


Ordinare, ni komprenas la esprimon “batali kontraŭ malbono”, kvazaŭ sufiĉus niaj plej viglaj sintenoj por ĝin estingi kaj venki.
Sendube, tia difino ne estas entute maloportuna, ĉar, en diversaj cirkonstancoj, por limi malbonon, ni ne povas ne havi viglecon kaj firmecon.
Malgraŭ tia kompreno, plurajn fojojn, perforte skurĝante ĝiajn manifestiĝojn, ni kreas aliajn malbonaĵojn, kiuj manifestiĝas per vundoj cikatrigeblaj nur per la balzamo de tempo.
La apostolo, tamen, klare priskribas la precizan formulon por vera triumfo: “Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.”
Persekuti preskaŭ ĉiam signifas inciti.
La plej bona maniero estingi kalumnion kaj klaĉadon estas destini nian propran parolon al senkulpigo kaj boneco.
La plej efika rimedo kontraŭ pigreco estas nia firma ekzemplo per seninterrompa laborado. La plej taŭga rimedo por reĝustigo de tiuj, kiuj malhelpas la proksimulon estas senĉese helpi. Sanigilo kontraŭ malbeno estas beno. Antidoto kontraŭ veneno de ofendo estas paca silento kaj helpo de preĝo.
Pro tio, instruis Jesuo:
“Amu viajn malamikojn.
Benu tiun, kiu malbenas vin.
Preĝu por tiuj, kiuj vin bruskas kaj kalumnias.
Pardonu sepdekoble sep fojojn.
Proponu amon al tiuj, kiuj malamas vin.”
Ni rajtas do, plurajn fojojn, batali kontraŭ malbono por ĉirkaŭlimi ties agadon, sed la sola maniero atingi perfektan venkon super ĝi, ĉiam estas nia plena kaj fervora dediĉo al senkondiĉa bono.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

PLIBONIĜU POR PROGRESI

 “Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia Kapableco…”
Jesuo (Mateo, 25:15.)

Pliboniĝu por progresi – jen la ŝlosilo por disvolviĝo.
La rivero de la Diaj Virtoj trairas ĉiujn kontinentojn de la vivo, tamen ĉiu homo elprenas el ĝi kvanton da akvo laŭ la ujo, kiun li portas.
Ne forgesu, ke la Diaj talantoj estas same disponigataj al ĉiuj homoj, kaj la solvo de la problemo rilatanta enhavecon, koncernas ja nin.
Ne perdiĝu do en nerajta lamentado.
Horo nuligita en plendoj estas vasta aro de rimedoj perditaj ĉe la kunteksto, en kiu ni prepariĝas por la atingota celo.
Multaj homoj aspiras taskojn de amo al proksimulo; ili, tamen, kultivas malsimpation kaj malkonkordon. Multaj aliaj revas servi al la Lumo, sed tenas sin ĉe nenifarado kaj senscieco.
La ĝojo kaj brilo de la plej altaj sferoj restas je dispono de ĉiuj, kiuj volas iri laŭ la suprenira vojirado.
Se vi do revas la idealojn de perfektiĝo kaj progreso, ne apartiĝu de laboro, kiu renovigas, studo, kiu perfektigas, pardono, kiu prilumas, fordono, kiu nobligas, kaj bono, kiu sanktigas…
Memoru, ke la Sinjoro koncedas ĉion, kion ni bezonas por esti kun Li ĉe la Dia Gloro, tamen, ne forgesu, ke la talantoj de la Kreanto fiksiĝas en la homo, laŭ la enhaveco propra al ĉiu.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.