Kategorio: Sen kategorio
PROVO
“Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.”
(Marko, 5:19.)
La konsilo de Kristo al tiu spirite obsedita homo reakirinta sian propran ekvilibron, igas nin mediti.
Jesuo, komence, ne permesas al la eksobsedito Lin akompani por disvastigi la Bonan Mesaĝon, kio konsistigus, por tiu, publikan ateston pri la ĝojo lin envolvinta. Anstataŭ antaŭtempe jubili, Li rekomendis al li reveni en sian hejman medion por montri al siaj familianoj la favorojn, pri kiuj li fariĝis benata ricevinto antaŭ la Dia Providenco.
Nediskuteble, ke, per tiu instruo, la Sinjoro instigas nin rekoni nian intiman rondon, hejman kaj profesian, kiel la plej taŭgan por atesti la solidecon de niaj akiritaj virtoj. Tiel devas esti, ĉar konigi superajn principojn per praktika agado, kies sekvoj favoras nian propran renoviĝon kaj perfektiĝon, antaŭ proksimulo konanta niajn misagojn kaj mankojn, estas la sola kaj vera maniero provi nian kapablon sukcese diskonigi tiujn principojn laŭ pli vasta kaj alta signifo.
La konsilo ne allasas dubojn.
Se ni jam estas proksimaj al Kristo, kaj asimilas Liajn mesaĝojn de vivo eterna, ni klopodu ilin diskonigi per lingvo de ekzemplodonaj agoj, unue al la niaj, al tiuj kunvivantaj kun niaj sintenoj kaj kutimoj, mankoj kaj ĝojoj. Se ni fariĝas aprobitaj ĉe la hejma lernejo, kie ni estas pli rigore observataj en tio, kio koncernas la efektivan plenumadon de tiuj noblaj instruoj rekonitaj de ni kiel aprobindaj kaj predikendaj, certe ni fariĝos plene kapablaj atesti pri la Sinjoro ĉe la homaro, nia plej granda familio.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Dume, jen plia suplemento al ĝi, ĵus aperinta:
“Ao Espírita – Sobre a Língua da Fraternidade”
Temas pri portugallingva informilo tuŝanta la aferon Esperanto, kiu en medio spiritisma foje estas konata kiel Lingvo de Frateco.
Pliaj libroj por nia kampanjo
Dum la 56a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en la urbo Ribeirão Preto-SP, BAES ricevis de Eldonejo Lorenz pliajn librojn por la Kampanjo Abel Gomes.
Hazarda Trovaĵo
Antaŭ du semajnoj mi vizitis la urbon Ubatuba-SP. Ordinare, ekster la propra loĝurbo, mi ĉiam serĉas brokantajn librovendejon. Tie mi trovis unu, nome “Sebo Bambu”. Guglo tekstas “Sebo e Cefé”, t.e. kafejo, sed kafan ejon mi ne vidis tie.
En la sufiĉe vasta vendejo troveblas bretaro da spiritismaj libroj. Hazarde mi trovis dulingvan, Esperanta-portugalan verketon. Mi ĝin aĉetis tuj, interalie ĉar en la libro legeblas skriba dediĉo de la aŭtorino, Doroti, kiun mi cetere ne konas. Temas pri dulingva poemaro, verkita kaj verŝajne tradukita de Doroti mem.
La Esperanta versio de la poemoj estas senrimaj, malkiel la respektiva portugallingva originalo. Eldonis la verketon “União Fraternal” – ĉu spiritisma eldonejo? La antaŭparolon verkis s-ro Osvaldo Pires de Holanda.
Ĉu vi konas la aŭtorinon, ĉu vi havas kontakteblon kun ŝi? Ni ĝojos ekscii! Antaŭdankon!
Kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br
Frazeologio
Iuj personoj ne strekas la paĝojn de siaj libroj. Aliaj nepre strekas ilin. Kiom da interesaj esprimoj, se nestrekitaj, ne retroviĝas poste? Jen kial mi mem ĉiam strekas dum legado. Mi esperas povi iom kontribui de tempo al tempo per diskonigo de interesaj, kuriozaj, utilaj esprimoj, plukitaj dum legado de Esperantaj libroj, ĉu originalaj, ĉu tradukitaj.
Dum legado, mi ne nur substrekas iujn esprimojn, sed ankaŭ skribas fon marĝene de la respektivaj komencaj linioj. Tiel mi facile retrovas ilin okaze de bezono.
- (…) kiam mi rigardas tiujn naŭdek-plus jarojn… (Esperanta antologio, 2a eld., p. 835)
- (…) en la tago de Sankta Neniamo. (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 13)
- angle-parolantoj (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 349)
- (…) premego de 84 kg sur kvadratan centimetron. (Faktoj kaj fantazioj, 2a eld., p. 351)
- (…) ŝi fermis la retikulon¹ kaj brakplektis je sia amikino. (Viktimoj, 6a eld., p. 177)
- (…) tradicio, kiu trapontis la Duan Mondmiliton. (Esperanta antologio, 2a eld., p. 836)
- (…) multaj dokumentoj, kuŝantaj tie kaj distie… (Historio de la Akademio de Esperanto, p. 3)
- (…) sufiĉas klavi akademion de Esperanto kaj… (Carlo Minnaja, Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022, Jutubo, 2:36)
Noto:
———
Daŭre redaktata kontribuo de Leandro Abrahão, membro de BAES. Kontribuu ankaŭ vi! Sendu kontribuaĵojn aŭ kontribu-proponojn al kontakto@baes.org.br
VIGLADO
“… Se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:8.)
Dum ni laboras, ni viglu.
Kio okupas nian penson, tio fariĝas substanco konsistiganta nian propran vivon.
Kio ne estas materialo por edifo de la Dia Regno en ni mem, tion ni forviŝu de nia koro.
Efektive, multaj krimaj sugestioj provos vuali nian menson; multo da survoja ŝlimo serĉos niajn manojn dum la ĉiutaga vojirado, kaj multo da mondaj forĵetaĵoj provos haltigi niajn paŝojn.
Jen nubo de netoleremo malordiganta la hejman etoson…
Jen insulto naskiĝinta ĉe senkonscia parolo de senkaŭzaj oponantoj…
Jen maljusta akuzo kune kun detrua kalumnio…
Jen klaĉado invitanta nin al mensogo kaj frivoleco…
Jen la hieraŭa amiko, kiu kapitulacas antaŭ la alvokoj de mallumo, kaj fariĝas kritikisto de niaj kvalitoj ankoraŭ burĝonantaj…
Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj, ne alkroĉiĝu al la retoj de turmento kaj ombro.
En ĉiaj situacioj kaj en ĉiaj aferoj, ni tenu nian animon ĉe ties distingaj ecoj, kies karakteroj elmontras ion dignan je laŭdado, por ke ni retenu la bonon kaj klopodu ĝin plenumi per nia tute disponebla energio.
Al plej malfeliĉaj, pli da subtenado.
Al plej malsanaj, pli da helpo.
Kaj, pleniginte nian menson per la aŭtentikaj valoroj de la vivo, ni lernos ĝoji antaŭ la malfacilaĵoj, kiaj ajn ili estas, kaj starigi, iom post iom, en ni mem, vivan templon el lumo por konstanta unueco al nia Majstro kaj Sinjoro.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
DANKOTAGO
“Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi”
(Mateo, 26:27.)
Sur la mondo, la gratulfestoj nepre registras la pasemajn triumfojn de nia fizika sperto.
Per luksaj bankedoj oni festas familiajn kunvenojn; gajaj muzikoj signas finiĝon de bataloj ĉe la homaj tribunaloj, en kiuj jurbataloj, plurfoje, sin kaŝas ignorataj viktimoj dolore plorĝemantaj for de la rigardoj.
Sed, rilate al Jesuo, ni vidas alispecan dankotagon, kiu, laŭ supraĵa rigardo, ŝajnas stranga.
La Dia Majstro laŭdas la Patron ĝuste en la horo, kiam Li estas ironta renkonte al la lasta forofero.
Li spertos afliktan solecon ĉe la Getsemano…
Li suferos insultan areston…
Li primeditos la miskomprenon de Judaso…
Li konstatos la neadon de Simon-Petro…
Al publika sarkasmo Li estos elmetata…
Li estos malestimata kontraŭ Barabaso, la malfeliĉa krimulo…
Kronite per krono el dornoj, Li sorbos galon…
Forlason kaj insulton Li rikoltos…
Nepravigeblan kondamnon Li suferos…
Kaj fine Li ricevos mortkondamnon sur la kruco inter du malbonuloj…
Li, tamen, dankas…
Tiel estas, ĉar, laŭ la logiko de la Sinjoro, super ĉio, brilas la eternaj valoroj de la spirito.
Kristo laŭdas la Dion de mizerikordo pro la oportuno fidele plenumi sian dian apostolecon sur la Tero, kaj dankas la Dian konfidon, kiu permesas al Li esti viva ekzemplo por elaĉeto de la homaro, kvankam tiu elaĉeto kostos al Li martiriĝon kaj turmentojn, ŝviton kaj larmojn.
Ne perdiĝu do, en festenaj okazaĵoj pri ŝajnaj konkeroj en la karno, kiujn la morto konfuzos hodiaŭ aŭ morgaŭ. Sur la batalkampo de la vivo, kies luktoj sanktigas kaj perfektigas, ni sciu danki la situaciojn, per kiuj Dio poluras nin, por ke nia lumo fariĝu pli bela, kaj la Vivo estu glorata.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
ESENCAJ SINTENOJ
“Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.”
Jesuo (Luko, 14:27.)
En la citita versiklo de la Nova Testamento, ni renkontas la veran formulon por eniri en la Subliman Disĉiplaron.
“Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo” – asertas la Majstro.
Du fundamentajn sintenojn rekomendas la Eterna Bonfaranto, se ni intencas ĝui Lian intiman ĉeeston – porti la liberigan krucon de niaj devoj kaj sekvi Liajn paŝojn.
Multaj kredas ricevi sur siaj ŝultroj la krucon de siaj propraj devoj, sed rifuzas laŭiri la vojon proponitan de Kristo; kaj multaj aspiras iri laŭ la vojo de Kristo, sed rifuzas la krucon de devoj rekte koncernantaj ilin.
La unuaj diras, ke ili akceptas suferojn, sed, agresemaj kaj malfeliĉaj, ili disdonas senkuraĝon kaj acidecon, ĉien ajn ili iras.
La duaj kredas laŭiri la kristovojon, sed malamas respondecon kaj agojn favore al siaj similuloj, kaj haltas ĉe disdegno kaj frivoleco, kvankam ili scias interpreti la lecionojn de la Evangelio, kies instruojn ili predikas per kortuŝa argumentado.
Kelkaj alkroĉiĝas al lamentado kaj malnobligo de horoj.
Aliaj, neglektante la favorojn de la vivo, kristaliĝas ĉe ironio kaj mallaboremo.
Ni ne forgesu do, ke estas necese akcepti la krucon de nepraj elprovoj favore al nia liberiĝo kaj perfektiĝon, per amo kaj ĝojo, por ke ni iru antaŭen tra spaco kaj tempo, kun vera kristana spirito de senlaca laboro por la bono, se ni aspiras atingi unuecon al la Dia Majstro.
Ne sufiĉas suferi. Nepre necese estas profiti de la sufero.
Ne sufiĉas ankaŭ kredi kaj indiki vojon al fido. Nepre necese estas travivi ĉiun tagon, laŭ la savanta fido gvidanta nin sur la vojo.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
GLORADO AL LA DIA REGNO
“En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.”
Jesuo (Johano, 15:8.)
Vi gloros la Suverenan Sinjoron, kaj estos disĉiplo de la Granda Majstro…
Tia vi estos ne nur tial, ke vi montriĝas plene scianta la Sanktajn Skribojn…
Ne nur pro tio, ke vi scias prediki la meritojn de la Sublima Revelacio, kaj emocias ĉiujn, kiuj aŭdas vin…
Ne nur tial, ĉar vi parkere scias la tradiciojn de viaj prapatroj…
Ne nur pro tio, ke vi tenas vin ĉe la ekstera kulto…
Ne nur tial, ke vi ricevas rekuraĝigajn mesaĝojn de la misiistoj el la Supera Vivo…
Ne nur pro tio, ke vi skribas brilajn mesaĝojn…
Ne nur tial, ĉar vi havas spiritajn naturdotojn…
Ne nur pro tio, ke vi elmontras admirindajn aspirojn…
La evangeliaj vortoj estas neatingeblaj per sofismoj.
Ni gloros Dion, kaj fariĝos disĉiploj de Kristo, se ni donos fruktojn de paco kaj perfektiĝo, regeneriĝo kaj progreso, lumo kaj mizerikordo.
Neĝerminta semo, eĉ se plej nobla, estas espero kadavriĝinta en la sino de la grundo.
Tiel same, eĉ se plej flamiĝanta, fido, kies faroj ne esprimiĝas per edukado kaj amo, elaĉeto kaj boneco, estas morta virto.
Se vi konsideras vin sekvanto de Jesuo, laŭiru Liajn paŝojn.
Helpu, kunlaboru, konsolu, instruu, edifu kaj servu ĉiam.
Iom ni faru por etendi bonon al ĉiuj.
Nur tiamaniere ni leviĝos Ĉielen, per konstruado de la Dia Regno.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.







