Kategorioj
Sen kategorio

KONCEPTO PRI SAVIĜO

“…jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo.”

Paŭlo (II Korintanoj, 6:2.)

Savi, laŭ ĝusta senconuanco, ne signifas diigi, levi ĉielen, sanktigi iun per sublimiga magio aŭ liveri permesilon por renkontiĝo kun Dio.

Savi, laŭ preciza sinonimeco, estas “liberigi de ruino aŭ danĝero”, “gardi”, “defendi”, “ŝirmi” kaj neniu el tiuj signifoj senigas la homon je la respondeco gvidi sin mem kaj pliboniĝi.

Ŝipo savita kontraŭ tuja danĝero, ne estas sendevigita daŭrigi la vojaĝon, en kiu ĝi alfrontos, kompreneble, novajn danĝerojn, kaj malsanulo savita kontraŭ morto, ne ŝparas al si la devon daŭrigi siajn laborojn dum la vivo kaj venki malfacilaĵojn kaj tentojn. 

La Evangelio lasas nenian dubon pri tio. Petro, savita kontraŭ nedecidemo, estis pelata al propra vivtenado, ĝis kadukiĝo de liaj fizikaj fortoj. Paŭlo, savita kontraŭ krueleco, estis devigata al maksimuma penado favora al sia propra renoviĝo, ĝis la lasta forofero.

Se vi sentas en via koro alvokon al vero, fare de la Spiritisma Doktrino, vi devas kompreni, ke saviĝo, efektive, jam alvenis al vi. Ne tiu saviĝo naive intencanta atribui al ni, homoj ankoraŭ bezonantaj lerni, evolui, juste agi kaj korekti nin mem, posedon de anĝelaj titoloj, sed ja saviĝo en vera senco, tio estas, kiel helpo el la Ĉielo, por ke ni estu konsciaj pri niaj devoj antaŭ la Leĝo kaj kuraĝaj ilin akcepti kaj plenumi.

Antaŭ ĉio, ni ne detenu nin ĉe esprimoj pri memkompato, kio malŝparas pli da tempo, ĉe la tempo jam perdita. Ni rekonu, same kiel la apostolo, ke “la oportuna tempo” por saviĝo, t.e. korekti niajn erarojn kaj fari bonan uzon de nia vivo, estas ja la nuna.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

SUR LA VOJO AL FIDO

“Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni…”

Petro (II Petro, 1:1.)

Plurfoje, ni erare asertas, ke la eminentaj nomoj de Kristanismo estis privilegiitaj de la Diaj Leĝoj, sed sufiĉas simpla meditado pri la karakteroj de la Evangelio, por ke ni konsciu pri la malpraveco de tia koncepto.

Simon Petro parolas pri fido “egale valora”, kaj maloftaj figuroj fariĝintaj eminentaj ĉe la historio de Kristo kapablas konkuri kun li rilate personan renoviĝon.

Li estis fiŝkaptisto kun simpla vivstilo, homo preskaŭ malklera, ligita al familiaj devoj, loĝanto ĉe malriĉega vilaĝeto, sekvanto de la Evangelio kaj submetita al tentoj kaj hezitoj, kiuj, kelkajn fojojn, faligis lin; li, tamen, leviĝis al pozicio de apostolo de la plej alta kaŭzo por la homaro, pliigis siajn sciojn, akiris gravecon kiel kondukanto kaj frato de lia komunumo, gvidis la kristanan idealon ĉe la metropoloj de lia epoko kaj, ĉiufoje kiam li rekonis sin en eraro, li klopodis korekti sin kaj iri antaŭen, en konstanta plenumado de la devoj koncernantaj lin.

Fakte, estas nenia pravo rajtiganta nin foriĝi de la laboroj celantaj instruadon de ni mem antaŭ la Kristo, sub la preteksto, ke ni ne rikoltis, favore al nia spirita venko, esencajn rimedojn por solvi demandojn ligitajn al polurado de nia personeco.

Petro, laŭ la aŭtoritato donita de lia propra konduto, asertas al ni, ke, antaŭ la Dia providenco, ĉiuj ni ricevis samajn valorojn por realigi bonfarojn de  sama fido.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

PACO EN NI

“Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco…”
Paŭlo (II Korintanoj, 1:12.)

Akceptinte spiritan renoviĝon cele al konkero de lumo, preskaŭ ĉiam, ni estas kontraŭstaritaj de ombraj fortoj, kvazaŭ nia koro estus elmetitaj al ĉiaj detruaj kritikoj.

Vi kultivas bonecon, sed oni opinias vin idioto.

Vi elmontras paciencon, sed oni taksas vin poltrono.

Vi pardonas suferitajn batojn, sed oni konsideras vin malkuraĝulo.

Vi kondutas kun humileco, sed oni rigardas vin stultulo.

Vi diras veron, sed oni supozas vin spirite persekutata.  

Vi agas serene, sed oni juĝas vin pigrulo.

Vi helpas frate, sed oni venenas vian agon.

Vi havas fidon, sed oni diras, ke vi estas fanatikulo.

Vi plenumas viajn kristanajn devojn, sed ekestas mokoj.

Tamen, spite al ĉiaj duboj kaj kontestoj ĉirkaŭantaj viajn paŝojn, iru antaŭen, kaj plenumu la devojn al vi  proponatajn de la vivo, laŭ la atesto de via konscienco, kun la certeco, ke vera feliĉo signifas, koncerne al ĉio, pacon en ni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

LAŬ NIAJ AGOJ

“Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo.”
Paŭlo (II Korintanoj, 2:1.)

Estu singarda rilate ian malĝojon kapablan ŝanĝiĝi en koton el galo aŭ fajregon el angoro, ĉe la koro.

Sentoj, pensoj, paroloj kaj agoj estas magnetaj rimedoj altirantaj nin al malbono aŭ bono, laŭ la direkto, kiun ni donas al ili.

Senutila plendo malfortigas optimismon, kaj estigas malkonfidon kaj turmenton.

Vinagra sinteno nuligas grandanimajn iniciatojn, kaj detruas bonfarojn ĉe ties naskiĝo.

Kolero mortigas animajn fortojn, kaj alportas antaŭtempan elĉerpiĝon.

Rankoro nuligas esperon, kaj ruinigas la eblojn labori.

Malespero bruligas la grundon de nia idealo, kio ekstermas la eblojn semi por bono.

Se vi aspiras konstrui pli bonan mondon, plantu bonvolemon kaj serenecon, komprenemon kaj sindonemon ĉe la grundo de via propra animo.

Ĉiuj ni dependas unuj de aliaj rilate al plenumado de la devoj koncernantaj nin. La vivo, tamen, per ĉiuj irantaj kun ni sur la sama vojo, reagas sur nin laŭ niaj agoj; por plenumi do la taskojn, kiuj koncernas nin, ĉiuj irantaj apud ni kunlaboros kun ni, ĉe la kadroj de nia helpa agado, per tio aŭ alio, proporcie al kvanto kaj kvalito de tio, kion ili ricevos.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

LA MAJSTRO EN NI

“Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto…”
Paŭlo (I Korintanoj, 12:27.)

La Evangelio ne invitas nin senfare fidi al potencoj de Kristo, kvazaŭ ni estus salajritaj por labori kiel funkciuloj ĉe klikoj, kie fido manifestiĝus per malplena adorado.

La apostolo Paŭlo igas nin kompreni la amplekson de nia koncerna respondeco antaŭ la Bona Mesaĝo.

Ĉiu kristano estas viva parto ĉe la fundamenta korpo de principoj de nia Majstro, kaj havas difinitan funkcion.

Ne iluziiĝu do pri tiu fido al la Sinjoro, kiu ekskluzive manifestiĝas per viaj lipoj, sen kunlaboro de via propra klopodo koncerne la edifan laboron destinitan al vi.

Kiam ni sentas, pensas, parolas, kaj, eĉ se ni troviĝas en tiu aŭ alia cirkonstanco, nepras kompreni, ke ni devas senti, pensi, paroli kaj agi, kvazaŭ la Majstro mem sentus, pensus, parolus kaj agus en ni kaj per ni.

Iu eble diros, ke tio estas aroganta trotaksado de ni mem; tamen, malgraŭ niaj evidentaj neperfektaĵoj, nepras komenci vivi en la Sinjoro, por ke la Sinjoro vivu, kie ni devas vivi.

Por ke tio efektiviĝu do, ni ĉiutage demandu nin mem, kiel Jesuo farus, kion ni intencas fari, ĉar, se Kristo estas nia gvidanto kaj mentoro koncerne nian fidon, ni ĉiuj, liaj servistoj, estas vokitaj, ĉe la kadroj de nia persona agado, Lin difini kaj trakti per fidela agado.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

DIA VOLO

“Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio..”

Paŭlo (Romanoj, 12:2.)

La Dia Volo manifestiĝas per ĉiaj cirkonstancoj okazantaj dum nia ekzistado; ni, tamen, devas kompreni ĝin laŭ ĝia esenco kaj celo, kio estas efektive farebla…

Ne nur per religiaj avertoj helpantaj nin en ĝia  serĉado;

Ne nur per surteraj ĝenoj kondukantaj nin en certajn devojn;

Ne nur per sociaj normoj tenantaj nin en disciplino;

Ne nur per amikaj voĉoj apogantaj nin sur nia vojo;

Ne nur per spronoj propraj al elprovoj korektantaj niajn sentojn.

Fido prilumas, laboro konkeras, regulo konsilas, korinklino rekuraĝigas kaj sufero reĝustigas; tamen, por kompreni la Dian Volon en tio, kio koncernas nin, nepre necesas renoviĝi en spirito kaj forlasi la hederajn retojn de konformismo naskiĝantaj en nia sino kaj nutrataj de kompoŝto farita per niaj kutimoj, en niaj ripetiĝantaj spertoj ĉe la materia sfero.

Ni ricevu ĉian edifan apogon, kiun la mondo proponas al ni, sed ni rezignu akcepti surterajn iluziojn, kaj klopodu poluri nin mem ĉiam pli kaj pli, ĉar edukiteco en ni estas lumo ĉe la sino de nia propra animo; kaj, eĉ se ni multe brilos ekstere, ĉe la scenejoj de portempaj okazaĵoj en la fizikaj rondoj, nenion ni komprenos pri la Dia Lumo subtenanta nian vivon, sen lumo en ni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

NI LERNU, TAMEN…

“Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj.”
Paŭlo (I Timoteo, 4:15.)

En multnombraj enkarniĝoj jam travivitaj de ni en  pasinteco, ankaŭ ni adoptis tiun strangan sintenon komunan al multaj el niaj gefratoj hodiaŭ ligitaj al Kristanismo, kaj, same kiel okazis al ni, ilian religian konduton la vivo reĝustigos.

Ni serĉis la Evangelion, kaj ĝin predikadis, sed tion ni faris en demagogia senco.

Ni volis la Kriston, por ke Li servu nin.

Ni kultivis preĝon kun intenco korupti la Dian Justecon.

Ni disdonadis elmontrojn kaj esprimojn de fido por havigi al ni personajn avantaĝojn, laŭ la senprokrasta reciprokeco de surteraj interesoj.

Tial, ni plurfoje estas travivintaj fizikajn renaskiĝojn kaj transirintaj la portalojn de reenkarniĝo kun peza konscienco plena de akiritaj kulpoj, kvazaŭ nia konscienco estus ĉambro ne nur plenplena de balaaĵoj kaj rubaĵoj devenintaj de la malbone travivitaj homaj spertoj, sed ankaŭ nekapabla malfermiĝi al la suno de la Dia Boneco.

La apostolo Paŭlo, la kuraĝa porbatalanto al viva fido, per letero al Timoteo, skizis la direktivojn necesajn al ni kiel dissemantoj de la instruoj de nia Sinjoro. 

Post grandvalora serio da konsideroj pri la evangeliaj principoj, en kiuj li persvadas lian kunulon legi, instrui, konsili kaj ekzempli per bonaj faroj, li ne nur petas, ke lia amiko kaj lernanto meditu pri la principoj de li akceptataj, sed ankaŭ rekomendas, ke li sin dediĉu al ili, por ke lia persona progreso evidentiĝu al ĉiuj.

La aserto de Paŭlo ne allasas dubojn.

Kiom eble plej multe, ni studu la lecionojn de la Sinjoro kaj meditu pri ili. Ni lernu, tamen, ilin ĉiutage praktiki kaj esprimi per agoj, por ke niaj vortoj ne fariĝu malplenaj, kaj nia fido ne estu vana.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

NI REKONU, TAMEN…

“… Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.”
Paŭlo (Romanoj, 8:9.)

Ni ĉiuj bezonas la alvokon de la Evangelio, kaj nepre transiras periodon de avideco pri informoj koncerne la Kriston. Kaj, aliĝinte al tiuj interpretoj de kristanaj instruoj, al kiuj ni plej afine agordiĝas, ne malofte, ni pasie fordonas nin al la supraĵaj elmontroj de nia fido. 

Ni partoprenas pompajn aŭ simplajn kunvenojn ĉe la temploj de la mondo, kio, sen ia ajn dubo, faras digna nian religian penson.

Ni aliĝas al grupoj de propagando pri la vidpunktoj, al kiuj ni inkliniĝas, kio, sendube, reliefigas la zorgon rilate niajn sintenojn.

Ni provokas varmajn diskutojn por pruvi la validecon de niaj opinioj, kio, esence, montras nian fervoron.

Ni adoptas eksterajn kutimojn eĉ pri temoj rilataj al nutrado kaj sociaj konvencioj, kun firma celo atesti publike nian manieron senti, kio, en la intimeco de nia animo, rivelas nian sincerecon ĉiam laŭdindan. 

En pluraj cirkonstancoj, ni preĝas laŭ difinitaj formuloj; ni devigas nin al privataj votoferoj; ni kreas rondojn por komuna agado, al kiuj ni ekskluzive  dediĉas nin, aŭ kunportas devizojn, kiuj evidentigas nian kredon…

Ĉiaj eksteraj manifestiĝoj, kiuj iel memorigas pri la nomo de Jesuo, kaj, kiuj iel ajn aludas la instruojn de Jesuo, estas grandvaloraj rimedoj konsistigantaj edifajn proponojn por nia vivo.

Ni rekonu, tamen, ke la vortoj de Evangelio estas sufiĉe klaraj, kiam ili sciigas pri nia nepra bezono de Kristo en niaj vivo, sento, penso, ago kaj konduto, kaj tiuj vortoj konvinke asertas: “Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.”

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

JESUO KIEL MODELO

“kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso.”

Paŭlo (Efesanoj, 4:23.)

Ŝanĝiĝoj okazas tre multaj.

Jen tiuj propraj de iu epoko, devenantaj de kutimoj, kiujn ni estas invitataj sekvi laŭ la proponoj de modo…

Jen aliaj, al kiuj ni kutime ligiĝas, kapablaj provizi nin per ebloj tuŝantaj la homan sferon, ĉe korporacioj, kiuj valorigas niajn interesojn…

Ni scias pri aliaj, kiuj atingas niajn morojn pro postuloj ligitaj al surtera familio, por ke ne perdiĝu certaj avantaĝoj…

Ni spertas ankoraŭ aliajn, en kiuj la uzo de certaj devizoj havigas al ni apogon de portempaj aŭtoritatuloj de nia mondo…

Ĉiuj ĉi ŝanĝoj kapablas riĉigi nin per benataj oportunoj plibonigi kaj rekonstrui valorojn, sub kiuj ni vivas, por ke bono burĝonu kaj venku.

Esenca metamorfozo, tamen, estas tiu trafanta nin en la sinon de nia animo.

La apostolo Paŭlo instigas nin al renoviĝo laŭ sentimento, sub la lumo de Evangelio. Tio ekvivalentas diri, ke, por vere renoviĝi laŭ Kristo kiel modelo, necese estas, antaŭ ĉio, senti kiel Jesuo, por ke ni pensu, observu, aŭdu, vidu kaj agu kun justeco pri tio, kio koncernas la taskojn proponitajn de Li al ni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

Helpopreĝo

Estimataj geamikoj, ni hezitis, kiel nomi ĉi tiun videomaterialon, ĉu “gvidata preĝo”, “gvidata meditado” aŭ simple “meditado”. Finfine ĝi publikiĝas kiel “kunpreĝado”. Iel ajn, ni esperas, ke en malfacilaj momentoj ĝi estu al vi amika helpo. Se vi bezonas interparoli, bonvolu leteri al kontakto@baes.org.br Ni plej volonte reagos.

———-
Jen la teksto el kiu konsistas la parolado:
Ni preparu nin por momento de kunpreĝado kaj energiumado de akvo. 
Pretigu ujon da pura, energiumota akvo. 
Frato, kie ajn vi troviĝas, kiuj ajn estas la malfacilaĵoj, kiujn vi alfrontas, Jesuo ĉiam pretas helpi nin. Sidu en komforta maniero, tiel ke koncentriĝo kaj akceptemo estu pli facilaj al vi. 
Spiru malrapide kaj trankvile. 
Enspiru. Elspiru. Enspiru. Elspiru.
Plenigu viajn pulmojn per aero kaj eligu ĝin malrapide; lasu, ke energioj de trankvileco kaj paco penetru viajn pulmojn kaj cirkulu tra la tuta korpo. 
Via animo, en harmonio kun la korpo, sentas sin trankvila kaj paca.
Ni bildigu al ni scenon laŭ la bibliaj rakontoj. Estas hela tago, oraj sunradioj prilumas la gajan pejzaĝon de Kapernaumo. Blanka domaro, multkoloraj grimpherboj kaj saltetantaj birdoj plenigas la pejzaĝon per optimismo. Informo pri resanigoj allogis amason da bezonantoj. Subite, Jesuo aperas, svelta kaj bela; Lia tuniko longiĝas ĝis la piedoj. Je la horo de sunsubiro tiuj, kiuj havis siajn malsanulojn, trafitajn de plej diversaj malsanoj, alportis ilin. Jesuo surmetis siajn manojn sur ilin kaj ilin resanigis. Tiel raportas la evangeliisto Luko.
Jesuo alproksimiĝas al vi. Li surmetas siajn amikajn manojn sur vian kapon. Perceptu, ke el Liaj malavaraj manoj fluas kaskado el klara, pura akvo, kiu vin banas. Ĝi verŝiĝas sur vian kapon, fluas laŭ viaj ŝultroj, banas vian tutan korpon kaj alportas al vi pacon, serenecon, ekvilibron. Ĝi purigas ĉiajn malpuraĵojn kaj vin pacigas. Sentu, ke tiu akvo vin balzamas kaj purigas. 
Enspiru. Elspiru. 
Nun pensu pri Jesuo kiel pri suno, antaŭ vi. Lia lumo, Lia varmo vin envolvas. 
Sentu la resanigan energion, kiu emanas el la Kristo, al vi. 
Li aŭskultas viajn preĝojn, fidu Lin! Lia senfina amo vin akompanas kaj protektas, kaj donas ĉion, kion vi bezonas.
Fidu! Ensorbu la resanigan energion de Jesuo, Lia lumo vin ĉirkaŭas. Sentu, ke tiu energio trairas vian tutan korpon. Sentu, ke vi vigliĝas kaj paciĝas. 
Jesuo, Dia Amiko, transformu ĉi tiun akvon en kuracilon kontraŭ niaj korpaj kaj spiritaj malsanoj.
Gardu nin, Jesuo, en vian pacon, transsendu vibrojn de amo favore al nia hejmo, Sinjoro! 
Ĉi tie regu paco, sano, trankvilo. 
Ni dankas vin, Jesuo. 
Restu kun ni, hodiaŭ kaj ĉiam.
Tiel estu!
Trinku la energiumitan akvon.