Kategorioj
Sen kategorio

SUB LUMO DE VERO

“Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”
Paŭlo (Efesanoj, 5:8.)

Kuriozaj statistikoj montras la proksimuman tempon utiligatan de homo dum taga viglado kaj nokta dormado,  dum laborado kaj distraj periodoj.

De tempo al tempo, tamen, gravas, por ĉiuj ni, persona bilanco koncerne uzitajn horojn malŝparitajn de ni en malhelpa lamentado.

Evidente, preskaŭ ĉiuj ni trairas obskurajn labirintojn antaŭ ol atingi taŭgan vojon spiritan.

En pluraj cirkonstancoj, eraroj kaj miskomprenoj ŝanĝis nian menson loĝejo de rimorsoj kaj malfruaj pentoj.

Tio, tamen, ne pravigas senutilan ploradon.

Prudenta ŝoforo ne lasas sian aŭton blokanta straton pro tio, ke ĝia bremso misfunkcias aŭ motoro paneas. Tia neglekto atestus kontraŭ li, kaj eĉ pligravigus la cirkonstancojn, ĉar la trafikŝtopiĝo estiĝunta trudus danĝeran obstaklon al la trafiko.

Verŝajne, ni estis en malluma stato ĝis hieraŭ…

Probable, timigaj defaloj signis niajn travivitajn spertojn…

Troviĝis ni, tamen, en situacio de vojaĝanto, kiu vagadis vualita de ombroj, kaj stumblis, tie kaj tie, sen la necesa kapablo distingi. Sed, Hodiaŭ, kiam, ĉirkaŭ ni, ĉio fariĝas klara, ni ne dramigu niajn elreviĝojn, nek kroĉiĝu al misoj per plendoj kaj kritikoj al ni mem, kio komplikas kaj malhelpas anstataŭ simpligi kaj efektive helpi.

Prudente asertas Paŭlo: “Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”

Malmultaj rajtas diri, ke ili ne konscias la tentojn kaj riskojn de nebulego, sed ĉiuj ni, hodiaŭ, ŝanĝiĝintaj  sub la lumoj de vero, povas vojiri antaŭen, reviviĝintaj laŭ la elkrepuskiĝo de supera sciado, por luma servado.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

EKZEMPLO

“Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu…”
(Luko, 7:22.)

En ĉiuj nacioj, homoj starigas notindajn konstruaĵojn, en kiuj distingiĝas lia inteligenta egoismo.

Ĉie, sur la mondo, stariĝas pompaj konstruaĵoj postulantaj moderecon kaj prudenton, por ke troigo de malmultaj ne pligravigu la afliktojn kaj bezonojn de multaj aliaj.

Tamen, ĉar nia rezono insistas pri klaraj komparoj por ĝustaj studoj, ni ekzamenu ilian reliefon, kvankam malplenan kaj fojfoje ruinigan, pri tiaj konstruaĵoj.

Neniu neas la ĉarmon de konstruaĵo detale konstruita por senutilaj festenoj malgraŭ tio, ke oni ne povas laŭdi ĝian celon.

Nediskutebla estas la alta valoro de luksa jakto, kvankam destinita al nura eksceso.

Oni ne povas nei la tre plezurigajn trajtojn de pendanta ĝardeno, eĉ se ĝi estas nenio alia krom arkitektura pendaĵo.

Tre bela estas la spektaklo de luma fontano por distri publikon ĉe publika placo, Kvankam tre distanca de la utileco de simpla fonto.

Meditante pri tiaj konstrulaboroj, laŭ la logiko de Spiritismo, ni devas rekoni, ke kunuloj inklinaj al superfluaĵoj tiel agas pro manko de klarigo kaj kompreno.

La surtera vivo, en la nuna epoko, ne malkonscias pri la neceso instrui al la homoj la arton kiel nutri kaj vesti, konversacii kaj kunvivi, por ke estu sano, bonfarto, komprenemo kaj harmonio ĉe la homaro.

Diris Jesuo, en pluraj okazoj, al la disĉiploj: “Iru kaj sciigu…”

Maljuste do riproĉi, sen konsiderado, kunulojn ankoraŭ senkonscie troviĝantajn for de la spirita realo. Kie malŝparado aperas kiel vipo de nesciado, tie ni komencu starigi la spiritan veron per ekzemplo de sobreco, certaj, ke, en ĉia eduka agado, ekzempli signifas klarigi.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

DUM NI HAVAS TEMPON

“Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj…”

Paŭlo (Galatoj, 6:48.)

Kelkfoje, medio ekestas tiom konfuza, ke la sola maniero helpi estas silenti per la intima lumo de preĝo.

En pluraj cirkonstancoj, homo montriĝas sub regeco de tiom larĝaj iluzioj, ke la sola maniero taŭga lin helpi estas atendi, ke la vivo renovigu lian spiritan kampon.

Ekestas okazoj, en kiuj certaj situacioj estas tiom koruptitaj, ke ni disponas nenian alian rimedon ol toleri la malfacilaĵon, kaj atendi pli bonan cirkonstancon por  klariga klopodo.

Sur nia vojo, montriĝas malbonoj, kies vastiĝo estas tiom forta, ke, en pluraj okazoj, ekzistas nenia rimedo ol lasi tiujn, kiuj estas en kompliceco elteni la bedaŭrindajn sekvojn, kies problemoj estas neeviteblaj.

Tamen okazoj fari bonon elstariĝas po miloj, tagon post tago, dum la sinsekvoj de horoj.

Klarigo pacience donata al iu…

Vorto inspiranta bonanimecon…

Sinteno disiganta malfeliĉon…

Favoro foriganta aflikton…

Ni analizu nian ĉiutagan vojon.

Paco kaj frata kunlaboro, klarigo kaj kontenteco estas moralaj sintenoj petantaj edifan utiligon tiel, kiel okazas ĉe la laboroj de la fizika sfero. 

Stariĝas domo, eron post ero.

Konstruiĝas oportuno cele al triumfo de bono, klopodon post klopodo.

Kaj, kiel ĉe la unua, tiel ankaŭ ĉe la dua, nepras diligenteco.

Havas nenian valoron espero ĉe malvigleco.

Brikoj estas nemalhaveblaj por konstruaĵo, sed niaj manoj devas ilin preni.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

NI SERVU PACAJ

“Pri nenio trozorgu…”
Paŭlo (Filipanoj, 4:6.)

Preskaŭ ĉie sur nia planedo, ni vidas homojn afliktitajn sen ia motivo aŭ elĉerpitajn pro nenio ŝajne pravigebla.

Ili frekventas kuracistajn konsultejojn, iras al religiaj temploj por petegi miraklojn, izolas sin, kaj fariĝas senutilaj, ploras teditaj. Ili asertas, ke ili ne konscias pri la kaŭzo de la problemoj ilin superŝutantaj; Ili plendas senfundamente kontraŭ la medio, en kiu ili vivas…

Tio kutime okazas, ĉar anstataŭ loki la menson sur la natura vojo de evoluo, ili lasas ĝin fali malsupren, trans la bordojn de la krutaĵoj marĝene troviĝantaj.

Ĉiuj ni scias, ke la Tero gastigas amason de homoj tiom multe ŝuldantaj, kiom ni mem… La ordinaraj amaskomunikiloj havas kolumnojn en rubrikoj dediĉitaj al tragedioj; certaj publikaĵoj kultivas  malbonan kutimon stimuli deliktojn; konfliktoj eksplodas instigantaj ribelojn de tiu aŭ alia socia tavolo; profetoj de pesimismo dissemas ombrajn antaŭvidojn…

Tio okazas; tion oni ne povas eviti.

Urĝas, tamen, doni al tiuj okazoj kontraŭantaj al  harmonio de la vivo, nenian atenton, ol la absolute necesan. Sufiĉas troe fiksi nian mensan energion sur skandalo aŭ krimo, por ke ni eniru en rilatojn kun la detruaj elementoj ilin kaŭzantaj. Se ni dediĉos al revigliga ripozo aŭ al atento pri malbono kroman tempon, ol la necesan, ni estos kondukitaj en pigron aŭ koleron, kiuj elĉerpas niajn fortojn.

Se ni nutros nin per putra manĝaĵo, ni fariĝos malsanaj; se ni amasigos en la cerbo nesolvitajn problemojn, senprokraste ni inklinos al neharmonia stato mensa.

Por ŝirmi nin kontraŭ similaj malordoj, jene kuraĝigis nin la apostolo Paŭlo : “Pri nenio trozorgu”; kaj per tiuj vortoj li montras, ke koncernas nin, homojn elektintajn Jesuon Majstro, la devo paŝi sur la mondo, ankoraŭ maltrankvila kaj plena je suferoj, sen vana elspezo de tempo kaj vivo koncerne superfluajn demandojn, tiamaniere, ke ni daŭrigu, firmaj, sur tiu vojo de komprenemo kaj servo, kiun montris al ni la Sinjoro.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

LABORANTAJ MANOJ

“Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita…”
(Mateo, 8:3.)

Etenditaj manoj!…

Kiam vi enprofundiĝos en viaj pensoj kaj preĝos, rememoru, ke ĉiaj grandvaloraj ideoj verŝiĝis per niaj manoj, por ke bonfaroj konkretiĝu.

Urboj dignigantaj nian civilizacion, industrioj subtenantaj popolojn, domo loĝiganta familion, grundo produktanta ekzistas danke al klopodo de la manoj.

Kuracistoj konsumas larĝan tempodaŭron dum sia lernado por konkeri titolon donantan al ili rajton helpi malsanajn; ili, tamen, pasas tra la vivo, etendantaj siajn manojn por bonfari al malsanuloj.

Edukistoj bezonas plurajn jarojn laŭ fluoj de beletro por akiri la arton ĝin utiligi; ili, tamen, uzas la plejparton de sia vivo por etendi la manojn al skriba laboro.

Ĉiu reenkarniĝo de nia spirito postulis malfermitajn brakojn akceptintajn nin en la patrina sino.

Ĉiu kuiraĵo postulas moviĝantajn brakojn por esti farita.

Ni kultivu la kutimon mediti tiamaniere, ke nia idealo fariĝu klara, sed ni ne forlasu la laboron, kiu ĝin realigas.

Jesuo, kvankam kapabla reprezentigi sin per milionoj da misiistoj, decidis veni mem al ni, por meti siajn manojn sur la farendan laboron prefere favoran al malpli feliĉaj.

Ni meditu pri Li, La Sinjoro. Kaj, ĉiufoje, kiam ni sentos nin lacaj, kaj deziros nerajtan ripozon, ni memoru, ke la manoj de Kristo, post kiam ili helpis, kaj konsolis nin, anstataŭ serĉi ripozan lokon, estis ja alnajlitaj al la oferkruco, de kie, kvankam moke ridindigitaj kaj draŝitaj, ankoraŭ trovis fortojn adiaŭi nin inter esprimoj de pardono kaj benplena sereneco.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

BONA BATALO

“Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon.”
Paŭlo (II Timoteo, 4:7.)

Rilate la asprajn procezojn, kiuj koncernas spiritan evoluadon, estas batalo kaj bona batalo.

Dum batalo, ni celas trafi eksterajn malamikojn.

Ni minace svingas armilojn, elpensas embuskojn, ruzas, kombinas strategiojn, kaj, ne malofte, ni gustumas la frakason de niaj kontraŭuloj inter falsaj ĝojoj; sed tion ni faras sen konscii, ke ni ruinigas nin mem.

En bona batalo, ni prenas decidon batali kontraŭ ni mem, kaj direktas viglan “artilerion” kontraŭ malsuperaj sentoj kaj malvirtoj, kiuj deprimas nian animon.

Batalo alkatenas nian koron al terkrusto, en korpremaj procezoj de reĝustiĝo, laŭ la leĝo de kaŭzo kaj efiko.

Bona batalo liberigas nian spiriton altiĝi al superaj sferoj.

Paŭlo el Tarso, skribinte al Timoteo, en siaj lastaj tagoj sur la Tero, liveris al ni grandvaloran difinon pri tiu temo. Li, kiu vivis en batalo ĝis la persona renkontiĝo kun Jesuo, ŝanĝis sian vivon favore al  bona batalo, ekde tiu neforgesebla momento, kiam li renkontiĝis kun la Majstro. Ĝis tiu momento, sur la vojo al Damasko, li vivis por mondaj gloroj, avida je efemera regado; tamen, de kiam Ananias akceptis la blindan kaj turmentitan leĝiston, tiu eniris en doloran submetiĝon.

Miskomprenita, malestimita, ŝtonumita, persekutita, plurfoje enkarcerigita, malforta kaj malsana, li, malgraŭ tio, neniam forlasis la servadon al bono, kiun li akceptis kune kun Jesuo. Li forgesis dolorojn kaj senfundamentajn akuzojn, suferitajn ĝenojn kaj insultojn, kaj, ĉe la fino de lia kariero kiel dissemanto de vero, la ekskonsilanto de la Sinedrio, ŝajne disbatita kaj venkita, foriris el la Tero, kiel vera triumfanto.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

EN ĈIU TAGO

“Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.”
Jesuo (Mateo, 28:20.)

Ne diru, ke vi ne povas adopti ĝustan vojon, ĉar vi konsideras vin senigita je la inspiroj de Jesuo.

La hodiaŭaj tempoj science montras, ke spirita ligiteco ne dependas de spaco aŭ tempo.

Vi povas spekti prelegon de gvidanto de via komunumo kaj rikolti liajn vortojn, je longa distanco, per televidilo…

Vi povas konversacii kun amiko loĝanta en alia kontinento, per telefono…

Vi povas aŭdi vian preferatan kantiston kantanta tre malproksime, per radioaparato…

Vi povas ricevi mesaĝon de amiko, sur simpla paperstrio, per telegramo…

Vi povas sekvi, per kolumnoj de gazeto, tiun simpatian kronikiston, kiun vi neniam vidis persone…

Tiel ankaŭ okazas koncerne niajn kontaktojn kun Kristo de Dio.

Jesuo ne estas forestanta Majstro aŭ morta simbolo. Ankoraŭ nun kaj por ĉiam, Li estas por ni, tiuj akceptantaj Lian regadon, vigla konsilanto kaj viva ekzemplo.

Sufiĉas rememori Liajn instruojn, por ke ni spegulu Lin. Kaj, kiam ni vidigas Lin, laŭ niaj malvastaj konceptoj, ni ricevas de Li tiun penson aŭ helpon de ni bezonata, por ke ni trafe elektu kaj agu kun justeco.

Promesis al ni la Majstro, kiam Li alparolis la disĉiplojn: 

– “Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.”

Facile estas do kompreni, ke la Sinjoro estas kun ni, sed esperas, ke ni estu kun Li.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ĈIAM NUN

“…jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo.”

Paŭlo (II Korintanoj, 6:2..)

Oni povas diri, ke estas rekta rilato inter la fazoj de nia vivo kaj oportunoj por la animo.

Ĉia cirkonstanco signifas okazon kultivi spiritajn valorojn, kiaj la jenaj:

Sano – farado;

Malsano – perfektiĝo;

Juneco – preparo;

Plejaĝeco – saĝo;

Prospero – konstruo;

Malriĉeco – diligenteco;

Sukceso – servo;

Fiasko – sperto;

Gvidado – ekzemplo;

Subeco – kunlaborado;

Entuziasmo – prudento;

Malĝojo – kuraĝo;

Libereco – disciplino;

Kompromiso – fideleco;

Edziĝo – lernado;

Fraŭleco – abnegacio;

Laboro – devo;

Ripozo – favoro.

La plej diversaj cirkonstancoj en nia vivo signifas alvenon de taŭga tempo realigi, kiel eble plej bone.

Ne agu do, kiel iu atendanta estontecon por decidiĝi al serĉado de vero kaj kultivo de bono.

La apostolo Paŭlo, profunda scianto de homaj bezonoj, prave indikas, ke la tempo spirite leviĝi estas ĉiam nun.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

PETO

 “…plenumiĝu ne mia volo, sed Via.”
Jesuo (Luko, 22:42.)

Ne malofte ni ŝanĝas la petojn formulitajn de ni cele al plenumo de niaj planoj.

Pluraj celoj stariĝintaj en nia animo kiel ardaj deziroj de nia sento, post kiam ili fariĝas plenumitaj, ŝanĝiĝas en trivialan aferon rapide anstataŭitan de novaj celoj.

Petoj de ni adresitaj al la Supera Vivo, en pluraj okazoj, kiam alvenas respondo, tiu respondo trovas nin jam ŝanĝiĝintaj kaj farintaj novajn petojn. Tio grava por ni en la hieraŭo, kutime malaltiĝas ĉe la limo de trivialaĵo, kaj tio, kion ni malatentis en la pasinteco, ne malmultajn fojojn, ŝanĝiĝas en esencan kondiĉon.

Nepras do prudente peti, kion ni deziras de la vivo.

Superaj fortoj zorgas pri ni koncerne niajn bezonojn, kaj disponigas al ni tion, kio estas efektive profitodona.

En multaj cirkonstancoj, okazaĵoj, kiuj ŝajnas malbonaĵoj, estas ja bonaĵoj, kiujn ni apenaŭ komprenas unuavide; kaj sufiĉas analizi la okazaĵojn de la vivo por kompreni, ke multaj el tiuj, kiuj ŝajnis bonaĵoj, rezultigis malbonaĵojn disŝirantajn al ni la konsciencon kaj vipantajn al ni la koron.

Ĉiuj ni havas admirindajn amikojn, kiuj emociiĝas antaŭ niaj humilaj petoj, kaj uzas influon kaj ĉiaspecan rimedon por helpi nin nome de amo kaj plurfoje kun malhelpo al ili mem, ĉar, ne malofte, ni ne estas preparitaj ricevi, kion ni deziras rilate komforton kaj favoron.

Ni lernu do labori, dum ni atendas la determinojn de la Dia Justeco pri niaj impetoj.

Grave estas rememori, ke Jesuo mem, pro fideleco al Dio, submetiĝis kaj diris: “Patro, plenumiĝu ne mia volo, sed Via.”

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

RIPOZO

“Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.”
(Marko, 6:31.)

Hasto kaj maltrankvilo karakterizas la etoson ĉirkaŭ homoj malpli atentaj, en ĉiuj epokoj.

En la epoko de Jesuo, multaj jam moviĝadis tien kaj tien, sub premoj devenantaj de postuloj koncernantaj la materian vivon, kio kredigis al ili, ke ili ne havas tempon por pripensi.

Tio faris la Majstron direkti sin al la homamaso kaj diri: “Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu.”

Tamen, kiel ekzistas tiuj troigantaj siajn proprajn bezonojn, kio senprudentigas ilin, tiel ankaŭ ekzistas kunuloj, kiuj troigas tion, kio koncernas ripozon, kaj, je ĉiu paŝo, ili trovas motivojn foriĝi de siaj plenumendaj devoj. Antaŭ minimumaj embarasoj, ili montras sin lace konsumitaj, elreviĝintaj, deprimitaj aŭ malsanaj, kio faras ilin paŭzi antaŭ la respondecoj koncernantaj ilin; En tia cirkonstanco, ili inklinas sin al senfareco kun la preteksto, ke ili bezonas mediti, reveni en bonfarton kaj virtecon aŭ preĝi. Por pravigi sian sintenon, multaj diras, ke Jesuo mem konsilis ripozon kaj preĝon, sed ili forgesas, ke la Sinjoro reakiris fortojn en la dezerto por reveni al sia laboro kaj daŭrigi sian mision…

En tiu senco, estas oportune rememori la tekstajn vortojn de la Evangelio. Jesuo ne asertis: “ripozu tiom, kiom vi volas”, sed ja, “ripozu iom”.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,

kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.