Kategorioj
Sen kategorio

Konsolanto gardita por ĉiam…

BitArkivo (www.bitarkivo.org) estas kunlaborema komunumo kiu volas bitigi la Esperantan kulturon kaj tiel ĝin konservi por ĉiam. La hispana esperantisto Ivan Garcia respondecas. Oni kunlaboras kun asocioj, bibliotekoj kaj volontuloj por skani malnovajn Esperantajn librojn kaj revuojn, ordigi ilin kaj faciligi la legadon de la enhavoj, ktp.

De nun la oficiala organo de SEA, nia revuo Konsolanto, aperas en bitarkivo.org kaj estos gardita por ĉiam!

BitArkivo estas aŭspiciata de UEA pere de la Fonduso Instigokiu kolektas monon por bazaj pagoj de la retejo.

Konsolanto sur la retejo de SEA: 


Kategorioj
Sen kategorio

APREZO

“dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Paŭlo (Efesanoj, 5:20.)

   Universo estas fluo de amo senĉese moviĝanta. Ne interrompu ties influan fluecon.

   En tiu senco, rememoru, ke neniu estas tiom superŝarĝita de devoj, ke li ne kapablu, iam kaj iam, rigardi supren, al la ĉielo, aŭ diri simplajn vortojn, por esprimi sian dankemon.

   Konsideru sanktaj viajn devajn laborojn, sed ne forgesu la minutan aprezon al aliaj.

   Viaj gepatroj ne pridubas vian amon al ili, tamen ili multobligos siajn proprajn fortojn, antaŭ via komprenema sinteno; viaj gefiloj observas vian bonecon, tamen ili spertos novan entuziasmon pro via amema rigardo; viaj movadaj kolegoj konas vian solidarecon, tamen ili estos tuŝitaj de renoviga energio antaŭ la firmigo de via spontana kunhelpo; viaj kamaradoj rekonas vian amikecon, tamen ili riĉiĝas de sanktaj esperoj, aŭdinte vian fratan parolon.

   Neniu kapablas taksi la gravecon de tiaj malgrandetaj donacoj.

   Preĝo, afabla saluto, floro aŭ amika letero kapablas estingi la fajron de longdaŭraj kvereloj, aŭ disigi densajn ombrojn.

   Ni ne parolas, tie ĉi, pri flataĵoj, kiuj fuŝas aŭ falsaj laŭdoj, kiuj venenas, sed ja pri amikeco kaj dankemo, kiuj valorigas laboron, kaj nutras bonon.

   Eĉ se tro kruda estas via vojo, lernu esperi kaj beni, por ke ĝojo iru antaŭen, kaj kuraĝigu korojn kaj manojn prenantajn sur sin la taskon disvastigi la Senfinan Bonecon.

   Dio mem neniam troviĝas tiom superŝarĝita, ke Li forgesas teni la Sunon, kiu varmigas, en Lia nomo, la plej malgravan vermon, en la lasta abisma fendo.


El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

SOLIDARECO

“Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.”
Paŭlo (Romanoj, 12:15.)

   Fakte, sur la Tero, pli facile estas plori kune kun plorantoj.

   En pluraj cirkonstancoj, aliulaj ĉagrenoj taŭgas kiel konsolo por la niaj.

   Tiu eltenanta enormajn ŝarĝojn stimulas nin elteni malgrandajn embarasojn.

   En kraŝo, kiu eble farus nin viktimoj, ni, kun emocio, etendas niajn manojn por helpi vunditojn, kaj tenas, ne malofte, iluzion, ke ni estis benataj de Dio, kvazaŭ respondeco pri prokrastoj kaj pruntoj konceditaj al ni de la Dia Mizerikordo, laŭ la Leĝo, estus por ni ia kunaranĝo de favoro kaj escepto.

   Helpi al tiuj troviĝantaj en elprovoj pli grandaj, ol la niaj, estas sublima karitato; tamen ni ne povas ne rekoni, ke konsili paciencon al tiuj, kiuj ploras, kiam ni staras kiel trankvilaj superuloj, similas paroli marĝene de iu problemo, sen esti en ĝi.

   Per tia rezono, ni ne volas malgrandigi la valoron de bonfarado. Sen ĝi, niaj manoj fariĝus monavidaj “krifoj”, kaj egoismo transformus la Teron en frenezulejon.

   Ni nur deziras montri, ke estas pli facile plori kun plorantoj, ol ĝoji kun ĝojantoj. Helpi per pano aŭ ĝojo, kiuj abundas ĉe nia hejmo, estas ago facile realigebla, sed ĝoji pro aliulaj ĝojoj, sen ia ajn nuanco de envio aŭ nekontenteco, devigas nin porti sufiĉe puran amon en la koro.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

Jen ĉarma muzikfilmeto!

Hodiaŭ sur la muzik-retejo Brazila Kolekto aperis video de Ana Paula Pose ludanta la kanton Leoneto, verkitan de Caetano Veloso: www.brazilakolekto.com

Ana Paula membras en nia Asocio kaj ja estas aktiva SEA-aktivulino.

Kategorioj
Sen kategorio

SERVADO KAJ ENVIO

“…Amo ne envias …” 
Paŭlo (I Korintanoj, 13:4.)

   Multaj asertas sian disponon helpi nome de karitato; tamen, por ke ili helpu, ili postulas rimedojn apartenantajn al aliaj.

   Ili volas subteni mizerulojn…

   Tamen, por ke ili subtenu, ili bezonas la saman salajron, kiel tiu de la kolego iniciatinta iun entreprenon.

Ili esprimas sian inklinon protekti neŝirmitajn infanojn…  

   Tamen ili asertas, ke ili nur komencos tiun agadon, kiam ili akiros domon similan al tiu de ilia amiko pli prospera, ol ili.

Ili esprimas sian deziron kunlabori por starigo de fido, ami kaj klarigi suferantojn…

   Tamen Ili intermetas kondiĉon, ke ili ĝuu  aŭtoritaton similan al tiu de la kunuloj, kiuj, antaŭ ol ili, administras tiun aŭ alian institucion.

Ili intencas partopreni en la kadroj de tiuj, kiuj skribas por diskonigo de la spirita lumo…

   Tamen ili agados nur, kiam ili akiros la saman kompetentecon, kian de tiuj jam dediĉintaj larĝan parton de sia vivo al prilaborado de la skriba lingvo.

   Se vi aspiras servi al bono, ne detenu vin en senfara intenco, kiel iu postulanta, ke la rimedoj de aliaj iru en viajn manojn.

   Karitato ne envias.

   Koncerne la komunan taskon, ni faru nian parton.


El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

BONFARO KAJ PACIENCO

“Amo longe suferas, kaj bonfaras…”
Paŭlo (I Korintanoj, 13:4.)

   Bonfaremo, jes, al ĉiuj:

   Manĝo disdonita.

   Vestaĵo al iu nuda.

   Medikamento al malsanuloj.

   Rifuĝejo al tiuj vagantaj senhejmaj.

   Ŝirmo al neprotektitaj infanoj.

   Helpo al maljunulo en invalideco.

   Protekto al vidvinoj.

   Ŝirmejo al senhavuloj.

   Konsolo al malfeliĉaj.

   Espero al tiuj, kiuj ploras.

   Same necese estas etendi bonfarojn en aliajn kampojn:

   Komprenemo ĉe familio.

   Laborado sen plendoj.

   Kunlaborado sen kverelo.

   Elaĉeto sen plorado.

   Respekto al tiu, kiu parolas, eĉ se la temo havas nenian edifan celon.

   Konsidero pri aliulaj problemoj.

   Sereneco antaŭ provokoj.

   Toleremo rilate aliulajn ideojn.

   Ĝentileco sur stratoj.

   Bonfarado povas fari miraklojn kaj ankaŭ stimuli malavarecon kaj dankemon; tamen, nome de karitato, ĉia bonfarado, por fariĝi plena, nepre bezonas paciencon.


El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

LERNADO

“Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.”
(Jakobo, 1:22.)

   Ĉiufoje kiam cirkonstancoj invitas vin aŭdi evangeliajn veraĵojn, ne supozu, ke hazardo regas en tiaj okazaĵoj. Nevideblaj fortoj favoras tiun oportunon, por ke vi sciiĝu pri via propra vojo.

   Ne fariĝu do malatenta, ĉar, baldaŭ, vi certe estos vokita de la vivo por la necesa atesto.

   Observu karierojn kaj lernobjektojn, laŭ kiuj diplomiĝas certaj fakuloj.

   Medicinaj studentoj aŭdas lekciojn por kuraci malsanulojn aŭ ilin helpi; studentoj pri inĝenierio aŭdas instruojn por ilin apliki laŭ konstruteknikoj, en nia planedo; librotenistoj uzas sian tempon tiamaniere, ke, laŭ la arto kalkuli, ne manku garantio por subtenado de komerco; ŝpinistoj lernas detalojn pri certaj maŝinoj por servi ĉe la industrio de fadeno, en estonta tempo.

   Ĉia ajn nobla lernaĵo akirita estas netaksebla riĉigo por la animo, sed, se ĝi restas senflua en la animo de tiu ĝin retenanta, ĝi similas panon kaŝitan al tiuj, kiuj ploras pro malsato.

   Oni aŭdu la principojn venintajn el la Supera Sfero, sed ankaŭ agu laŭ ties gvidado, ĉar, se ni scias, sed ne faras tion instruitan de la Bono, pli bone estus, se ni ne scius, por ke ni ne estu tributotaj per pli grandaj suferoj, ĉe la karceroj starigitaj de rimorso kaj kulpo.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.



Kategorioj
Sen kategorio

NIAJ VORTOJ

“Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj…”

(Jakobo, 5:9.)

   Meti la Dian donacon parolo en ŝliman vazon de plendado similas ŝalti grandvaloran lampon interne de rubujo.

   Ne ŝanĝu viajn proprajn vortojn en koton sur malfermitaj vundoj.

   Utiligu la mirindaĵon vorto por starigi bonon anstataŭ etendi, per ĝi, malbonon.

   Starigu esperon por tiuj falintaj dum la bataloj karakterizantaj nian vivon. Reliefigu la sublimajn ecojn de amo antaŭ tiuj, kiujn malamo venenas. Laŭdu la perspektivojn devenintajn de fido ĉe tiuj plorantaj en elreviĝo. Reliefigu la noblajn kvalitojn de amiko perdinta memestimon. Trovu oportunon helpi, kie aliaj trovas nur kialojn riproĉi. Starigu revigligan laboron, kie pesimismo kondamnas. Serĉu la plej bonan flankon en ĉia situacio, por ke la plej bona solvo estu efektivigata. Kaj, kiam moralaj baroj pligrandiĝas, kvazaŭ malbono estus triumfonta, se vi ne povas diri ion favore al bono, silentu kaj preĝu.

   Pensu pri bono, kiam vi ne povas paroli pri ĝi.

   Semo ŝanĝas, renovigas la grundon.

   Silenta guto da trankviligaĵo serenigas torturitan korpon.

   Neniam plendu pri aliaj, ĉar, se ni plendas kontraŭ iu, necese estas konsulti nian propran konsciencon, ĉu, en la sama cirkonstanco, ni ne estus farinta tion aŭ alion per pli fuŝa maniero.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Kategorioj
Sen kategorio

Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto ankaŭ ĉe CESF

 

CESF (portugallingva mallongigo por Centro Espírita Sem Frontreiras) estas 100% virtuala spiritisma centro, fondita fine de 2019 kaj komence de 2020 de Carlos Campetti, Direktoro de Brazila Spiritisma Federacio, kaj Akemi Adams, Prezidanto de la Spiritisma Societo Blossom, kune kun kolegia estraro, havante kiel studceloj, praktikadon kaj disvastigon de Spiritismo sen limoj en pluraj lingvoj, precipe la portugala, la hispana kaj la angla. Ĝi estas registrita en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.
Esperanto estas ankaŭ en la planoj de CESF, kiel videblas sur la koncerna paĝo de sia institucia retejo (www.cesfvirtual.org/estudo/esperanto), kiu tekstas:
[…] 

Spiritisma Centro Sen Limoj (SCSL) celas kontribui al la disvastigo de spiritismo per Esperanto kaj de Esperanto en la spiritisma movado, sub la devizo “Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto”. La agado okazos jene: kreo de grupoj por studado de spiritismo en Esperanto; indiko de lernebloj de la lingvo ĉe niaj partneroj; okazigo de subtenaj aŭ konversaciaj kunvenoj pri spiritismo.

Vi estas invitita aliĝi al niaj studoj kaj al la tutmonde kreskanta Esperanto-spiritisma familio! Estu bonvena! 

Kategorioj
Sen kategorio

PATRO KAJ AMIKO

“Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.”
Jesuo (Luko, 15:20.)

   Eble, tiu aŭ alia falo ombras al vi la koron, kaj vin senkuraĝigas.

   Vi revas vivi en pura fido, vin dediĉi al laboroj favoraj al bono, sed   kunportas rimorson kaj malĝojon.

   Vi malŝparis energiojn dum via vivo, deflankiĝis de sanktaj votoj, eraris, falis en neadon, kiel vojaĝanto perdinta lumon…

   Tamen observu la Dian Providencon vin restariganta.

   La Dia amo mankas neniam.

   Por ĉiu vundo estas taŭga kuracilo.

   Por ĉiu perturbo venos reĝustigo.

   Atentu la instruon de Jesuo pri la reveno de la malŝparema filo.

   La renkontiĝo ne okazis hejme, kun mokaj riproĉoj kaj humiligoj al tiu filo en morala mizero.

   Rimarkinte lin, dum li revenis ankoraŭ iom for sur la strato, la patro estis tuŝita de intima kompato, kaj rapidis por lin brakumi kaj kisi.

   La patro ne esperis tondrajn pentofarojn fare de lia filo, ne postulis senkulpigojn, ne petis pravigojn, nek trudis ian ajn kondiĉon por etendi al li siajn brakojn; li simple atendis sian filon stariĝi kaj deziri la koran varmon patran.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.